Retradio 75/2014-06-08
Elsendlisto
Budhisma sutro
48. Vulpo kaj arbo
49. Disputo pri la trovitaj haroj
50. Kuraci ĝibon
Budhismaj rakonto
4-6. La rakonto de la asketo Pavejo
Budhisma muziko
Muziko el Guzheng
Budisma scio
Demandoj 43-48 de ĉapitro 2
Valora homa vivo
Kio estas la vivo
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon en nia 75-a elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, “Budhisma rakonto”, “Budhisma muziko”, “Budhisma scio” kaj “Valora homa vivo”. Nun estas la programero “Budhisma sutro”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Sutro de cent paraboloj”.
Bonan aŭdeblecon al vi!
==
48. Vulpo kaj arbo
Vulpo kuŝis sub arbo. Subite arbobranĉo rompiĝis de vento kaj falis sur ĝian dorson. Ĝi fermis la okulojn pro timo kaj ne plu kuraĝis rigardi la arbon.
Ĝi tuj forlasis la arbon, kuris en senarban regionon, restis tie ĝis vespero kaj ne volis reiri al la antaŭa loko.
Vidinte, ke arbobranĉoj svingiĝas je ventblovo en malproksimo, ĝi tuj reiris al la arbo, dirante, “Ĝi vokas min.”
Malsaĝaj disĉiploj ankaŭ kondutis same. Post la monaĥiĝo ili lernis ĉe instruisto, sed forlasis lin pro la lia malgranda kulpigo. Poste ili revenis al la instruisto post kiam ili konfuziĝis pro malbonaj instruistoj. Do ili iris kaj revenis pro sia malsaĝo.
==
49. Disputo pri la trovitaj haroj
Iam antaŭe, du knaboj sin amuzis en la rivero, kaj trovis tufon da haroj sur la fundo.
Unu el ili diris: “Jen barbo de ermito.”
La alia diris: “Ne, tio estas haroj de bruna urso.”
Tiam ĉe la rivero loĝis ermito. La infanoj disputadis senĉese, kaj finfine decidis viziti lin por peti de li instruon. La ermito tuj elprenis milion kaj sezamon, metis ilin en la buŝon kaj maĉis. Poste li elkraĉis paston en la manon kaj diris al la infanoj: “Tio, kio estas en mia mano, similas al pava fekaĵo.”
La ermito ne respondis laŭ la demando, kaj ĉiuj homoj sciis pri tio.
La ordinaraj homoj ankaŭ kondutas same. Kiam ili faras predikadon, ili diras sensence anstataŭ pri la ĝusta temo, simile al la ermito mokita de ĉiuj homoj pro la respondo ne konforma al la demando. Sensencaj diroj ankaŭ kaŭzas similajn rezultojn.
==
50. Kuraci ĝibon
Iam antaŭe, iu suferis de ĝibo kaj konsultis kuraciston por resaniĝi. La kuracisto ŝmiris buteron sur la korpon de la ĝibulo, lin tenis inter du tabuloj kaj premis per forto, sed tute ne atendis, ke la okuloj de la ĝibulo tuj elstaris pro tio.
Malsaĝuloj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. Ili faras diversajn malbonojn per mortigado kaj komercado de vivestaĵoj por akiri feliĉon kaj profiton. Kvankam ili sukcese prilaboris iom da profito poste, tamen tio ne povas kompensi ilian malutilon. Mortinte, ili renaskiĝos en la infero kaj elstarigos siajn okulojn pro sufero.
==
Bonvenon en nia programero “Budhisma rakonto”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos novan rakonton el la kvara ĉapitro de “Trezojejo de Vero”.
Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
Rigardi sin mem sed ne aliajn
4-6. La rakonto de la asketo Pavejo
Oni devas serĉi en si mem
La aferojn faritajn kaj ne faritajn,
Sed ne en la rivaloj
kion ili faras aŭ malsukcesas.
Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi kvarverson rilate al la asketo Pavejo kaj riĉulino.
