Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 83. Kaŭzo de Mortigita Koko
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   "Li estas vera bonulo. Li estas pia budhano observanta la disciplinojn kaj ankaŭ pura vegetarano," diris Li Ziŭej viŝante al si la larmojn.
   "Prave. Li estas modelo de ĉiuj budhanoj," respondis lia amiko Lŭo Dagŭan.
   Ili babilis pri sia malnova amiko Ĝin Ŝijan. Li estis vere tiel bona kiel ili laŭdis. Homoj en cent kilometroj ĉirkaŭe sciis bone, ke Ĝin Ŝijan estas vera budhano. Ili estis surprizita kaj malĝoja pro tio, ke Ĝin mortis en siaj kvardekaj jaroj.
   Ĝin venis al iu el siaj servantoj en sonĝo. "Hi, mi ĝojas revidi vin."
   "Bedaŭrinde, ke mi mortis tiel juna. Mi vere volus iri al la Pura Lando, sed mia deziro ne realiĝis. Nun mi fartas bone. Mi povas veni kaj iri laŭplaĉe."
   "Nun mi estas novico ĉe Amitabho. Mi estas okupita akumui mian meriton por iri en la Puran Landon. Diru al miaj familianoj, ke ili ne maltrankviliĝu pri mi. Bone? Vere estas agrable paroli kun vi."
   Ili ĉiuj ĝojis pro tio, sed iom poste, Ĝin aperis en la sonĝon de sia vidvino, kaj li furioziĝis. "Vi malsaĝulinaĉo! Ĉu mi ne instruis ĉion al vi? Jen rigardu, kion vi faraĉis! Ĉu vi volas detrui mi? Kiel vi povas esti tiel senprudenta?"
   Sinjorino Ĝin tute ne sciis, je kio ŝi eraris. Ŝi neniam vidis sian estintan edzon tiel kolera antaŭe. "Pri kio mi eraris?" Ŝi pensis, ĉu eble li furioziĝus pro tio, ke ŝi reedziniĝis.
   "Vi buĉis kokon ĉe mia tombo kiam vi reedziniĝis! Mi ĝojas pri via reedziniĝo. Mi ne volas vin suferi de soleco, sed pro kio vi faris la malbonaĵon kontraŭ la koko? Ĉu vi ne scias kiel serioza tio estas?"
   Lia edzino bedaŭregis, kaj ŝi respondis honeste, "Ne. Mi vere ne scias, kiel serioza tio estas."
   "Bone, lasu min diri al vi. Nun la oficistoj observadis mi ĉie por certiĝi, ke mi neniam mortigas bestojn. Eble ili opiniis, ke mi mem mortigis la kompatindan kokon. Nun ili ĉiam intervenas en miaj aferoj kaj instruas al mi, kion mi devas fari, kiom vi ne devas. Vi kaj via koko..."
   "Mi vere bedaŭras... Ŝijan, vi scias bone, ke mi jam reedziniĝis. Mi ĝojas, ke vi ne malhelpas tion. Ĉu vi ankaŭ scias, ke mi jam gravedas?"
   "Jes. Mi scias. Estas knabo."
   "Knabo? Bonege!"
   "Tiu ĉi estos bona, tamen alifoje..."
   "Kio okazos alifoje?"
   "Aliafoje vi kaj via bebo ne fartos tiel bonaj. Jen, miaj oficistoj revenis, mi do devas forlasi vin. Sed aŭskultu! Mi esperas, ke vi fariĝu vegetarano. Ne plu meti la mortajn bestojn ĉe mia tombo. Komprenite?"
   Poste, ĉio okazis kiel Ĝin diris en la sonĝo.
   Rigardu, kiel grava estas morta koko por la animo de la mortinto. Kio okazus al la animoj de la homoj, kiuj manĝis kokaĵon, porkaĵon kaj bovaĵon tagon post tago!