Antaŭ multaj jaroj, retamiko plendis en iu forumo pri multkomunikila farado, ke ekde sia infaneco, li estas deprimita kaj la penso sin-memortigi ofte trafis lin. Kvankam li sciis racie, ke lia vivo estas feliĉo por siaj karaj gepatroj kaj li devas teni ilin feliĉaj vivante bone en la mondo, tamen li neniam sukcesis sin savi el la deprimiteco kaj enueco en la vivo. Eĉ kiam li jam havis amatinon, tia penso ankoraŭ turmentis lin.
Do la aliaj amikoj admonis kaj konsolis lin per disversaj manieroj. Tiam iu skribis pri sia propra sperto.
“Iam pro bankroto de mia kompanio, mi perdis laboron kaj eĉ ne povis trovi okupon dum longa tempo. Tiam mi kaj mia edzino ĵus geedziĝis kaj havis infanon. Ni ege bezonas monon por vivteni la familion kaj pagi ŝuldon pro la geedziĝo. Mia edzino insultadis, ke mi estas sentaŭgulo. Ankaŭ mi dronis en la deprimiteco, ke mi estas vere sentaŭga. Do ne plu povante elteni la murmuradon de mia edzino iutage, mi motorbiciklis eksteren kun decido, ke mi trovos senhoman lokon en malproksimo kaj restu tie senrevene. Kiam mi trapasis iun urbon, mi hazarde vidis longan vicon de homoj. Pro scivolemo, mi haltis kaj alpaŝis por rigardi, kio okazas. Ili viciĝis por kontribui sian sangon senpage. Tiam al mi venis nova ideo, ke mi ankaŭ partoprenu en ilia bonfaro, ĉar por mia morto, mia sango estos ne plu bezonata. Mi preferas lasi mian freŝan sangon flui en alies korpon por savi lian vivon antaŭ mia morto. Do ankaŭ mi memvole fariĝis unu el kontribuantoj. Kiam la flagistino venis al mi, mi vere deziris, ke ili forprenu tutan sangon el mia korpo por savi aliajn vivojn, sed la obstina flegistino ignoris mian petegon kaj nur elprenis normalan kvanton da sango el mi. Do mi decidis veni alifoje por oferi pli da sango. Tiam mi subite konsciis, ke mi tute ne estas tiel sentaŭga kiel mi opiniis antaŭe. Mi povas almenaŭ provizi freŝan sangon por savi aliajn. Mi devas daŭrigi mian vivon por kontribui sangon laŭ bezono. Do mi revenis hejmen facilanime por partopreni la bonfaron. Tiel mi oferis mian sangon foje kaj refoje, kaj tio sukcese min savis el la deprimiteco. Poste, mi alpruntis monon kaj aĉetis komputerajn aparatojn kaj lernis teknikon pri multkomunikila farado por fondi mian privatan studion. Mi sukcesis post diligentaj lernado kaj praktikado, kaj mia afero pli kaj pli prosperas. Do mi vivas feliĉe kaj energioplene. Mi povas diri, ke mian vivon savis mia bonfaro al aliaj.”
Li diris tute prave. Ni ĉiuj naskiĝis kaj kreskiĝis per alies favoro, kaj estas ankaŭ granda ĝuo por ni redoni nian favoron al aliaj homoj rekomenpe .