Iu el la plej proksimaj najbaroj de la riĉulino aŭskultis la budhan predikadon pri la darmo kaj laŭdis la virtojn de la Budho en multaj manieroj post la reveno, dirante: “Kiel bona estas la budha predikado pri la Darmo!” Kiam la riĉa virino aŭdis, ke ŝiaj najbaroj tiel laŭdas la Budhon, ŝi ankaŭ deziris iri al la monaĥejo por aŭskulti la darmon. Ŝi do demandis nudan asketon, dirante, “Nobla sinjoro, mi deziras iri aŭskulti la budhan instruon.” Sed malgraŭ ke ŝi faris multajn petojn, la nuda asketo deadmonis ŝin de tio, dirante, “Ne iru.” La virino pensis: “Se la nuda asketo ne permesas min iri al la monaĥejo por aŭskulti la darmon, mi invitos la Budhon al mia propra domo por tio.”
En la vespero ŝi venigis sian filon por sendi lin al la Budho, dirante, “Iru inviti la Budhon al mia regalo por morgaŭ.” La knabo eliris, sed unue al la loĝejo de la nuda asketo, salutis lin kaj sidiĝis.
La knabo aŭdis la instruon de la nuda asketo kaj poste iris al la Budho kaj prezentis la inviton. Kiam li faris ĉion laŭ la ordono de la nuda asketo, li denove revenis al li. La nuda asketo demandis: “Kion vi faris?” La knabo respondis: “Ĉion laŭ via ordono, sinjoro.” “Bone vi faris. Nun ni ambaŭ ĝuos la bonajn manĝaĵojn preparitajn por li.” Tre frue en la sekva mateno, la nuda asketo iris al la domo, alvenigis la knabon kaj ambaŭ ili sidiĝis kune en la malantaŭa ĉambro.
La najbaroj jam ŝmiris la domon per bovfekaĵo, ornamis ĝin per kvin specajn florojn inkluzive de la dalbergiaj, kaj preparis sidejon kun alta valoro por la Budho.
La Budho iris rekte al la domo de la granda laika disĉiplino frumatene, portante siajn bovlon kaj robojn. Kiam la Budho finis sian manĝon, la laika disĉiplino aŭskultis la darmon kaj aplaŭdis la Budhon, dirante, “Bonege vi diris! Bonege vi diris!”
La nuda asketo diris al la laika disĉiplino: “Vi konfuziĝis tiel aplaŭdante ĉi tiun viron.” Li blasfemis ambaŭ la laikan disĉiplinon kaj la Budhon per diversaj manieroj kaj poste forkuris. La Budho demandis ŝin: “Disĉiplino, ĉu vi ne plu povas fiksi vian atenton pri mia prediko?” “Estimata Sinjoro,” ŝi respondis, “mia menso tute distriĝis de la blasfemaj vortoj fare de tiu nuda asketo.” La Budho diris: “Oni ne rajtas atenti la parolon de tiu ĉi herezulo; Oni nur devas atenti siajn proprajn erarojn faritajn kaj ignoritajn.”
Ne serĉu kulpon de aliaj. Ne maltrankviliĝu pri tio, kion la aliaj faras aŭ ne. Anstataŭe, rigardu en vi mem por eltrovi, kion vi jam faris aŭ lasis ne farita. Ĉesigu malbonan konduton kaj faru la bonan.
La versaĵo esploris la mankon de la plej multaj homoj. Ili ŝatas observi kulpojn de aliuloj anstataŭ la propran. Ne nur la laikuloj sed ankaŭ iuj monaĥoj havas tiun ĉi kutimon observi la kulpojn de la aliaj. Tiu ĉi sinteno rigardi aliajn estas malhelpo al la spirita disvolviĝo ĉar ĝi preventas la introspekton, kiu estas fundamento por spirita progreso.
==
Venas la tempo por nia programero “Budhisma muziko”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos muzikon kun budhisma etoso luditan per Guzheng, antikva muzikilo de Ĉinio. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
Saluton, karaj amikoj!
Nun estas la programero de “Budhisma scio”. En tiu ĉi elsendo ni daŭre aŭskultos demandojn kaj respondojn el la dua ĉapitro pri principo de Budhismo. Tio estas la lasta parto de Ĉapitro du, kaj en la sekva programero ni ekaŭskultos la novan ĉapitron pri la Samgo kaj budhaj disĉiploj.
Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
43.D: Kiom da volumoj troviĝas en la Ĉinlingva Tripitako?
R: Troviĝas 1692 libroj kun 6241 volumoj en la Ĉinlingva Tripitako. Krome en la Ĉinlingva Tripitako kolektiĝis pli ol 1000 volumoj komponitaj de ĉinaj kleruloj. En Dinastio Ming, la Jaxing-a eldono de la Ĉinlingva Tripitako kolektis cirkaŭ 5600 volumojn da verkoj de ĉinaj kleruloj, kaj aldonis ilin al la Tripitako kiel daŭrigon. En la moderna epoko oni kompilis en Japanio daŭrigon de la Tripitako el la verkoj de ĉinaj kleruloj, kaj tiu eldono tute havas 1750 librojn kun 7140 volumoj.
44. D: Kiom da eldonoj havas la Ĉinlingva Tripitako?
R: La unua blokpresita eldono de la Tripitako en Ĉinio aperis en la jaro 971 p. K., la kvara jaro de la regperiodo Kaibao de Dinastio Song. En la sekvaj 1000 jaroj tra la dinastioj Song, Liao, Jin, Yuan, Ming kaj Qing, aperis pli ol 20 blokpresitaj eldonoj. En la jaro 1936 oni eltrovis la blokpresitan eldonon de la Tripitako de Dinastio Jin (12-a jarcento) en Monaĥejo Guangŝeng, Gubernio Zhaoĉeng de Provinco Ŝhanxi. Do ĝi nomiĝis Zhaoĉeng-a Tripitako. Kiam la japanaj imperialistoj agresis Ĉinion, ili klopodis rabi tiun ĉi trezoron de Ĉinio, sed dank’al la klopodo de la Okvoja Armeo, ĝi saviĝis je la vivkosto de ok ĉinaj soldatoj, kaj konserviĝis en la nacia biblioteko. En Monaĥejoj Kaiyuan kaj Wolong de Urbo Xi’an estas blokpresita Qishaa eldono de Song Dinastio (12-a jarcento), de kiu oni eldonis fotolitografiaĵon lastatempe. Krome troviĝas la suda eldono blokpresita en Nanjing en la jaro 1372, la norda eldono blokpresita en Beijing en la jaro 1410, kaj ankaŭ fadene bindita eldono de Tripitako ĝenerale konata kiel Jiaxing-a eldono blokpresita en la Regperiodo Vanli , ĉio de kiu estis komisiita de la registaro de Dinastio Ming. La presblokoj de la Tripitako faritaj dum regperiodoj Yongzheng kaj Qianlong de Dinastio Qing (1735-1738) ankoraŭ konserviĝas kiel Draka Eldono.
Manskribitaj kopioj de la verkoj faritaj en dinastioj Jin, Wei, Sui kaj Tang ankoraŭ konserviĝas en la Kavernoj Dunhuang de Ĉinio kiel valoraj budhismaj trezoroj eltrovitaj en la frua 20-a jarcento, sed granda parto de ili jam ŝteliĝis kaj portiĝis eksterlanden. Ĉirkaŭ 8000 volumoj ankoraŭ konserviĝas en la Nacia Biblioteko. En nia lando ankaŭ troviĝas 8000 ŝtongravuritaj budhismaj verkoj en la kavernoj de Monto Shijingshan (Ŝtongravuritaj sutroj Monto) en Fangshan de Beijing. La gravurado de tiuj tekstoj komenciĝis de Majstro Ĝinŭan dum la sepa jarcento en Dinastio Sui, kaj daŭris mil jarojn. La gravuritaj ŝtonplatoj konserviĝis en 9 kavernoj aŭ enteriĝis sub la pagodo. Per subtenado de la registaro, en la jaro 1956 la Ĉina Budhisma Asocio elprenis ĉiujn ŝtonplatojn kaj faris sep ekzemplerojn da frapkopiaĵoj dum du jaroj. Tiuj sutroj ankoraŭ estas en ordigado kaj pristudo. Oni gravuris pli ol 1000 sutrojn kun proksimume 3500 volumoj. Per esplorado pri la tekstoj oni trovis, ke la tekstoj gravuritaj en Dinastio Liao estis laŭ Qidan-a eldono, kies originalo jam perdiĝis. La ŝtongravuritaj verkoj en Fangshan estas vere raraj darmaj trezoroj.
