La 56-a elsendo de BRE
2014-01-26
Elsendlisto
Novaĵo
Miaohui partoprenis meditan renkontiĝon en Koreio
Budhisma sutro
5. Soifa malsaĝulo
6. Malsaĝulo kun mortinta filo
Budhisma scio
2-3. La Rakonto de Culapantako
Budhisma muziko
Muziko el Ĝengo
Budhismaj rakontoj
99. Senrankoriĝo per Budhismo
100. Plej Bona Donaco
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon al nia 56-a elsendo de Retradio BRE. Jen la kvara elsendo de la nova jaro.
Nun ni komencos la hodiaŭan elsendon. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn de novaĵo, budhisma scio, budhisma sutro, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj. Unue ni aŭskultos novaĵon “Miaohui partoprenis meditan renkontiĝon en Koreio”
Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Miaohui partoprenis meditan renkontiĝon en Koreio
La naŭa medita renkontiĝo de Ubunlismo okazis en Koreio de la 17-a ĝis la 20-a de januaro. En la renkontiĝo partoprenis 38 samideanoj el koreio kaj 19 samideanoj el aliaj ses landoj. Dum la aktivado oni faris 17 prelegojn, el kiuj kvin estis faritaj de ĉinaj samideanoj. Miaohui el Monaĥejo Tiefosi en Ĉinio partoprenis en la aktivado per fervora helpo de s-ro Ĉielismo, donacis librojn kaj diskojn de siaj tradukaĵoj al la partoprenantoj kaj faris tri malsamajn prelegojn pri budhismo respektive en Verdula Rondo de Seulo kaj medita renkontiĝo de Iksan. Poste li partoprenis renkontiĝon kun samideanoj en Urbo Busan, kaj parolis pri sia sperto de esperanta lernado kaj preparado de ĉijaraj aktivadoj en Urbo Xi’an.
==
Nun estas la programero de budhisma sutro. En tiu ĉi programero ni aŭskultos du rakontojn el la nova traduko “Sutro de cent paraboloj”. Kvankam ĉiuj rakontoj temas pri stultaĵoj faritaj de malsaĝuloj, tamen tio donas al ni bonan instruon, ke ni devas havi ĝustan sintenon en niaj vivo kaj laboro. Ni esperas, ke la enhavo de la traduko helpos al ĉiuj samideanoj.
==
5. Soifa malsaĝulo
Iam antaŭe, malsaĝulo soifegis kaj deziris trinki akvon. Vidinte vaporon estiĝintan pro varma vetero, li opiniis, ke tio estas akvo. Li do iris al ĝia direkto ĝis li atingis riveron Hindu. Sed, atinginte la riveron, li nur gapis anstataŭ ektrinki.
Oni demandis al li: “Vi serĉis akvon pro soifo, sed kial vi ne trinkas starante ĉe la akvo?”
La malsaĝulo respondis: “Mi trinkus se mi povus eltrinki la tutan riveron. Sed troviĝas tro multe da akvo por mi eltrinki, mi do trinkos neniom.”
Aŭdinte tion, ĉiuj eksplodis de ridego.
Simile, iuj praktikantoj de aliaj religioj sin tenas al iu malĝusta vidpunkto. Ili ne akceptas la budhajn disciplinojn, opiniante, ke ili ne povas observi. Pro tio ili daŭre vivos en la ses vivcirkloj kaj havos neniom da ebleco por atingi liberiĝon. Ili similas al la malsaĝulo, kiu ne trinkis akvon ĉe la rivero kaj estis mokita de aliaj homoj pro tio.
==
6. Malsaĝulo kun mortinta filo
Iam antaŭe, malsaĝulo havis sep filojn. Unu el la filoj mortis. Vidinte tion, la malsaĝulo volis forlasi la domon por cedi ĝin al la mortinto.
Vidinte tion, oni diris al li: “Vivantoj kaj mortintoj apartenas al malsamaj mondoj. Vi devas bone vestigi kaj enterigi lin en malproksimo. Kial vi deziras restigi lin en la domo dum vi forlasos?”
