Retradio 68/2014-04-20
Elsendlisto
Budhisma sutro
31. Dungi metiiston de argilaĵo
32. Komercisto ŝtelinta oron
33. Haki arbon por preni frukton
Budhismaj rakonto
3-8. La rakonto de paŝtisto Nando
Budhisma muziko
Mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro
Budisma scio
Demandoj 1-9 de ĉapitro 2
Valora homa vivo
Vasta animstato
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon en nia 68-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, “Budhisma rakonto”, “Budhisma scio” kaj “Valora homa vivo”. Nun ni aŭskultos tri ĉapitrojn el la “Sutro de cent paraboloj”. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
31. Dungi metiiston de argilaĵo
Iam bramano volis okazigi religian ceremonion kaj diris al sia disĉiplo: “Mi bezonas argilaĵojn por la ceremonio. Dungu argilaĵan metiiston por mi en la foiro!”
La disĉiplo do iris al la hejmo de metiisto. Tiam la metiisto portis argilaĵojn per sia azeno al foiro por vendi, sed la azeno rompis ĉion dum momento. Li povis fari nenion ol plori dolore reveninte hejmen.
Vidinte tion, la disĉiplo demandis: “Pro kio vi tiel ĉagreniĝis?”
La metiisto respondis: “Mi diligente produktis argilaĵojn dum longaj jaroj por vendi en la foiro. Tamen la damninda azeno detruis ĉion dum momento. Mi ĉagreniĝis pro tio.”
Aŭdinte tion, la disĉiplo ekĝojis. Li diris: “Kiel eksterordinara estas via azeno! Ĝi povas detrui ĉion, kion vi elfaris dum longaj jaroj. Vendu ĝin al mi!”
La metiisto plezuriĝis kaj tuj vendis la azenon.
Post kiam la disĉiplo revenis kun la azeno, la bramano demandis: “Por kio vi alkondukis azenon anstataŭ la metiiston?”
La disĉiplo respondis: “Tiu ĉi azeno estas pli kapabla ol la metiisto. Ĝi povas tuj detrui la argilaĵojn, kiujn elfaris la metiisto dum longaj jaroj.”
La bramano diris: “Kiel malsaĝa vi estas! La azeno povas rompi argilaĵojn, tamen ĝi ne povos fari eĉ unu dum cent jaroj!”
La homoj en la mondo estas ankaŭ samaj. Kvankam ili ricevas favoron de aliaj por longa tempo, tamen ili neniam faras rekompencon. Ili nur faras malutilaĵon anstataŭ helpon. La maldankemaj homoj ofte tiel kondutas.
==
32. Komercisto ŝtelinta oron
Iam du komercistoj faris sian propran negocon en la sama loko. Unu vendis oron, dum la alia vendis kotonon.
Aĉetanto de oro bruligis oringoton de komercisto por taksi ĝian verecon. Poste, la alia komercisto ŝtelis la bruligitan oron kaj kaŝis ĝin en sian kotonon.
La kotono tute cindriĝis pro la bruligita oro. Lia ŝtelado malkaŝiĝis kaj li perdis ambaŭ oron kaj kotonon.
Iuj de aliaj religioj same plagiatis instruon de Budhismo kaj aldonis ĝin en sian doktrinon kun mensogo, ke ĝi estas ilia doktrino anstataŭ budhisma instruo. Tamen tio detruis ilian doktrinon kaj malkaŝis ilian ŝteladon. La afero similis al la malkaŝiĝo pri la ŝtelado de oro.
==
33. Haki arbon por preni frukton
Iam reĝo havis arbon altan kaj grandan. La arbo ĉiam produktis fruktojn dolĉajn kaj bongustajn.
Foje iu gastis ĉe la reĝo. La reĝo demandis: “La arbo donos bongustajn fruktojn. Ĉu vi volas manĝi?”
La gasto respondis: “La arbo estas alta kaj granda. Kiel mi povos preni la fruktojn eĉ se mi volas manĝi?”
La reĝo tuj dehakis la arbon por preni la fruktojn pli facile, sed li trovis nenion post la vana laboro. Poste, kiam li volis restarigi la arbon, ĝi jam sekiĝis kaj ne plu povis reviviĝi.
