Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Tu Qinwu (Tu Ĉin’u), la estro de Qiantang-gubernio (Ĉjantan) en Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan) malsaniĝis. Kuracisto malatente donis al li eraran medicinaĵon, kaj pro tio li preskaŭ perdis sian vivon.
Tu Qinwu ekkonsciis, kiel valora kaj efemera estas la homa vivo, li do faris ĵuron: “Mi ĵuras, ke mi dediĉos mian tutan vivon helpi aliajn kaj savi la mondon. La plej grava tasko por mi estas savi ĉiujn vivestaĵojn en la mondo kaj penti pri miaj estintaj pekoj. Krom tion mi pripensos nenion alian.”
Iutage, Bodisatvo Avalokiteŝvaro, la Kompatema Savanto en la homa mondo, venis en lian sonĝon kaj diris: “En via pasinta vivo vi estis oficisto de Chu-regno (Ĉu). Kvankam honesta, vi estis tro rigora, tiel ke al la aliaj vi kaŭzis grandan suferon, kio devus esti evitita. Vi estis nek avara nek egoisma, sed via malbona konduto perdigos al vi la postenon. Kaj krome, vi manĝis multajn vivestaĵojn, kaj via vivo mallongiĝos rezulte de tio.
“Feliĉe, la malsano elvekis vian konsciencon kaj vi faris elkoran ĵuron. Vi firavole decidis helpi la aliajn kaj nutri nenian malamon en via koro. Se vi deziras vivi pli longe, la plej granda merito por tio estas savi vivestaĵojn. Savu vivestaĵojn malliberigitajn en la kaĝoj aŭ bredatajn por mortigo. Tio ankaŭ plialtigos vian postenon.
“Memoru kaj bone agu!”
Vekiĝinte, Tu Qinwu tuj ordonis al siaj familianoj, ke ili ne plu mortigu bestojn. Li komencis donaci monon por liberigi mortigotajn bestojn.
Poste, li estis promociita kiel estro de Jiujiang-gubernio (Ĝjuĝjan) vintre, kaj en la sekva printempo, li resaniĝis el ĉiuj suferoj. Li estis tre dankema al la budhoj kaj bodisatvoj. Li ĉiam memoris sian ĵuron helpi al la aliaj, kaj admonis homojn ne plu mortigi, sed laŭeble liberigi vivestaĵojn.
Tu estis honesta, kaj ĉiam faris sian taskon atenteme. Li ĝuis longan vivon kaj fine mortis hejme en maljuneco.

Category: Amo al la Vivoj
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号