45. D: Ĉu vi bonvolas diri al mi iom pri la Tibeta Tripitako?
R: La Tibeta Tripitako konsistas el du partoj: (1) la originala kolekto nomiĝas “Bkaḥ-ḥgyur”. Bkaḥ signifas instruojn kaj Ḥgyur signifas tradukaĵon. Do ĝi estas traduko de la budhaj instruoj, inkluzive de sutroj kaj vinajo predikitaj de la Budho. (2) La aldona kolekto nomiĝas “Bstan-ḥgyur”. Bstan signifas komentarion. Do ĝi estas traduko de komentarioj. Bkaḥ-ḥgyur konsistas el 1108 sutroj kaj Bstan-hgyur konsistas el 3459 komentarioj.
46. D: Ĉu estas blokpresitaj eldonoj de la Tibeta Tripitako?
R: Jes. Frue en la 12-a jarcento la unua blokpresita Tripitako eldoniĝis en Naitang kaj tiel ĝi nomiĝas Naitang-a eldono. En la 15-a kaj 16-a jarcentoj dum Dinastio Ming, du blokpresitaj eldonoj aperis. En Regperiodoj de Kanĝi kaj Yongzheng de Dinastio Qing, alia blokpresita Tripitako eldoniĝis en Beijing kun nomo Beijing-a eldono. En la sama periodo, aliaj eldonoj konataj kiel Dege-a eldono, Zhuoni-a eldono kaj aliaj eldonoj aperis inter la 8-a kaj 10-a jarcentoj de la Regperiodo Yongzheng, preskaŭ same kiel la Beijing-a eldono, sed kun iom da suplementoj por likvidi ĝian malperfektecon. Ĉirkaŭ 1921, la 13-a Dalai Lamao farigis alian eldonon de la Tripitako en Lasao, konatan kiel Lasaan eldonon. Lastatempe, fotokopiita beijing-a eldono de la Tibeta Tripitako jam eldoniĝis en Japanio.
47: D: Kio estas la enhavoj de la Palia Tripitako?
R: La Palia Sutra-pitako konsistas el kvin partoj:
(1) Digha-nikāya signifas longajn predikojn kaj korespondas al la Dighāgama en la Ĉina Tripitako;
(2) Majjihima-nikāya signifas Mezlongajn predikojn kaj korespondas al la Madhyamāgama en la Ĉina Tripitako;
(3) Saṃyutta-nikāya signifas predikojn organizitajn laŭ la enhavo kaj korespondas al la Saṃyukktāgama en la Ĉina Tripitako;
(4) Aṅguttara-nikāya signifas predikan kolekton laŭ la numera ordo kaj korespondas al la Ekottarikāgama en la Ĉina Tripitako;
(5) Khuddaka-nikāya signifas Malmultajn Antologiojn kaj ne havas kompletan tradukon en la Ĉinia Tripitako.
La Palia Vinaja-pitako signifas korbon de disciplinoj kaj konsistas el tri partoj:
Sutta Vibhaṅga signifas ĉiujn preceptojn;
Khandhaka signifas procezojn por monaĥaj komunumoj kaj regulojn por ĉiutaga vivo en la Samgo;
Parivāra signifas interpretadon de la reguloj aŭ apendico.
La Palia Abidarma-Pitako signifas korbon de komentarioj kaj konsistas el sep partoj:
Dhamasaṅgaṇi signifas listigadon de Darmoj aŭ Budhismaj Psikologiaj Etikoj;
Vibhaṅga signifas libron de Analizo;
Dhātukathā signifas predikon pri la Elementoj;
Yamaka signifas libron de Paroj;
Paṭṭhāna signifas libron de Kaŭzeco;
Puggalapaññatti signifas priskribon de homaj tipoj;
Kathāvatthu signifas punktojn de Debato.
Tiuj sep komentarioj estas gravaj verkoj koncernaj al la statoj de menso, analizoj de la universaj statoj de ekzisteco, la teorio de kaŭzeco kaj tiel plu.
