Author:
• 星期五, 30 8 月, 2013

35 2013-09-01
Elsendlisto
Budhisma scio
2-15. Sciiĝo pri vera karaktero2-16.
2-16. Provo kalumnii la Budhon
Ĉapitro 6. Meditado
Budhismaj rakontoj
51. Kuirata Testudo
52. Forto de Kompato
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon ĉe nia elsendo. Hodiaŭ estas nia 35-a elsendo de Retradio BRE. En ĉi tiu elsendo ni aranĝos programerojn budhisma scio kaj budhismaj rakontoj. Unue bonvolu aŭskulti la programeron budhisma scio. En ĉi tiu programero ni aŭskultos du ĉapitrojn el la traduko “La vivo de la Budho”. Poste ni aŭskultos parton el la traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. Bonan aŭdeblecon al vi.


==
2-15. Sciiĝo pri vera karaktero
Iuvespere, kiam Reĝo Pasenadi de Kosalo babilis kun la Budho, sur la vojo paŝis vico da asketoj kun nodiĝintaj haroj, harkovrita korpo kaj longaj ungoj. Ili preterpasis malrapide kun la kapo malalte klinita. La reĝo tuj stariĝis kaj genuiĝis por fari adoron al ili, prononcante sian nomon trifoje.
La reĝo revenis al la Budho kaj diris: “Sinjoro, certe ekzistas sanktuloj inter tiuj asketoj. Rigardu, kiel trankvile ili paŝas kun la kapo klinita.” La Budho vidis per siaj magiaj okuloj, ke tiuj viroj ne estas sanktuloj, sed spionoj, kiuj eliris por kolekti informojn.
“Via Reĝa Moŝto,” diris la Budho,“vidi la veran naturon de aliuloj nur laŭ ties aspekto estas neeble por tiu, kiu havas komfortan vivon. Se ni volas koni la veran naturon de aliulo kaj liajn bonajn aŭ malbonajn kvalitojn, ni devas konatiĝi kun li almenaŭ dum iom da tempo. Ni devas esti saĝaj kaj akramensaj.”
“Ni povas koni homan purecon per interparolo kun li, observado al lia kuraĝo antaŭ la misfortuno, kaj kompreno al lia saĝo dum diskutado. Reĝo, la malbonaj homoj kutime sin ŝajnigas kiel la bonajn, kaj estas malfacile por vi juĝi ilian moralecon. ”
==

2-16. Provo kalumnii la Budhon

Du gravaj aferoj okazis en la dudeka jaro ekde la iluminiĝo de la Budho. Unu el ili estis konvertiĝo de la bandito Angulimala. La alia okazis en Savati, kie iuj ĵaluzaj asketoj provis kalumnii la Budhon. Jen la dua afero.

La Budho kaj liaj disĉiploj estis famaj kaj respektindaj religiaj instruistoj en Savati. Multaj homoj en la regiono kutime vizitadis por aŭskulti iliajn instruojn kaj doni almozon al ili.

Sed ne ĉiuj homoj en Savati estis sekvantoj de la Budho. En la regiono multaj asketoj kredis, ke iliaj propraj instruoj estas pli superaj. Tiuj estroj de la religioj ĵaluzis kiam ili vidis, ke pli kaj pli da homoj iras al la Budho kaj liaj disĉiploj por doni almozon kaj oferi robojn kaj medicinaĵojn. Post nelonge ili estis venkitaj de sia ĵaluzo kaj decidis ion fari kontraŭ la Budho kaj liaj disĉiploj.

En Savati vivis asketino nomata Sundari. Ŝi estis juna kaj malbona. La asketoj decidis malutili la honoron kaj famon de la Budho kaj la monaĥoj per tiu asketino.

“Fratino, vi devas fari ion kontraŭ la Budho por helpi nin,” ili diris al ŝi, “ĉar li ĉiam allogas subtenantojn for de ni.”

“Kion mi faru por vi?” demandis Sundari.

“Helpu nin per vizitado al Ĝeta Arbaro por trovi tiom da informo pri la Budho kiom vi povas. Trovu metodon, por ke ni povos revenigi al ni la subtenantojn.”

Sundari vizitadis la Ĝetan Arbaron regule por spioni la Budhon. Ŝi tute ne sciis la veran intencon de la asketoj, kiuj petis ŝin iri tien. Post iom da tempo, la asketoj certiĝis, ke multaj homoj jam vidis Sundari frekventi al la Ĝeta Arbaro. Ili ŝin mortigis kaj enterigis en proksima defluilo. Poste ili iris al Reĝo Pasenadi de Kosalo kaj raportis, ke Sundari perdiĝis, kaj iuj homoj vidis ŝin lastafoje ĉe la Budho.

“Kie ŝi estas laŭ via supozo?” demandis la reĝo.

“Eble ŝi ankoraŭ estas en Ĝeta Arbaro, Granda Reĝo,” ili respondis. “Ni maltrankviliĝas, ĉar ni scias bone, ke ŝi neniam restis tiel longe post kiam la Budho faris al ŝi predikadon.”

