Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 95. La Vortoj de Saĝulo
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Banditoj denove atakis Fujang-gubernion. Ĉifoje, ili prirabis dekojn da homoj. Ili dehakis iliajn kapojn kaj manojn. Ĉiuj aliaj homoj estis terurigitaj de la sovaĝa konduto.
   Inundo okazis en Ŝjangjang-gubernio. Centoj da homoj malaperis en la akvo dumnokte. La loĝantoj perdis ĉion kaj havis nenian lokon por iri. Sed ili estis feliĉaj, ke la inundo ne englutis aŭ forportis ilin.
   Kiel loka oficisto, Li Bejde sentis, ke li devas ion fari kontraŭ la suferojn de popoloj sub sia regado. Kiel bonkorulo, li sentis bedaŭron por ĉiuj malfeliĉaj homoj. Kiel laika taoisto, li volis eltrovi, kio estas la kaŭzo de ĉiuj malfeliĉaĵoj.
   "Neniu scias pri tio krom mia Instruisto, la granda sorĉisto Lin." Kiam li havis oportunon, li iris al Erŝjan-templo por viziti sian instruiston. Kiam li atingis tien, la sorĉisto estis sidanta meditante por ekzerci siajn povojn.
   Kiam li eniris, la sorĉisto bonvenigis lin. Li demandis: "Instruisto, mi volas peti informon pri la kaŭzo de ĉiuj malfeliĉaĵoj, kiuj okazis en nia distriko. La banditoj venis kiel koleraj abeloj. Ili mortigis homojn kaj forbruligis ĉion. Inundoj detruis la fruktojn de oniaj longjaraj laboradoj. Diru al mi pri tio, Instruisto!"
   "Mi malofte forlasas la templon," diris Instruisto. "Mi ne scias pri nunaj aferoj."
   "Sed pro kio ĉio ĉi homoj suferas de tiel timigaj okazaĵoj?"
   La sorĉisto faris longan suspiron. "Ili rikoltas kion ili semis. Homoj estas memavidaj kaj kruelaj. Ili nur pensas pri sia propra ventro. Ili mortigas vivestaĵojn kaj manĝas kiel viandon."
   "La mortigitaj vivestaĵoj estis koleroplenaj. Kiam multe da kolero akumuliĝis, tio perturbis la naturan pacon. Do la ĉielo rompiĝis kaj la akvo torentis al la tero. Iuj vivestaĵoj renaskiĝis kiel homoj, kaj ili mortigis kaj prirabis kiel venĝo por tio, kion oni iam faris al ili.
   "Neniu povas fuĝi de la natura prijuĝado. Homoj, kiuj faras malbonaĵon, ricevos fatalaĵon al si mem kaj sia familio. Tiuj, kiuj agas kontraŭ la natura leĝo, rikoltos malfeliĉan frukton."
   Kvankam la rakonto okazis centojn da jaroj antaŭe, tamen tio estas precipe grava por ni, kiuj vivas en la dudeka jarcento. Florido estis atakita de tajfunoj kaj tornadoj. Kalifonio estas frekventata de tertremoj kaj inundoj post la malsekecoj. En la regionoj de la tuta lando la ŝtormo damaĝis oniajn havaĵojn, kaj miloj da homoj perdis sian hejmon.
   Ni devas obei la antikvan saĝulon kaj rigardi, kiel ni faras kontraŭ la naturo. Mortigo, volupto, perforto, drogo, samseksaĵo, fanatikaj muzikoj, alkoholismo kaj senbridaj seksaĵoj ja fariĝas amuzaĵoj de modernaj junuloj. Ĉu ni povas esperi, ke la naturo toleru nin?