Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 85. Konscienco de la Ĉasisto
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Doktoro Hŭang Ŝjujŭan estis fama kuracisto sperta pri diversaj haŭtaj malsanoj.
   Iutage li sidis en la oficejo kiam viro eniris ĝemante. "Kiel malbela viraĉo," la kuracisto ne povis sin deteni de la penso, kvankam li sciis bone, ke kuracistoj devas laŭeble kuraci la suferon de pacientoj, sen zorgi pri ilia aspekto.
   La viro demetis sian veston kaj sidiĝis sur seĝon por ke la kuracisto rigardu lian dorson. Estis dekoj da furunkoj sur la dorso kaj ŝultroj de la malsanulo. Iuj estas tiel grandaj kiel taso, kaj ĉirkaŭataj de multaj malgrandaj furunkoj. Ili eligis naŭzan odoron.
   Doktoro Hŭang estis tiel surprizita, ke li diris pretervole, "Via tuta dorso jam putriĝis."
   "Kio?" La malsanulo demandis sinturninte.
   "Tio estas vere rara malsano nomata 'Birdoj Homaĝi al la Reĝo' ne kuracebla." Doktoro Hŭang suprenigis siajn okulvitrojn sur la nazo kaj diris: "Kian komercon vi faras? Mi opinias , ke mi plejbone informiĝu pri tio unue."
   "Ĉu vi scias pri la nova armilo nomata 'pafilo'? Mi havas pafilon, kaj uzas ĝin por pafi birdojn. Mi kutime renversas la nestojn tiel ke la birdoj havas nenian lokon por reiri, tiam mi pafas ilin kiam ili flugas ĉirkaŭe. Mi tion faras jam de multaj jaroj." La malsanulo respondis.
   "Jen la kialo!" La kuracisto respondis. "Pensu, kiom da familioj vi ruinigis, kaj kiom da vivestaĵoj vi mortigis! Vi suferas la doloron de vi mem pro rompo al la natura leĝo."
   La ĉasisto maltrankviliĝis. "Do kion mi faru?"
   "Se vi estas sufiĉe brava por konfesi, ke vi ne devus mortigi ĉiujn ĉi senhelpajn birdojn, kaj se vi ĵuras, ke vi ne plu mortigu vivestaĵojn, ni eble havas ŝanĉon, alie..."
   La ĉasisto enpensiĝis pri tio, kaj li konsciiĝis, ke li vere estis tro kruela mortigi tiel multajn senhelpajn birdojn. Li do ĵetis sian pafilon en la riveron kaj ekentreprenis alian komercon.
   En nur du semajnoj, lia dorso multe pli boniĝis. Li eksentis komfortecon ambaŭ mense kaj korpe. Post nelonge, li tute resaniĝis.
   Tiu viro savis sin mem el la terura fino pro tio, ke li vidis la veron kaj obeis al sia konscienco.