Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 94. Reviviĝo el Morto 
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   En malhela lamplumo, malsanulo sinturnadis kaj tordiĝis en la pura lito. Li ĝemadis premante ambaŭmane la maldestran parton de sia ventro. "Dolore! Dolorege!"
   Liaj familianoj aŭdis sian ĝemadon kaj murmuron, tamen ili ne povis distingi, kion li diras. La malsanulo trovis, ke li forlasis la liton. Li ne piediris, sed kvazaŭ flugis alten en la ĉielo. Li ne sciis, kio levas lin, tamen li leviĝis pli kaj pli alten, ke li eksentis teruron.
   Nelonge poste, li atingis palacon malluman kaj malseketan. La palacaj gardistoj aspektis kiel demonoj. Kiam ili vidis, ke alvenis la malsanulo, ili alpaŝis kaj pelis lin en la palacon. La malsanulo ekkonsciiĝis, ke li estas en la juĝejo de Alia Mondo.
   Tie li vidis potencan homon kun krono. Li estas majesta, kaj la malsanulo ektimis lin oni ne sciis pro kio je la ekvido. Ĉe la majestulo sidis juĝisto.
   La viro kun krono ekparolis. Lia voĉo sonis kiel tondro ruliĝanta de la montdelikvo. "Ĉu vi scias, ke jam estas la tempo por via fino? Vi ankaŭ scias, ke via avo mortis de la sama liena malsano, ĉu?"
   La malsanulo estis tro timigita por respondi.
   "Meng Ĝaŭŝjang!" Aŭdante sian nomon, li malsanulo ektimis. "Kiam via avo vivis, li mortigis multajn vivestaĵojn kaj pro tio li havigis al si la malbonan destinon. Vi jam faris iom da bona afero, do ni kredas, ke vi povas lerni kompensi vian malbonan konduton, do ni donu al vi la oportunon por tio."
   "Ni plilongigos vian vivon je pluraj jaroj por vidi, kiel vi kondutas. Memoru miajn vortojn. Mortigu nenion plu por ke vi ne estu mortigita. Lasu la vivestaĵojn liberaj, kiel ni lasos vin libera hodiaŭ."
   "Diru al oni, kion vi vidas ĉitie hodiaŭ, por ke ili sciu pri la prezo de krimo kaŭzita mortigado, kaj ke ili ankaŭ kompensu sian kondutojn. Tiel vi povas likvidi la antaŭan malbonan konduton. Ĉu vi komprenas? "
   Meng povis fari nenion ol nur kapjesi senpense. Li kvazaŭ iris en nubon, kaj iom post iom sin trovis en la lito kun siaj familianojn ĉirkaŭe. Lia lieno ne plu doloris al li. Liaj familianoj surpriziĝis kiam ili vidis lin ellitiĝi kaj iri rekte al la statuo de Budho. Tie li ĵuris, ke li neniam mortigu vivestaĵojn plue.
   Li kondutis vere laŭ sia promeso. Li skribis, kio okazis al li, presis libretojn kaj donacis al ĉiuj por legi.
   Lia vivo ne finiĝis tiam. Li vivis pli longe. Je la tempo de lia morto en maljuna aĝo, li jam fariĝis fama oficisto.