Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 84. Ruĝaj Ŝnuro
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Granda konfuziana klerulo Ĝi Ŝjaŭlan notis jenan rakonton.
   Grandioza boato atingis la bordon. La homoj tie surprizite vidis, ke mezaĝa virino ploregis ĉe la fenestro. Ŝi sinvestis en belega kostumo, kaj oni povas konstati je la vido, ke ŝi estas edzino de iu granda sinjoro.
   Iu el ili flustris, "Ĉu ne estas la edzino de Lia Honora Subprovincestro?"
   "Jes. Sed kio povas tiel dolorigi ŝin en tiel alta posteno?"
   Ŝiaj geservantoj en la boato ankaŭ provis informiĝi pri la sama afero.
   Fine, la maljuna mampatrino de la sinjorino informis pri tio. La sinjorino sonĝis sian malgrandan filinon, kiu mortis tre juna, estas ligita per ruĝaj ŝnuroj por esti mortigota. La filino ploregante petegis, ke la patrino savu ŝin. La sinjorino estis tiel korŝira, ke ŝi vekiĝis.
   Sed la sonĝo ne finiĝis tiam. Kiam ŝi vekiĝis, ŝi ankaŭ povis aŭdi la ploron de sia kompatinda filino, kaj la voĉo aŭdiĝis el alia boato.
   La mampatrino iris tien por inspekti. Kiam ŝi atingis la boaton, ŝi ekvidis sangon unue.
   Buĉisto estis mortiganta porkidon. Kaj la porkido vekriis plengorĝe. Kiam la mampatrino iris sur la boaton, ĝi baraktis kaj spasmis tutkorpe. Vere terure! Ĝiaj kruroj estis ligitaj per ruĝaj ŝnuroj, same al la sonĝo de la sinjorino.
   La mampatrino venis tro malfrue por savi la porkidon. La sinjorino aĉetis ĝin kaj solene enterigis ĝin sur la bordo.
   Kvankam tio ja finiĝis, tamen oni babilis multe pri la stranga afero.
   La filino de la subprovincestro estis aminda kaj inteligenta. Ŝi ne havis malbonan hobion por diri, tamen al ŝi tre plaĉis kokida viando. Ŝi ne manĝis sen almenaŭ plado da kokaĵo. En unu jaro sep- aŭ okcent kokidoj mortis por kontentigi ŝian apetiton. Kiam ŝi mortis malfeliĉe je la aĝo de dek ses jaroj, ŝi ja devis respondeci pri miloj da kokidoj.
   Kiu povas eskapi de la sanga ŝuldo de miloj da vivoj?