Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 92. Feliĉa Homo
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Iun printempan tagon, Ŭang Ljangbin alvenigis sian servanton.
   "Kiom da helikoj vi aĉetis ?"
   "200 Ĝin (duonkilogramo), Sinjoro."
   "Ĉu ankaŭ la birdojn?"
   "Jes, sinjoro, pli ol sesdek."
   "Ĉu vi havas sufiĉan monon?"
   "Jes, Sinjoro."
   Ŭang neniam elspezis multan monon por si mem. Li estis ŝparema kaj havis simplan vivon. Li elspezis plej multe de sia mono aĉetante bestojn por liberigi.
   Je lia naskiĝtago, liaj lernantoj volas okazigi festenon por li. Kiam li informiĝis pri tio, li diris al ili, "Se vi estimas min, uzu la monon por la festeno aĉeti bestojn por liberigi. Tio estos la plej bona naskiĝtaga donaco por mi."
   Ĉiuj liaj lernantoj estis emociitaj, kaj ili agis laŭ lia ordono.
   Tiujare li elliberigis bestojn duoble pli multe ol kutime.
   Plurajn jarojn poste, iu el liaj najbaroj havis bubalon tro maljunan por labori, kaj decidis vendi ĝin al buĉisto. La bubalo eble sciis, ke venos ĝia fino, do ĝi forkuris de sia mastro kaj rekte al Ŭang Ljangbin. Ĝi genuiĝis antaŭ li por peti ŝparigi sian vivon.
   Ŭang kolektis sufiĉan monon, aĉetis ĝin, kaj prizorgis ĝin por ĝia resta vivo.
   La infanoj lernis tre rapide de siaj gepatroj, eĉ sen instrui. Ŭang estis ĉiam bonkora al aliaj, tial liaj infanoj ankaŭ lernis bonkorecon. Ŭang ĉiam faris sian laboron atenteme, kaj liaj infanojn ankaŭ faris la siajn atenteme. Ili obeis al siaj gepatroj, kaj lia filo laboris tiel diligente, ke li gajnis altan pozicion en la kortego, portante al la tuta familio gloron kaj honoron.
   Ŭang Ljangbin vivis longan, pacan kaj feliĉan vivon, kaj mortis sen ajna doloro aŭ malkomforto. Kiam li mortis, li mienis tiel paca kaj kvieta, kiel bonzo sidis komtemple.