Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 96. La Dankemo de Ranidoj
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Ĝang Caŭĝi estis la guberniestro de Ŝaŭŝjing, Ĝeĝjang-provinco. Iutage li eliris por inspektado. Apenaŭ li trapasis rizkampon, miloj da ranidoj subite sturmis al la vojo. Ili tordiĝis kaj ĉiuj levis la kapon por vidi al Ĝang.
   "Vere strange! Ŝajnas, ke ili petus ion," Ĝang diris al sia sekritario.
   "Jes. Oni povas percepti, ke ili ploras."
   Ĝang decidis fari enketon. Li iris el sia portseĝo. La ranidoj ekscitiĝis, kaj komencis naĝi al certa direkto, kaj haltis po futojn por retrorigardi, kvazaŭ ili gvidus la vojon.
   "Ja pli kaj pli strange," Ĝang pensis kiam li piediris tra la rizkampo sekvante ilin. Subite li haltis surprizite. Tri viroj kuŝis en la akvo de la rizkampo.
   Ĝang eltiris sian spadon. Estis neniu alia en sia vidkampo ĉirkaŭe. Li do ekpririgardis la kadavrojn atenteme.
   "Jen, Via Moŝto!" kriis lia sekretario, "Unu el ili ankoraŭ vivas!"
   Ĝang estis forta viro. Anstataŭ atendi aliajn por helpi, li fortiris du kadavrojn kaj tiris la trian viron al la bordo de la kampo. Li ankorŭ havis spiron, kaj lia koro batis malforte.
   "Feliĉe, ni venis ĝustatempe. Alie, li perdus sian vivon."
   Ĝang ordonis, ke oni alportu varman viandsupon. Post nelonge, la viro reviviĝis. Li dankis Ĝang elkore, sed al Ĝang pli interesis la okazaĵo.
   "Mi entreprenas malgrandan lumbardejon," la viktimo diris al li. "Mi estis sur la vojo al mia hejmo post kolekto de ŝuldmono. Mi vidis du virojn irantaj al la bazaro antaŭ mi: tiuj ĉi du viroj. Mi demandis, kion ili vendos, kaj ili respondis, ke ili havas freŝajn ranidojn por vendi. Iuj ŝatas manĝi ranidojn, Via Honoro scias bone."
   "Sed, mi estas kredanto je budhismo. Do mi ne toleras mortigi bestojn por manĝi, kaj ĉiam ŝatas liberigi ilin. Mi jam kolektis iom da mono, mi do fari negocon kun la viroj. Mi petis ilin vendi siajn ranidojn al mi, por ke mi liberigu ilin."
   "Ili respondis, 'Bone, sed la akvo ĉitiea estas malprofunda. Se vi liberigŭs ilin ĉitie, oni povus kapti ilin refoje. Estas lageto tie en la arbaro. Ni liberigu ilin tie.'"
   "Sed ni tute ne atendis, ke du banditoj jam vidis min kolekti monon, kaj ili sekvis min. Antaŭ ol ni atingis la lageton, ili atakis nin per hakiloj, kaj mi nur scias tiom, Via Honoro."
   Ĝang diris: "Eble ili mortigis la aliajn du virojn, kiuj povus esti la atestantoj. Kiam okazis tio?"
   "Antaŭ nelonge, Via Honoro."
   "Do ili estas ankoraŭ ne malproksimaj!" Ĝang sendis siajn subulojn, kaj baldaŭ kaptis la banditojn. Ĝang redonis la monon al la komercisto, kaj akuzis la banditojn pro la prirabo kaj murdo.
   Ĝang neniam forgesis, ke ranidoj amas sian vivon, kaj eĉ povas esprimi sian dankemon!