La mondanoj ankaŭ kondutas same. En budhismo estas disciplina arbo, kiu produktas sanktan frukton. Se iu volas akiri la frukton, li devas observi la disciplinojn, kaj akumuli meritojn. Sed oni ne scias la bonon de la disciplinoj, kaj rompas ilin kvazaŭ dehaki la arbon. Oni rikoltas nenion se ili klopodas revivigi la dehakitan arbon. La homoj detruintaj disciplinojn same klopodas vane.
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon en nia programero “Budhisma rakonto”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakonton el la tria ĉapitro de “Trezorejo de Vero”. La rakonto temas pri paŝtisto Nando. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
Ĉiuj eraroj venis el malbonaj mensoj
3-8. La rakonto de paŝtisto Nando
La malbona menso faras
Malbonon pli grandan
ol malamiko faras al sia malamiko
Aŭ malamanto al sia malamato.
Dum vizito al iu vilaĝo en la regno de Kosalo, la Budho parolis tiun ĉi verson rilate al paŝtisto Nando.
Nando estis paŝtisto, kiu prizorgis la bovojn de Anatapindiko. Kvankam li nur estis paŝtisto, li havis sian propran riĉaĵon. Li fojfoje iris al la domo de Anatapindiko kaj tie vidis la Budhon kaj aŭskultis lian predikadon de tempo al tempo. Nando petis, ke la Budho vizitu lian hejmon. Sed la Budho ne tuj akceptis la inviton, dirante, ke ankoraŭ ne estas la konvena tempo por la vizito.
Post iom da tempo, dum la Budho vojaĝis kun siaj sekvantoj, li forlasis sian vojon por viziti Nandon ĉar li sciis, ke venas la konvena tempo por Nando ricevi lian instruadon. Nando respektoplene akceptis la Budhon kaj liajn sekvantojn. Li servis ilin per lakto, laktaj produktaĵoj kaj aliaj elektitaj manĝaĵoj dum sep tagoj. En la lasta tago, post kiam Nando aŭskultis la predikadon de la Budho, li atingis frukton de sotapato. Kiam la Budho forlasis tiutage, Nando sekvis lin por iom da distanco portante lian bovlon, kaj fine riverencis por adiaŭi kaj ekiris al sia hejmo.
Ĝuste tiam sago elpafita de ĉasisto hazarde trafis lin. Poste, la monaĥoj sekvantaj la Budhon trovis, ke Nando kuŝas morta. Ili raportis la okazaĵon al la Budho, dirante: “Estimata Sinjoro, ĉar vi venis ĉi tien, Nando, kiu faris grandan oferadon al vi kaj akompanis vin sur via vojo, estis mortigita kiam li reiris al sia hejmo.” La Budho respondis al ili: “Monaĥoj, ĉu mi venis ĉi tien aŭ ne, li ne povus eviti la morton pro sia antaŭa karmo.”
Kiam bandito vidas alian, li tuj atakas tiun. En la sama maniero, kiam homo vidas sian malamikon, li ankaŭ faras malutilon. Sed la malbone funkcianta menso faras al sia posedanto pli grandan malbonon ol tion, kion faras bandito al la alia aŭ malamanto al la malamato.
==
Bonvenon en nia programero de budhisma muziko, karaj amikoj! En tiu ĉi programero ni aŭskultos muzikon el mantro kaj nomo de Bodisatvo avalokiteŝvaro. La teksto de la kanto estas “Om Mani Peme Hung; Omaĝon al Bodisatvo Avalokiteŝvaro”. Ĝi estas populara metodo de medita praktikado en hana kaj tibeta budhismoj. Se vi volas, akaŭ vi rajtas imiti kaj lerni la ĉantadon por kvietigi vian menson en viaj ĉiutagaj vivo kaj laboro. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Saluton, karaj amikoj!
Nun estas la programero “budhisma scio”. En la pasintaj programeroj ni lernis la ĉapitron pri la Budho kaj estiĝo de Budhismo. Ekde tiu ĉi programero ni aŭskultos demandojn kaj respondojn de la dua ĉapitro. La nuna ĉapitro temas pri budhisma principo.
Bonan aŭdeblecon al vi!
==
La esenco de la budha darmo kaj la budhisma kanona literaturo
2-1. D: Kio estas la esencoj de la Budha Darmo?
