Li Chuntan (Li Ĉuntan) gvidis armeon por eskorti grenon laŭ rivero al Dachangkou (Daĉankou) en Huaining (Hŭajnin), Anhui-provinco (Anhŭi). Lia subulo Gong Kai (Gun Kaj) venis al li kaj raportis: “Mi havis strangan sonĝon lastanokte.”
“Kion vi sonĝis?”
“Mi sonĝis maljunulon kun blankaj haroj kaj longa barbo. Li venis al mi plorante kaj petis: ‘Helpu! Donu favoron por savi min. Se vi tiel agos, mi certe rekompencos vin iutage!'”
“Sonĝo vere stranga!”
Ilia interparolo rompiĝis de subita bruo. Ĉiuj soldatoj en la boato kriis ekscitite, rigardante ion en la akvo. “Rigardu, sinjoro!” diris Gong Kai: “Jen foko! Ĉu vi iam vidis fokon en la rivero?”
La soldatoj kaptis la fokon kaj trenis ĝin al la boato. Li Chuntan kaj Gong Kai aliris por rigardi. Kiam la foko vidis Gong Kai, ĝi najlis al li sian rigardon longan kaj signifoplenan. La koro de Gong Kai batis pli rapide. Li rememoris sian sonĝon.
“sinjoro, mi volas aĉeti la fokon kaj savi ĝian vivon. Mi opinias, ke ĝi havas rilaton kun mia sonĝo, pri kiu mi ĵus diris al vi.”
“Bone, se vi volas. Vi tion faras per via propra mono.” Gong Kai prenis sian monujon por doni rekompencon al la soldatoj okupiĝantaj pri la foko.
La soldatoj ĝojis pro tio, sed malica soldato nomata Chen (Ĉen) la Kvara insistis, ke li volas manĝi la fokon kiel vespermanĝon. Li rifuzis la monon de Gong Kai. Anstataŭ liberigi la fokon, li prenis sian lancon kaj pikis ĝin je la kapo. La akvo ruĝiĝis pro la sango.
“Ĉu vi ne scias, kiel bongustas la fokaĵo?” kriis Chen la Kvara al la soldatoj, “Kion vi volas kun la malgranda trinkmono? Ni manĝu fokaĵon ĉi-nokte!” Multaj soldatoj bedaŭris por la kompatinda foko, sed iuj ne zorgis pri tio. Ili helpis Chen movi la mortan fokon sur la boaton, kaj ĝin manĝis kune kun li.
Eble estis malprudente manĝi la fokon. Nelonge poste, malsaniĝis ĉiuj, kiuj partoprenis en la manĝado kun Chen la Kvara. Chen malsaniĝis plej grave kaj suferis terure. Kelkaj soldatoj prizorgis lin. Subite, Chen ekparolis en stranga tono: “Mi laboris longajn jarojn por min kulturi. Ĉio iris glate ĝis mia misfortuno kaj finiĝo en la rivero. Mi petis Gong Kai por helpi. Ĉiuj konsentis liberigi min, krom vi, maliculo. Vi rifuzis liberigi min, Chen la Kvara! Vi rifuzis lasi min vivi. Vi eĉ prenis lancon, pikis mian kapon kaj mortigis min. Vi forrabis mian vivon, kaj ankaŭ mi ne plu lasos vin resti en la mondo!”
La soldatoj rigardis terurite kiam Chen la Kvara klinis sian kapon kaj mortis mizere.
Iuj vivestaĵoj kultivas sian povon en centoj kaj miloj da jaroj. Iuj el ili eĉ atingis la kapablon de metamorfozo. Kvankam sciencistoj ankoraŭ ne rekonas tiajn kapablojn de la vivestaĵoj, tamen malgraŭ ĉio, en la naturo estas pli multaj vivestaĵoj, kiujn ni ne povas vidi per niaj propraj okuloj.
• 星期三, 28 4 月, 2010
Category: Amo al la Vivoj