Majstro Xin (Ŝjin) estis bonzo kun profunda saĝo kaj granda povo. La brilan atingon li gajnis per diligenta sinkulturado. Ĉar li estis tre saĝa, li estis tre kompatema. Ĉar li estis tre potenca, li estis tre indulgema.
Foje li vidis maljunan fiŝiston kun korbo. Li rigardis en la korbon kaj trovis, ke ĝi plenas de testudoj. Li sciis bone, ke la testudoj estos manĝitaj, kiu ajn aĉetos ilin. “Kompatindaj testudoj,” li pensis, “vi ne volas morti, ĉu?” Li do elprenis sian monujon kaj aĉetis ĉiujn testudojn el la korbo kaj metis ilin en vivliberigan lageton.
Plurajn jarojn poste, okazis serioza sekeco. Ĉiuj kamparanoj ege maltrankviliĝis pro tio. Se ne pluvos, plantaĵoj ne kreskos, kaj oni mortos de malsato. Tiam oni bone sciis pri morto el malsato, ĉar tio okazis ofte. En sekeca periodo estis tiel multaj malsatuloj, ke oni ne kapablis trovi manĝaĵon facile. Oni devis sin vivteni per herbo kaj arboŝelo. Multaj homoj mortis pro malsato.
Ĉiufoje, post komenciĝo de la sekeco, kamparanoj senprokraste oferis bovojn kaj kaprojn al dioj por peti pluvon, sed tio neniam efikis.
Ĉi-foje, iu havis novan ideon: “Ni petu Majstron Xin por helpo. Li estas tiel potenca, ke li certe kapablas ion fari kontraŭ la sekeco.”
Ĉiuj iris en la templon kaj petis Majstron Xin pluvigi. Li ridetis kviete, kaj respondis al ili: “Bone! Sen problemo! Mi preĝu por pluvo, tamen vi devas helpi min unue. Ekde nun ĝis nia ceremonio, neniu el vi mortigu vivestaĵojn. Ĝis tiam, vi ĉiuj devas manĝi nur vegetaran manĝaĵon. Alie, neniom efikos nia klopodo.”
Eĉ por pluraj frandemuloj, kiuj ne povis manĝi sen viando, estis multe pli bone preni vegetaran manĝaĵon ol manĝi nenion. Kaj krome, ili ĉiuj respektis Majstron Xin, do ili promesis, ke ili ne plu mortigos bestojn aŭ manĝos viandon.
En la tago por la ceremonio, ĉiuj de tiu regiono kolektiĝis en la templo kun oferoj el fruktoj kaj incensoj. Majstro Xin atendis ilin. Kiam ĉio estis preta, li bruligis incensojn kaj komencis preĝi. Li prilitaniis mantron: “Om! Dajrta salo salo… ”
“Mi komprenas eĉ neniun vorton!” iu flustris.
“Ĉu vi opinias, ke tio vere efikos?” demandis alia al siaj najbaroj.
Multaj homoj diris: “Se tio vere efikos, mi fariĝu vegetarano.”
La majstro preĝis konstante, kaj antaŭ ol forbruliĝis la unua incenso, nubego kovris la ĉielon kaj pluvego ekverŝiĝis al la soifa tero. Ĉiuj genuiĝis kun estimo kaj ĝojo. Ili ne povis distingi, ĉu ilia vizaĝo malsekiĝis pro pluvo aŭ pro dankemaj larmoj.
• 星期三, 28 4 月, 2010
Category: Amo al la Vivoj