R: Mi jam menciis antaŭe, ke Ŝakjamunio forlasis la mondan vivon kun celo trovi metodon liberiĝi el la suferoj de naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. En tiu tempo multaj religiaj skoloj en Hindio ankaŭ klopodis por la celo de fina liberiĝo. Ni povas koncizigi la esencojn de Budhismaj doktrinoj en la Kvar Noblajn Verojn (Cattaari-ariya-saccani), kiuj estas la sufero de ĉiuj vivestaĵoj (Dukkha-sacca), la kaŭzo de la sufero (Samudaya-sacca), la malestiĝo de la sufero (Nirodha-sacca) kaj la vojo kondukanta al la malestiĝo de la sufero (Magga-sacca). Fakte neniu budhismaj verkoj superas la Kvar Noblajn Verojn. Do la fundamenta principo sur kiu baziĝis la Kvar Noblaj Veroj estas la teorio de Dependa Origino (Paticcasamuppada). Ĉiuj budhismaj doktrinoj fluas el la fonto, kiu estas la teorio de Dependa Origino.
2-2. D: Kio estas la signifo de Dependa Origino?
R: Dependa Origino signifas, ke ĉiuj darmoj estiĝas pro kaŭzoj kaj kondiĉoj (hetu or paccaya). Se ni diras koncize, ĉiuj aferoj aŭ fenomenoj estiĝas el la tute dependaj rilato kaj kondiĉoj. Nenio ekzistas sen interdependaj rilato kaj kondiĉo (Hetu kaj Paccaya), kiuj estas kaŭzo kaj kondiĉo kiam oni ĝenerale parolas. La Budho difinis la teorion de “Dependa Origino” kiel la sekvan: Kiam tio ĉi ekzistas, tio ekzistas. Ĉar tio ĉi estiĝas, tio estiĝas. Kiam tio ĉi ne ekzistas, tio ne ekzistas. Kiam tio ĉi malestiĝas, tio ankaŭ malestiĝas. Tiuj kvar frazoj esprimis la kunestantajn rilatojn ambaŭ samtempan kaj malsamtempan (sinsekvan).
2-3. D: Kio estas la samtempa interdependa rilato?
R: Lasu min doni simplan ekzemplon, kiu estas la rilato inter instruisto kaj studento: Se estas instruistoj, certe estas studentoj, kaj se estas studentoj, certe estas instruistoj. Sen instruistoj, ne estas studentoj, kaj sen studentoj, ne estas instruistoj. Tio estas la samtempa interdependa rilato.
2-4. D: Kio estas la malsamtempa interdependa rilato?
R: Kiel ekzemple, la rilato inter semo kaj ĝermo: pro la antaŭa ekzistado de semoj, ĝermoj povas estiĝi kiel konsekvenco; same, la estiĝo de la ĝermoj dependas de la antaŭa stato konata kiel semoj. Tio estas la malsamtempa interdependa rilato. De alia flanko, la malestiĝo de la sema stato koincidas kun la estiĝo de la ĝermoj. Ĉi tie la fenomeno de ĝerma estiĝo kaj sema malestiĝo ankaŭ formas samtempan interdependan rilaton. En konkludo, ĉiuj fenomenoj devas ekzisti en koncernaj interdependaj rilatoj, ĉu samtempaj aŭ malsamtempaj. Oni povas diri, ke nenio povas ekzisti en absoluteco aŭ tute per si mem.
2-5. D: Ĉu malsamtempa interdependa rilato estas la rilato de kaŭzo kaj rezulto?
