Rakonto pri Fingringo
Iam antaŭ longa tempo estis iluminiĝinta lamao sin kulturanta sur alta monto. Li havis multajn disĉiplojn, kiuj loĝas en kavernoj de la sama monto. Li estis tre fama kaj kompatema. Pilgrimantoj frekventis al li kun grandaj oferaĵoj por esprimi sian estimon, kaj ricevi de li helpon, benon kaj meriton, spite al longa vojo de eĉ centoj da kilometroj. La lamao akceptis ĉion, kion oni oferis al li, kaj poste disĵetis la oferaĵon malproksimen. La oferaĵoj falis ĝuste antaŭ la ermitajn disĉiplojn laŭ ties bezono.
Sub la monto vivis kompatinda almozulo. Li tuttage sinokupis pri peto de manĝaĵo kaj mono, tamen la havaĵo eĉ ne povis plenigi lian ventron, do li vivis en grandaj mizero kaj malsato. Li ofte pensis: “Kiel mi min vivtenos se mi maljuniĝos kaj ne plu povos eliri por peti almozon?” Foje, venis al li ideo, ke li iru al la lamao por peti lian helpon. La almozulo pensis, ke vere maljusta estas homa sorto. La lamao sidis tuttage nenion farante dum la aliaj donacadis al li, sed la povrulo klopodadis tuttage almozpetante, tamen li neniel povis sin satigi. Se la lamao donacos al li la havaĵon, kion oferis la pilgrimantoj en nur unu tago, li estos riĉa en siaj lastaj jaroj.
La almozulo iris al la lamao kaj petis, ke la lamao donu ĉion, kion li ricevas en unu tago. La lamao konsentis senhezite kaj invitis la almozulon resti ĉe li. Kutime en ĉiu tago pilgrimantoj svarmis al la monto por kulti la lamaon, tamen tiutage dum la atendo de la almozulo, neniu alvenis en la tuta tago. La almozulo ege maltrankviliĝis. La lamao konsoladis lin atendi plue, dirante, ke oni oferos al li grandan donacon. Li do atendis avide kun granda maltrankvileco ĝis la profunda nokto. Finfine venis homo portanta bovan felon surdorse. La pilgrimanto diris, ke li estas malriĉa kaj havas nenion alian krom la felo. Li deziregis oferi ĝin al la lamao por havigi al si meriton. La lamao akceptis la oferaĵon kaj transdonis ĝin al la almozulo. Vidinte, ke la donaco estas nenio alia ol bova felo, la kompatindulo malesperiĝis kaj ekploregis korŝire. “Ne ploru,” la lamao konsolis lin, “vi ricevis grandan rekompencon. En viaj antaŭaj vivoj vi ĉiam estis tre avara, kaj neniam volis doni helpon al aliaj homoj, do vi suferas de malriĉo en multaj vivoj. Sed foje en iu el viaj antaŭaj vivoj vojaĝanto petis de vi peceton da bovfelo por fari fingringon, do nun vi ricevis de li la tutan felon de bovo. Ĉu la rekompenco ne estas granda?”
Ĉio, kion ni havas nun en nia vivo, estis semita en niaj antaŭaj vivoj. Kaj ĉio, kion ni faras nun, donos estontajn fruktojn. Se ni deziras feliĉon, kiun ni ankoraŭ ne havas nun, ni semu ĝin senprokraste.