Aŭdinte tion, la malsaĝulo pensis: “Se mi devas lin enterigi anstataŭ restigi en la domo, mi mortigos alian filon por ligi tiun al alia pinto de mia portvekto. Tiel mi povos porti ilin pli facile per vekto.” Do li mortigis alian filon, portis ambaŭ mortintojn en malproksiman lokon kaj enterigis ilin.
Vidinte tion, oni ridis lin opiniante, ke ili neniam vidis tiel malsaĝan homon.
Iu bikŝuo faris maldecaĵon kontraŭ disciplino sed ne kuraĝis penti, do li kaŝis tion kiel sekreton kun aserto, ke li estas pura. Saĝuloj diris al li: “Kiel monaĥo vi devas observi disciplinojn kiel teni perlon atente por ne perdi ĝin. Kial vi kontraŭis disciplinon sed ne pentis pri tio?” La farinto de maldecaĵo diris: “Se mi devas penti, mi faru aliajn por penti pri ili samtempe.” Do li faris aliajn maldecaĵojn kontraŭ la disciplinoj kaj pentis samtempe. Li kondutis simile al la malsaĝulo, kiu mortigis alian filon post morto de unu.
==
Venas programero de budhisma scio. Ĉifoje ni daŭre aŭskultos rakonton el la dua ĉapitro de la sutro Damapado. La rakonto temas pri praktikado kaj iluminiĝo. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
2-3. La Rakonto de Culapantako
Per energio, atentemo
toleremo kaj sindeteno
saĝulo devas fari insulon
nedetrueblan por torento.
Dum sia restado en Veluvana monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al Culapantako, la nepo de la bankisto en Raĝagaho. La bankisto havis du nepojn nomatajn Mahapantako kaj Culapantako. Mahapantako estis pliaĝa frato. Li kutime akompanis sian avon aŭskulti religian instruon. Poste li aniĝis en monaĥa komunumo de budhismo kaj post nelonge fariĝis arahanto. Culapantako ankaŭ sekvis sian fraton kaj fariĝis monaĥo, sed li eĉ ne povis parkeri verson dum kvar monatoj. En tiu periodo Ĝivako venis al la monaĥejo inviti la Budhon kaj restantajn monaĥojn al sia domo por manĝo.
Mahapantako, kiu respondecis sendi monaĥojn al manĝa invito, forigis Culapantakon el la listo. Kiam Culapantako sciis tion, li tristiĝis kaj decidis reiri al la laika vivo. Konsciinte pri la intenco de Culapantako, la Budho alvenigis lin sole kaj sidigis lin antaŭ la halo Grandhakuti. La Budho donis al li pecon da pura blanka tuko kaj ordonis, ke li sidu kun vizaĝo al la oriento kaj frotu la tukon per sia mano. Kaj samtempe li senĉese ripetu la vorton “Raĝoharanam”, kiu signifas “forigi malpuraĵon”. Poste la Budho iris al la loĝejo de Ĝivako akompanate de aliaj monaĥoj.
Samtempe, Culapantako senĉese frotis la tukon ripetante la vorton “Raĝoharanam”. La tuko baldaŭ malpuriĝis. Vidinte la malpuriĝon de la tuko, Culapantako ekkonsciis la efemeran naturon de ĉiuj estiĝintaj aferoj. En la domo de Ĝivako, la Budho sciis la progreson de Culapantako per sia supernatura povo. Li do radiis kaj vidigis al Culapantako, ke antaŭ tiu li sidas kaj diras: “Ne nur la tuko malpuriĝis pro polvo, en homo ankaŭ ekzistas polvo. Nur per forigo de la malpuraĵo oni povas atingi sian celon kaj fariĝi arahanto.”