48. D: Ni konsumis multe el via tempo. Vi jam eksplikis al ni la fundamentojn de la Budhaj instruoj kaj budhismaj kanonaj verkoj. Tio estas sufiĉa por la nuna tempo, kaj ni certe konsultos vin denove poste.
R: Eble mi ne kontentigis vian bezonon. Mi nur provizis iom da bazaj materialoj.
==
Valora homa vivo
Homa vivo estas la plej grava afero por ni, kaj feliĉa vivo estas klopodo de ĉiuj homoj. Nun venas la programero “Valora homa vivo”, en kiu vi aŭskultos rakonteton pri homa feliĉo. Ni esperas, ke nia elsendo donos al vi feliĉon en via ĉiutaga vivo. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
Kio estas la vivo?
Komercisto kun deprimita mieno venis antaŭ saĝan maljunulon.
“Sinjoro, mi urĝe petas helpon de vi. Kvankam mi estas tre riĉa, sed ĉiu homo malvarme traktas min kun siaj kuntiriĝintaj brovoj. Al mi la vivo vere ŝajnas mortbatalo plena de reciprokaj trompo kaj ĉantaĝo.”
“Do ĉesigu batalon.” la maljunulo respondis al li.
La komercisto neniel povis akcepti tian admonon, kaj forlasis la maljunulon kun malespero.
En la sekvaj monatoj, lia humoro fariĝis despli malbona. Li aŭ krevelis aŭ interbatis kun ĉirkaŭaj homoj, kaj pro tio li havigis al si multajn malamikojn. Post unu jaro, li elĉerpiĝis ambaŭ korpe kaj mense, kaj neniel havis forton batali kaj konkuri kun aliaj.
“Aj, sinjoro, nun mi ne plu volas interbatali kun aliaj. Sed, la vivo estas tiel peza por mi. Ĝi vere estas pezega ŝarĝo!”
“Do malŝarĝu ĝin!” la maljunulo respondis.
La komercisto indigniĝis pri la respondo, kaj tuj foriris kolere.
En la sekva jaro, li renkontis malsukceson en sia komerco, kaj fine perdis la tutan posedaĵon. Lia edzino foriris de li kun la filo. Li fariĝis tiel malriĉa kiel muso en la preĝejo, kaj trovis nenian helpon. Do li refoje konsultis la maljunulon.
“Sinjoro, nun mi jam havas nenion, kaj restas ĉe mi nur tristeco en la vivo.”
“Do ne malĝoju!”
Tia respondo ŝajne estis supozita de la komercisto. Ĉifoje li nek malesperis nek koleriĝis, sed restis en la angulo de la monto, kie loĝas la maljunulo.
Iutage li subite estis trafita de tristeco, kaj ekploregis korŝire. Tiel li larmis por kelkaj tagoj, semajnoj, eĉ monatoj, ĝis fine liaj larmoj elĉerpiĝis. Li levis sian kapon, kaj trovis la varman sunradion ĝuste lumigantan la matenan teron. Li tuj revenis al la maljunulo.
“Sinjoro, kio estas la vivo?”
La maljunulo levis sian kapon, ekrigardis la ĉielon kaj respondis kun rideto: “Kiam vi vekiĝas el la dormo, denove estas la nova tago. Ĉu vi ne vidis la sunon, kiu rutine superiras ĉiutage?”
Revelacio: Ĉu la vivo estas peza aŭ ne, tio dependas, kiel ni rigardas ĝin. Vi povas renkonti diversajn ĉagrenojn. Se vi ne povas rezigni ilin, ili ĉiam sekvos vin kiel ombroj kaj faros la vivon peza ŝarĝo.“Kiam vi vekiĝas el la dormo, denove estas la nova tago. Ĉu vi ne vidis la sunon, kiu rutine superiras ĉiutage?” Reziginte la ĉagrenon kaj tristecon, vi trovos, ke la homa vivo fakte estas tiel facila.
==
La tempo pasas rapide, kaj nun jam venis fino de hodiaŭa elsendo. Ni elkore dankas vin pro viaj aŭskultado kaj subtenado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo.
Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!