La reĝo diris: “Do vi devas iri tien senprokraste por serĉi ŝin.”

La asketoj afekteme ekserĉis Sundari en la Ĝeta Arbaro. Post iom da tempo, ili iris al la loko, kie ili enterigis ŝin, kaj elfosis ŝin. Metinte la kadavron de Sundari sur brankardon, ili portis ĝin al Savati. Sur la tuta vojo ili plengorĝe kriegis kolere: “Vidu, sinjoroj, vidu, kion faris tiuj monaĥoj, kiuj sin ŝajnigas kiel sanktajn homojn. Ili estas senhontaj kaj malicaj mensogistoj. Rigardu, kion ili faris. Ili havis seksan rilaton kun la kompatinda Sundari kaj poste mortigis ŝin por kaŝi siajn krimojn.”

La disĉiploj de la Budho teruriĝis pro tiuj akuzoj kaj ne sciis kion fari, sed la Budho diris al ili trankvile, ke ili sin detenu de siaj timoj, kaj estas nenio timinda ĉar ili estas senkulpaj de la krimo.

La Budho admonis ilin: “Tiuj homoj akuzos kaj insultos vin, sed faru nenion krom reciti tiujn vortojn: ‘Mensogantoj kaj neantoj pri sia malbona konduto kulpas kaj suferas same.’ Poste estu paciencaj. La homoj vidos, kiel kvietaj vi estas, kaj enuiĝos de la insultado al vi. La krioj kaj akuzoj malaperos dum sep tagoj.”

La disĉiploj vere observis la admonon de la Budho kaj post nelonge oni ekdemandis unu al aliaj, kial la Budho kaj liaj disĉiploj estis tiel trankvilaj. Poste ili rememoris, ke la Budho kaj liaj disĉiploj estas virtaj, kaj neniam faras malbonan konduton. “Iuj eble murdis kompatindan Sundari!” ili kriis, “Tute neeble, ke tion faris tiel kompatemaj religiaj instruistoj!” En la fino, la insultado ĉesiĝis kaj la Budho per tiu ĉi okazaĵo konsilis siajn disĉiplojn kiel toleri kalumniion pacience: “Kiam oni ĵetas krudajn vortojn al bikŝuo, li toleru kun trankvila menso.”