En la domo de Ĝivako, oni ekdisdonis akvon laŭ kutimo antaŭ la servo de manĝaĵo, sed la Budho kovris la bovlon per sia mano kaj demandis, ĉu iu ajn monaĥo restas en la monaĥejo. Ili respondis, ke neniu restas en la monaĥejo, tamen la Budho diris, ke monaĥo restas en la monaĥejo, kaj ordonis alkonduki Culapantakon de tie. Kiam la sendisto de Ĝivako atingis la monaĥejon, li trovis mil samajn monaĥojn anstataŭ nur unu. Ili ĉiuj estis faritaj de Culapantako, kiu jam posedis supernaturajn povojn. La sendito konfuziĝis kaj tuj revenis por raporti la aferon al Ĝivako. Ĝivako sendis lin refoje, kaj instruis al li per diro, ke la Budho venigos monaĥon nomatan Culapantako. Kiam la sendito tion faris, mil voĉoj respondis: “Mi estas Culapantako.”
La sendito denove revenis pro konfuziĝo. Ĝivako sendis lin al la monaĥejo triafoje. Ĉifoje Ĝivako proponis, ke li kaptu la monaĥon, kiu la unua respondos, ke li estas Culapantako. Tuj kiam la sendito kaptis la monaĥon, ĉiuj aliaj monaĥoj malaperis, kaj Culapantako akompanis lin al la domo de Ĝivako. Post la manĝo, Culapantako faris religian predikadon kuraĝe kaj fidoplene laŭ la ordono de la Budho, muĝante laŭte kiel juna leono.
La tuta mondo plenas de malpuraĵoj. La senbrideco en la vivo estas vasta kaj forta torento. Sed la saĝaj homoj konstruas por si fortikan insulon, kiun la forta torento ne povas damaĝi. La insulo estas konstruita el persisteco, atentemo, rezigneco kaj disciplino. La torento ne povas venki ŝaĝulojn starantajn firme sur la insulo.
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon al nia programero de budhisma muziko. ĉifoje ni invitos vin aŭskulti muzikon el antikva muzikilo Ĝengo. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Post la bela muziko ni venis al la programero de budhismaj rakontoj. Nun ni aŭskultu la lastajn du rakontojn el la traduko “Amo al la vivoj”. En la nova elsendo ni aldonos novan programeron pri amo al vivestaĵoj. Ĉiuj kontribuoj verkaj kaj tradukaj pri tio estas bonvenaj.
==
99. Senrankoriĝo per Budhismo
“Strange!” demandis Yin Anren (Jin Anĵen) al siaj familianoj, “Kiu mortigis nian azenon?”
“Kio?”
“Iu mortigis nian azenon kaj postlasis la felon en la korto.”
Ili eliris por esplori.
“Ŝajnas, ke iu manĝis la viandon kaj postlasis la felon.” Ili koleriĝis. Ĝi ja estis tre bona azeno.
Unu aŭ du jarojn poste, iu renkontis Yin sur la strato kaj diris al li: “Venos via fino. Lakeoj de la anima mondo venos al vi morgaŭ.” Dirinte, li malaperis en la aeron.
Yin tuj estis trafita de timego. Li konis kelkajn monaĥojn en Cimen-monaĥejo, li do iris rekte en la monaĥejo kaj sidiĝis en la ĉefhalo. Anstataŭ reveni hejmen, li pasigis la tutan nokton senĉese kultante, kaj recitante sutrojn kaj nomon de Amitabo.
Vere, en la sekva mateno li vidis dekojn da demonoj, kiuj venis kun lancoj, spadoj kaj halebardoj por kapti lin. Ili staris ekster la monaĥejo kaj kriis: “Tuj elvenu!” Yin Anren ne zorgis pri ili, sed senĉese recitis sutrojn.
Iu el la demonoj plendis: “Mi jam diris al vi, ke ni devus kapti lin hieraŭ. Nun li recitas sutrojn tie, kaj ni kapablas fari nenion kontraŭ li.” Kiam Yin Anren aŭdis tion, liaj haroj stariĝis. Li sin okupis pri la recitado tutkore. La demonoj interkonsiliĝis. Poste, ili foriris por kapti aliajn animojn, lasante unu demonon ĉe la pordo por kapti Yin Anren tuj post lia eliro.
