Por la Rideto de la Patrino
Verkis S-ino Zhao Xiaohong Elĉinigis Miaohui
Ŝi surportas veston kvazaŭ plastan pluvkostumon, kiu volvas streĉe ŝiajn membrojn kaj eĉ la kapon, lasante nur paron da okuloj ekstere. Ŝi laboras en varmega somera tago en la kampo de kuracherba plantaĵo. Oni diris, ke tia plantaĵo iritas haŭton, kaj ankaŭ bezonas defoliiĝon ĉiutage. La ŝvitoj senĉese faladis de ŝiaj frunto, nazpinto kaj vangoj. . .
Ŝi estas mia kunlernantino, naskiĝinta en la kampara vilaĝo. Diplomiĝinte, ŝi fondis sian propran entreprenon post longjaraj klopodadoj. Kvankam ŝi ne povas kalkuliĝi kiel granda entreprenisto, tamen ŝia kapitalo jam estas giganta sumo en la okuloj de tiuj, kiuj vivas en la maldisvolviĝintaj kamparaj vilaĝoj. Ŝiaj gepatroj ne kutimas al la vivo en la urbo, kaj ankaŭ ne volas akcepti la monon de la filino. Ili deponis la monon donacitan de la infanoj en la banko, kaj daŭre terkulturas diligente por ĝui la vivon de sia propra forto. . .
Ŝi estas okupita de sia laboro, kaj vere ne estas facile por ŝi trovi tempon viziti hejmen. Ŝi provis admoni la gepatrojn, ke ili ne plu plantu medicinan herbon, sed la gepatroj ne konsentis pri tio, dirante, ke ili preferas sin vivteni. Ŝi volis dungi laboranton por la kamplaboroj, kaj ankoraŭ tion ne konsentis la gepatroj, dirante: “Ni ja havas proprajn manojn kaj sanan korpon. Kiom gravas la laceco? ”
Ŝi povas fari nenion kontraŭ tio. Ĉifoje, reveninte hejmen, kiam ŝi vidis, ke la gepatroj denove laboras en la kampo, ŝi tuj partoprenis per si mem. . .
Poste kiam ŝi diris tion al mi, mi ridis: “Ĉu tio estas necesa? Vi je ne estas devigita. ”
Ŝi diris: “Miaj gepatroj havas tian temperamenton. Se mi ne helpus en ilia laboro, kion alian mi faru por ili? kiel mi povus ĝojigi ilin? ”
Mi rememoris la kanton– “por la rido de la patrino. . . ”
Mi eksentis hontegon.
Mi neniam pensis, kiel mi plezurigu miajn gepatrojn. Mi ĉiam opinias, ke mi jam faris bone– Ili ne plu maltrankviliĝas pri la manĝo kaj vestoj, kaj krome, mi ankaŭ elspezas tempon viziti ilin hejme. Nun, mi konscias, ke mia fideleco estas ankoraŭ ne sufiĉa! Mi ne estas taŭga filino.
De post tio, la bildo de ŝia laborado en la kampo sub la varma suno ofte aperas en mia cerbo. Tio rakontas al mi, kiel ŝi kondutas al siaj gepatroj. . .