Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 91. Avideco
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Lia Honora Ŝen estis famkonata pro sia malavareco. Li preferus morti ol marĉandi. Kio gravis, ke li elspezis monon senprudente? Nu, mono ja estis destinita por ke oni elspezu, kaj kiamaniere elspezi ĝin ja estis tute egale. Li ĉiam tiel opiniis.
   Kaj same kiel multaj ĉinoj, li ŝatis manĝi kaj festeni. Kiel oni diris, ke li povas manĝi "ĉiujn du-krurajn krom siajn gepatrojn, kaj ĉiujn kvar-krurajn krom litojn kaj seĝojn."
   Ni parolu pri liaj litoj. Ĉu vi vidis tiel luksajn litojn? Ili estis delikate gravuritaj kaj super la lito estis baldakeno. La litoj de Ŝen ja estis eĉ taŭga por la reĝoj. Li ĉiam sinvestis per plej valoraj kaj plej belaj vestoj, kaj ĉiam postulis la plej bonkvalitajn objektojn por uzi.
   Manĝado estas lia ĉefa hobio. Por matenmanĝo, tagmanĝo kaj vespermanĝo li manĝis cerbon de anasoj, palmojn de ursoj, ŝarkajn naĝilojn, kamelan ĝibon, lipojn de simioj, kokaĵon, ranaĵon, cervaĵon, kaj ĉiujn aliajn rarajn kaj plej valorajn bongustaĵojn, kiujn vi povas nur eldiri. En multaj jaroj, miloj da bestoj estis englutitaj de li.
   Retiriĝinte de sia posteno, li aĉetis palacosimilan etaĝdomon. En la ĝardeno estis lagetoj kaj rojoj, kun pavilonoj por ripozi. Tie vi ne povis distingi, ĉu vi estus en la ĉielo aŭ sur la tero. Li dungis plej bonan kuiriston por siaj manĝaĵoj.
   "Kiom longe oni povas vivi?" Ŝen kutime diris siajn gastojn. "Se vi ne ĝuu nun, kiam vi ĝuos la vivon? Kia vivo estus sen montaraj kaj maraj bongustaĵoj sur la tablo?"
   "Li suferos de sia frukto iutage," iu diris. Sed Ŝen tute ne zorgis pri tio.
   Ĉio por la luksa vivo elspezigis multan monon, kaj lia havaĵo pli kaj pli malmultiĝis. Kaj krome, Ŝen komencis konduti kurioze. Li manĝis ĉion, kion li povas meti en sian buŝon. Ne nur la pladoj preparitaj de la kuiristoj, sed ankaŭ la folioj, branĉoj, ŝtonoj, malnovaj ŝuoj, rubo, birdaj fekaĵoj,kaj eĉ tetasoj ankaŭ iris en lian buŝon. li maĉis kaj englutis ĉion el tio. Nelonge poste, li mortis de sia avideco.
   Ĉu lia vivo ne finiĝis malfeliĉe?