Post nelonge, la gardanta demono diris: “Jen! Kial vi ne elvenu pace sen kontraŭstaro? Tio estus bona al ni ambaŭ. Ni persone havas nenian malamon kontraŭ vi. Ni nur plenumas nian taskon.”
“Jen la problemo: la azeno mortigita de vi akuzis vin, do ni devas kapti vin por la prijuĝado. Pardonu, homo, tio ja estas nia devo.”
“Demandu miajn familianojn!” Yin Anren respondis: “La kompatindan azenon mortigis ne mi! Aliulo faris tion kaj postlasis la felon en mia korto. Mi estas senkulpa!”
“Raportu tion al la juĝisto.”
“Do, ni tiel agu. Mi ĉantu sutrojn kaj okazigu budhismajn ceremoniojn por favori al mia estinta azeno. Se mi mortus, mi ne povus tion plenumi. Ĉu vi bonvolas iri kaj peti la azenon por tio?”
“Bone. Mi iros vidi, kion mi povas fari. Se la azeno ne konsentos, ni denove revenos morgaŭ por kapti vin. Estos malbone por vi kaŝi vin ĉi tie. Tamen, se ni ne venos morgaŭ, tio signifas, ke ĝi jam konsentis.” Dirinte, la demono malaperis kiel fulmo.
En la sekva tago Yin Anren estis tre maltrankvila kvazaŭ sidante sur pingloj, sed la demonoj ne plu vidiĝis. Li recitis sutrojn kaj okazigis ceremoniojn por liberigi la azenon el sufero.
Estis plej bone, ke Yin Anren havis gravan lecionon. Li komprenis, ke ĉiuj vivestaĵoj amas sian vivon. Ekde tiam, li kaj lia tuta familio ne plu manĝis viandon.
==
100. Plej Bona Donaco
La dek-dua ĉapitro de Saĝo-malsaĝo-Sutro (Damamuka-nidana) rakontis, ke monaĥo praktikis meditadon en arbaro proksima kiam nia budho Ŝakjamunio estis en Ŝravastio. Tie li ankaŭ recitis sutrojn. Lia voĉo estis tre belsona, do lia recitado eĉ plaĉis al la birdoj kaj bestoj.
Malgranda birdo precipe ŝatis lian recitadon. Kiam ajn la bonzo recitis sutrojn, ĝi ĉiam sidis sur la proksima branĉo kaj aŭskultis atente.
Iutage, kiam la birdeto absorbiĝis en la sutro, ĉasisto trafis ĝin. Sed post la morto ĝi tuj iris en la ĉielon kaj renaskiĝis kiel glora ĉielulo pro la merito aŭskulti sutrojn. La ĉielulo havis magian povon rememori sian antaŭan vivon. Konsciinte pri la kaŭzo de sia naskiĝo en la ĉielo, li portis ĉielajn florojn kaj ŝutis ilin al la monaĥo recitanta la sutrojn en la arbaro. Poste, li genue kliniĝis al la monaĥo por esprimi siajn elkorajn dankon kaj estimon.
La monaĥo surpriziĝis kiam li vidis la ĉielulon esprimantan sian respekton al li, la mortulo. Li do demandis pri la kaŭzo. Kiam li trovis, ke tiu iam estis lia malgranda aŭskultanto, li ĝojis pro tio. Li donis al sia aŭskultanto donacon plej bonan — donacon de saĝo. Li instruis la ĉielulon pri la vero de la universo, alivorte, pri tio, kion ni nomas Budha Darmo.
La ĉielulo ĝojegis pro tiel bona donaco. Pro la nova saĝo, li progresis rapide kaj reiris al la ĉielo por daŭrigi sian lernadon.
==
Jam finiĝis nia hodiaŭ elsendo, kaj venis al ni tempo por diri “ĝis revido”. Baldaŭ venos la printempa festo, la tradicia festo precipe por azianoj. Do ni elkore bondeziras al ĉiuj samideanoj feliĉan primtempan feston kaj sincere invitas vin al nia sekva elsendo en la tago de nia printempa festo. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!
==