Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 97. Savinto de Maljuna Kokino
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Dum la feliĉa intervidiĝo, la gastiganto diris al Ljan Juĉeng , "Mi vere ĝojas, ke vi nin vizitas irinte tiel longan vojon. Mi preparos specialan festenon por nia kuniĝo!"
   Ljan diris: "Vi ne bezonas tiel agi por parenco kiel mi. Mi ja ne estas reĝa oficisto aŭ iu simila."
   Alia parenco diris: "Ni havas grandan kaj dikan kokinon. Ni mortigos ĝin por manĝi morgaŭa."
   Ljan tute ne volis la abundan festenon, kaj krome, li sentis bedaŭron por la kokino, li do elpensis pretekston. "Mi manĝas nur vegetarajn manĝaĵojn je certaj tagoj, kaj morgaŭ estos mia vegetara tago. Do mi petas vin ne mortigi la kokinon por mi. Via sincereco plenigas mian koron multe pli bone ol la kokino plenigos mian ventron."
   "Bone. Se vi insistas, ni ĉiuj manĝu vegetarajn manĝaĵojn morgaŭ." lia parenco konsentis.
   Post la intervidiĝo, estis tempo por Ljan Juĉeng forlasi siajn parencojn kaj reveni hejmen. Sur la vojo al la hejmo, li atingis grandan riveron kaj devis pasi ĝin per boato.
   Li tute ne imagis, ke apenaŭ li surboatiĝis, maljunulo kun blanka barbo montris lin fingre kaj kriis sur la bordo, "Estas mensogisto sur la boato! Li diris, ke li estas vegetarano, tamen li tute ne estas tia! Ne portu lin trans la riveron per via boato!"
   Aŭdinte tion, la homoj en la boato komencis demandi, kiu estas la mensogisto. Fine, Ljang konfesis, "Mi faris mensogon ne malbonan, kaj mi ne damaĝos al iu ajn." La aliaj homoj nek zorgis pri lia kaŭzo, kaj nek volis lin resti sur la boato pli longe. Do per puŝo kaj tiro, ili deboatigis lin, kaj ĵetis Lian pakaĵon sur la bordon. Post tio, ili ekveturis.
   Ljan koleriĝis de tio. Li decidis retrovi la maljunulon por demandi al li, pro kio li intervenis lian aferon. Sed estis kurioze, ke li neniel povis trovi la maljunulon. Li do povis fari nenion alian ol sidi sur la bordo ĉe sia pakaĵo por rigardi la boaton pli kaj pli malgrandiĝantan dum ĝia forveturo.
   Sed subite ekblovis terura ŝtormo. La vento blovis tiel forte, ke antaŭ ol oni atingis la transan bordon, la boato renversiĝis kaj lasis neniun el la pasaĝeroj viva.
   Ljan neniam imagis, ke li savis sian propran pro savo al maljuna kokino.