R: Laŭ budhisma doktrino, ĉiuj interdependaj rilatoj estas tiuj de kaŭzo kaj rezulto. Laŭ malsamtempa interdependa rilato, la semo estas la kaŭzo kaj la ĝermo estas la rezulto. Tio estas malsamtempa rilato de kaŭzo kaj rezulto. Laŭ samtempa interdependa rilato, se la instruisto estas subjekto, li estas la kaŭzo kaj la studento estas la rezulto; se la studento estas la subjekto, li estas la kaŭzo kaj la instruisto estas la rezulto. Tio estas samtempa rilato de kaŭzo kaj rezulto. Kompreneble, tio estas simplaj ekzemploj. Fakte la rilato de kaŭzo kaj rezulto estas tre komplika. Laŭ unu vidpunkto, certa kaŭzo produktas certan rezulton dum laŭ alia vidpunkto, la sama kaŭzo eble kondukas al malsama rezulto. Kiel ekzemple, A eble estas la instruisto de B, temante pri la rilato de instruisto kaj studento; samtempe, li eble estas la patro de C, temante pri la rilato de patro kaj filo; Poste li eble estas la edzo de Ĉ, temante pri la rilato de edzo kaj edzino. Do se ni prenas A kiel la kaŭzon, B, C, Ĉ kaj ĉiuj aliaj estas rezultoj. De tio ni povas vidi unu kaŭzon kun multe da rezultoj. Se ĉiuj aliaj estas kaŭzoj, do A estas la rezulto. De tio ni vidas multajn kaŭzojn kun unu rezulto. En realeco ekzistas nek absoluta kaŭzo, nek absoluta rezulto. La universo similas al senlima reto trikita per nekalkuleblaj sinsekvaj rilatoj de kaŭzoj kaj rezultoj laŭ tempo kaj per interdependaj rilatoj laŭ spaco.
2-6. D: Oni diris, ke sur la Pagodo de la budha denta relikvo en la okcidentaj montoj de Pekino, Budhismaj tekstoj koncernaj al la doktrino de kaŭzo kaj rezulto gravuriĝis sur la brikoj kaj telerkresto por dolĉa roso. Ĉu tio estas vera?
R: Jes, tiu ŝtupo konstruiĝis en Liao Dinastio. Sur ĝiaj muroj gravuriĝis kvarverso de Dependa Origino:
“Ĉu darmoj estiĝas de kaŭzoj kaj kondiĉoj (Hetu-paccaya), ili malestiĝas kun la malestiĝo de siaj kondiĉoj. Ofte tiel instruas mia instruisto, la granda Ŝramano.” Sur la telerkresto por dolĉa roso (kalasa) gravuriĝis la sanskrita versio de tiu ĉi kvarverso. Fakte tiu kvarverso estas ĝenerale gravurita ne nur sur tiu ĉi pagodo, sed ankaŭ sur ĉiuj antikvaj budhismaj pagodoj kiel tributo al relikvo. Do tiu ĉi kvarverso nomiĝas relikva kvarverso, ĉar la Budho diris: “Tiuj, kiuj vidas Dependan Originon, vidas la Darmon; tiuj, kiuj vidas la darmon, vidas la Budhon.” Tio montras la gravecon de la doktrino de Dependa Origino (paticcasamuppada) en Budhismo. En la lastaj jaroj kiam oni riparis antikvan ŝtupon en Birmo, ili ankaŭ trovis la palian version de tiu ĉi kvarverso gravuritan sur la brikoj.
2-7. R: Kiu estis la verkinto de la kvarverso de Dependa Origino?
D: Ĝi estis recitita de la budha disĉiplo Asaĝio (Assaji, signifanta “venko de ĉevalo”, estis unu el la kvin unuaj bikŝuoj de la Budho). Iutage, kiam bikŝuo Asaĝio almozpetis manĝaĵon portante sian bovlon, li renkontiĝis kun Ŝariputo, la granda bramana klerulo. Ŝariputo allogiĝis de lia eksterordinare majesta mieno kaj demandis al li, kiu estas lia instruisto kaj kian doktrinon li lernas. Do bikŝuo Asaĝio recitis tiun ĉi kvarverson. Ŝariputo ege ĝojis aŭdinte tion kaj tuj informis Mogalanon sur la revena vojo. Do ambaŭ ili fariĝis sekvantoj de la Budho. Estas kelkaj ĉinlingvaj tradukoj de tiu ĉi kvarverso. “Mia instruisto, la granda ŝramano” signifas Ŝakjamunion. Ĝenerale ŝramano simple signifas asketon, kiu forlasis sian familian vivon. En tiu tempo, ĉiuj asketoj el ĉiuj religiaj skoloj krom Bramanismo estis nomataj ŝramanoj.
2-8. D: Ĉu la Teorio de Dependa Origino (Paticcasamuppada) estas speciala difino de Budhismo escepte de aliaj religioj en tiu tempo?
R: Jes, Budhismaj verkoj faris dekunu eksplikojn pri Dependa Origino.
