Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Kun fortaj bronzkoloraj brakoj, densaj vangoharoj kaj paro da brilaj okuloj, Gu famis vaste kaj malproksime kiel la reĝo de bovaj buĉistoj. Oni preferus renkonti tigron ol vidi lin. Oni nomis lin “Buĉista Dio”.
Buĉista Dio havis du filojn. Ili estis fortaj kaj sovaĝaj same kiel la patro. La najbaroj kutime evitis ilin timeme. Krome, ilia patrino, sinjorino Gu, ankaŭ lertis pri uzado de buĉista tranĉilo. Ŝi povis buĉi bovon tiel rapide kaj nete kiel la edzo.
La timiga familio loĝis en granda ligna domo kun malmultaj mebloj. La gepatroj dormis sur la bronza lito, dum la filoj kuŝis sur la planko. Ili metis stumpon de trunko en la domo kiel haktabulon por buĉi bovojn. La ununuraj ornamaĵoj en la ĉambro estis strioj de viando pendantaj sur la hokoj en la fenestroj. Ĉiuj bovaj kruroj, kapoj, vostoj kaj aliaj partoj pendis sur la hokoj.
La tuta familio mortigis multajn bovojn. Iutage, Buĉista Dio plendis, ke liaj okuloj doloras al li. Li vizitis ĉiujn kuracistojn, kiujn li povis trovi, sed neniu el ili kapablis kuraci lin. Post kelkaj tagoj li tute perdis la vidpovon.
Iom poste sinjorino Gu eksuferis de stranga malsano. La karno de ŝia tuta korpo putriĝis kaj disfendiĝis. Tio tiom doloris ŝin, ke ŝi eĉ ne toleris surporti vestojn. Eĉ tuŝo de kotona tuko dolorigis ŝin kvazaŭ oni distranĉus ŝin per tranĉiloj.
Iunokte, prizorgante ŝin, servistino aŭdis ŝian murmuron: “Jen prijuĝejo de la infero. Ili instruas al mi, kiel suferas la bovoj kiam oni senfeligas ilin.”
“Mi neniam sciis, ke iliaj animoj ankoraŭ suferas doloron pro la tranĉiloj kaj brulanta fajro eĉ post ilia morto. Vere dolore! Ho, dolore! dolorege! Kiel mi dezirus ĉesigi tion!”
La servistino estis timigita, sed ŝi povis fari nenion por ĉesigi la torturadon kreitan de sinjorino Gu al si mem pro sia torturado al la bestoj dum tiel longaj jaroj.
Bovoj ĉiam favoras al homoj. En la antikvo, ili tiris ĉarojn por niaj prapatroj, kaj eĉ nun ili plugas kampojn en multaj partoj de la mondo. Ĉu ne estas peke buĉi tiel helpemajn bestojn?

Category: Amo al la Vivoj
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号