Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Avino Xu estis patrino de Imperia-akademiano Xu en la kortego. Ili vivis en Kunshan-gubernio (Kunŝan) dum Ming-dinastio (Min).
Avino Xu estis vegetaranino dum sia tuta vivo. Ŝi emis fari bonajn aferojn, kaj helpadis malriĉulojn per sia tuta kapablo. Ŝi faris budhisman praktikon matene kaj vespere, kaj ne forgesis tion eĉ en unu tago.
Ŝi estis afabla al siaj infanoj, kaj ĉiuj infanoj estis fidelaj al ŝi. Ili vivis feliĉe kaj harmonie.
En 1637, Avino Xu celebris sian sesdekan naskiĝtagon. La sesdeka naskiĝtago estis grava por ĉinoj, sed ŝi ne celebris la feston per kukoj kaj kandeloj. Tri tagojn antaŭ la naskiĝtago, ŝi ordonis siajn infanojn pretigi manĝaĵojn kaj monon por ĉiuj malriĉuloj en la regiono.
La malriĉuloj kolektiĝis en ŝian domon je la naskiĝtago, kaj ili ĉiuj estis feliĉaj. La bongusta festeno estis preparita per vegetaraj manĝaĵoj. Ĉiuj manĝis ĝissate.
La amikoj kaj parencoj de Avino Xu alvenis celebri la feston. Ĉinoj kutime donis nur monon anstataŭ alian donacon je la naskiĝtago, do Avino Xu ricevis multe da mono pro tio. Ŝi alvenigis sian nepon kaj diris: “Per la monon presu La Lotusan Sutron por ĉiuj amikoj kaj parencoj.”
En tiu epoko, la libropresado estis tre malfacila, kaj libroj estis rare haveblaj. Por presi libron oni devis gravuri ideogramojn sur lignotabulo, unu sub alia kaj paĝon post paĝo. La Lotusan Sutron oni elpresis post tri jaroj.
La sutro estis preta ĵus antaŭ ŝia 63-a naskiĝtago. Ŝi invitis ĉiujn siajn amikojn kaj parencojn al sia naskiĝtaga festeno, kaj ĉi-foje, ŝi donacis La Lotusan Sutron po unu ekzemplero al ili.
Avino Xu ĝuis longan vivon. Ŝi restis sana kaj vigloplena je la aĝo de okdek jaroj, kaj ŝi ĉiam havis bonan apetiton. Ĉiuj diris, ke ŝi aspektas ne pli ol sesdek-jara. Ŝiaj gefiloj kaj genepoj diris, ke ili estas tre feliĉaj kaj prosperaj, ĉar ĉiuj el ili estas vegetaranoj, kaj krome, Avino Xu faris tiel multajn bonajn agojn. Ŝi vivis ĝis pli ol naŭdek jaroj kaj forpasis plezure sen ajna malsano.

Category: Amo al la Vivoj
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号