(1) sen kreinto,
(2) pro kaŭzo,
(3) libera de vivestaĵoj,
(4) dependa al aliaj kondiĉoj,
(5) sen aganto
(6) kun efemera naturo,
(7) malestiĝanta en ĉiu momento (khana),
(8) kun kaŭzoj kaj rezultoj senĉese daŭraj sen interrompiĝo,
(9) kun diversaj kaŭzoj kaj rezultoj ŝanĝiĝantaj en diversajn specojn,
(10) kun kaŭzo kaj rezulto reciproke kondukantaj harmonie
(11) kaj kun kaŭzo kaj rezulto funkciantaj laŭvice en ordo.
Ĉiuj el tio estas malsamaj de la doktrinoj el aliaj religioj.
2-9. D: Ĉu vi bonvolas koncize ekspliki la dekunu signifojn?
R: Ni povas resumi la dekunu signifojn en kvar ĉefajn punktojn:
(1) Ne ekzistas dio, la kreinto,
(2) Ne ekzistas egoo,
(3) Ĉio estas efemera,
(4) kaŭzoj kaj rezultoj daŭras senĉese.
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon en nia programero “Valora homa vivo”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos rakonton tradukitan kaj voĉlegitan de Arris. La titolo de la rakonto estas “Vasta animstato”. Bonan aŭdeblecon al vi.
==
Vasta animstato
Filo telefonis al siaj gepatroj, kaj diris al ili: “Panjo kaj paĉjo, mi reiros hejmen, sed mi havas malĝentilan peton, ke mi volas hejmeniri kune kun mia amiko.”
“Bonege!” ili respondis, “kaj ni tre ĝojas vidi lin.”
“Sed…,” la filo diris, “sed mi devas diri al vi unue, ke li serioze vundiĝis en la milito kaj perdis unu brakon kaj unu gambon. Li havas nenian vivrimedon, do mi volas inviti lin vivi kune kun ni.”
“Filĉjo, mi tre bedaŭas pri tio. Sed verŝajne ni povus serĉi alian lokon por loki lin.” diris la patrino, sed la patro sekvis, “Vi ne scias, kion vi diris. Tia kriplulo kiel li donos al ni pezan ŝarĝon en nia vivo. Ni ankoraŭ havas nian propran vivon por prizorgi, kaj ne volas lasi lin detrui ĝin. Mi proponas, ke vi unue hejmenrevenu, kaj poste forgesu lin. Li povos trovi la lokon apartenan al li mem.” Ĝuste en tiu momento, la filo demetis la telefonon, kaj la gepatroj ne plu aŭdis lian voĉon.
Post kelkaj tagoj, la gepatroj ricevis telefonvokon el policejo en San-Francisko, kaj informiĝis, ke ilia kara filo jam mortis sin ĵetinte desur etaĝdomo. La policanoj kredis, ke tio nur estas kazo memmortiga. La gepatroj tuj flugis al San-Francisko kun disŝirita koro kaj iris al kadavrejo por rekoni sian filon sub la gvido de policano. Sendube tiu ĝuste estis ilia filo, sed ili trovis surprizite, ke sur la korpo de la filo restas nur unu brako kaj unu gambo.
Revelacio:
La gepatroj en la rakonteto estas samaj kiel plejparte da homoj. Estas tre facile ŝati homojn belajn kaj humurajn, sed estas tro malfacile ŝati tiujn, kiuj kaŭzos malfacilaĵon kaj malfeliĉon al ni. Ni ĉiam preferas teni nin malproksime de tiuj homoj, kiuj estas malpli sanaj, belaj aŭ saĝaj ol ni.
Rezignu vian kruelecon! Bonvolu ami kaj akcepti ĉiujn sen rankoro kaj bedaŭro. En la koro de ĉiu homo kaŝas magiaĵo, kiu nomiĝas “amikeco”. Kvankam vi ne certas, kiam kaj kiel ĝi okazos, tamen vi scias bone, ke ĝi ĉiam alportos al ni specialan donacon.
==
La tempo pasas tre rapide kaj jam venis la fino de tiu ĉi elsendo. Ni elkore dankas vin pro viaj aŭskultado kaj subtenado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo. Ĉion bonan al vi, karaj geamikoj!