Post iom da tempo la reĝo trovis, ke la krimon faris la asketoj, kiuj raportis pri tio. Post kiam oni kondukis ilin al la reĝo, ili konfesis siajn krimojn publike kaj ricevis indan punon laŭ la leĝo. Post tio la Budho kaj liaj disĉiploj fariĝis pli honoraj kaj respektindaj en Savati.
==
6. Meditado
Demando: Kio estas meditado?
Respondo: Meditado estas konscia strebo por ŝanĝi la labormanieron de la menso. La Pali-vorto por meditado estas “bhavana”, kiu signifas “kreskigi” aŭ “disvolvi”.
Demando: Ĉu meditado estas grava?
Respondo: Jes, ĝi estas grava. Malgraŭ kiom ni deziras esti bonaj, se ni ne povas ŝanĝi la deziron, kiu faras nin agi laŭ nia antaŭa kutimo, la ŝanĝo estos malfacila. Ekzemple iu konscius, ke li estas malpacienca al sia edzino kaj li promesus al si mem: “Ekde nun mi ne plu estos tiel malpacienca.” Sed post horo li krius al sia edzino senkonscie simple pro tio, ke malpacienco jam leviĝis sen lia konscio. Meditado helpas disvolvi konscion kaj energion necesajn por konverti la enradikiĝintajn mensajn kutimojn.
Demando: Mi aŭdis, ke meditado povas esti danĝera, ĉu vere?
Respondo: Ni bezonas salon por vivi. Sed se vi manĝus kilogramon da salo, ĝi eble mortigus vin. Vi bezonas aŭton, laborante en la moderna mondo, sed se vi stiras la aŭton ebriiĝinte aŭ ne sekvas la trafikajn regulojn, la aŭto fariĝos danĝera maŝino. Same, meditado estas esenca por niaj mensaj saneco kaj bonfarteco, sed se vi praktikas ĝin en erara maniero, ĝi povus kaŭzi problemojn. Iuj havas malsanojn kiel deprimon, senracian timon aŭ skizofrenion. Ili opinias, ke meditado estas rapida metodo por kuraci iliajn malsanojn, ili ekmeditas kaj iam iliaj malsanoj des pli graviĝas. Se vi suferas de tiaj malsanoj, vi devas serĉi profesian helpon unue kaj ekpraktiki meditadon post via resaniĝo. Iuj agas ekster sia kapablo. Ili praktikas meditadon, sed anstataŭ tion fari iom post iom kaj ŝtupon post ŝtupo, ili meditadas per tro multe da energio dum longa tempo kaj baldaŭ elĉerpiĝas. Sed eble la plej gravaj problemoj en meditadoj estas kaŭzitaj de “Kangurua Meditado”. Iuj homoj iras al instruisto kaj praktikas lian meditan metodon por momento, poste ili legas ion en libro kaj decidas provi alian metodon. Post semajno fama instruisto pri meditado vizitas la urbon, do ili decidas kombini iom el liaj ideoj en sian praktikadon. Post nelonge ili senespere konfuziĝas. Estas eraro salti kiel kanguruo de unu instruisto al alia aŭ de unu medita metodo al alia. Sed se vi havas nenian severan mensan problemon, elektas meditadon, kaj praktikas ĝin prudente, tio estas unu el la plej bonaj aferoj, kiujn vi povas fari por vi mem.
Demando: Kiom da specoj de meditado ekzistas?
Respondo: La Budho instruis multajn malsamajn specojn de meditado, el kiuj ĉiu destinas por solvi specialan problemon aŭ disvolvi specialan psikologian staton. Sed du plej komunaj kaj utilaj meditadoj estas Atento al Spirado, “anapana sati” en la Pali-lingvo, kaj Amema Meditado, “meta bhavana” en la Pali-lingvo.
Demando: Se mi volas praktiki Atenton al Spirado, kiel mi agu?
Respondo: Vi devas sekvi tiujn facilajn ŝtupojn pri la loko, pozicio, praktiko kaj problemo. Unue trovu taŭgan lokon, eble ĉambron kie estas ne tro brue kaj vi ne facile ĝeniĝas. Due, sidu en komforta pozicio. La bona mainero estas sidi kun viaj kruroj krucitaj, kapkuseno sub viaj sidvangoj, dorso rekta, manoj sur la kruroj kaj okuloj fermitaj. Krome vi ankaŭ povas sidi sur seĝo tenante vian dorson rekta tiom longe kiom vi povas. Poste sekvu la esencan praktikon. Kiam vi sidas kviete kun viaj okuloj fermitaj, koncentru vian atenton sur la movojn de enspirado kaj elspirado. Vi povas tion fari per nombrado de spiroj aŭ enrigardo al la leviĝo kaj malleviĝo de la ventro. Dum via praktikado iuj problemoj kaj malfacilaĵoj eble aperas. Vi eble sentas ĝenan jukon sur la korpo aŭ malkomfortecon en viaj genuoj. Se tio okazas, malstreĉu vian korpon senmove kaj daŭre tenu vian atenton fiksita al la spirado. Vi eble havas multajn senordajn pensojn entrudiĝintajn en vian menson kaj logantajn vian atenton for de la spirado. La nura metodo kontraŭ tiu problemo estas pacience rekoncentri vian atenton al la spirado. Se vi konstante tion faras, la hazardaj pensoj malfortiĝos, via koncentrado pli kaj pli fortiĝos kaj vi havos momenton de profundaj mensa kvieteco kaj interna trankvileco.
Demando: Kiom longe mi devas mediti?
Respondo: Estas bone praktiki meditadon 15 minutojn ĉiutage por semajno. Poste plilongigu la tempon je 5 minutoj ĉiusemajne ĝis vi meditas 45 minutojn ĉiufoje. Post semajnoj de regula ĉiutaga meditado vi ekrimarkos, ke vi koncentriĝas plibone.
Demando: Kio estas Amema Meditado? Kiel oni praktikas ĝin?
Respondo: Kiam vi kutimiĝas al Atento al Spirado kaj praktikas ĝin regule, vi povas ekpraktiki Ameman Meditadon. Faru tion du- aŭ trifoje ĉiusemajne post kiam vi finas la praktikadon de Atento al Spirado. Unue koncentru vian atenton sur vin mem kaj diru al vi vortojn kiel “Mi estu bonfarta kaj feliĉa. Mi estu paca kaj trankvila. Mi estu protektata kontraŭ danĝeroj. Mia menso estu libera de malamo. Mia koro estu plena de amo. Mi estu bonfarta kaj feliĉa.” Poste pensu pri amata persono, neŭtrala persono, kiun vi nek amas nek malamas, kaj fine malamata persono unu post unu, bondezirante, ke ĉiu el ili fartu tiel bone kiel vi mem.
Demando: Kio estas la avantaĝo de tia meditado?
Respondo: Se vi praktikas Ameman Meditadon regule kun ĝusta sinteno, vi rimarkos tre pozitivajn ŝanĝojn okazintajn en vi mem. Vi trovos, ke vi estas pli akceptema kaj indulgema kontraŭ vi mem. Vi trovos, ke pliiĝis viaj amemoj al amataj homoj. Vi trovos, ke vi amikiĝas kun tiuj, pri kiuj vi kutime ne interesiĝis kaj zorgis. Kaj vi trovos, ke malpliiĝis kaj eble malaperis la malamo aŭ malbona deziro kontraŭ iuj homoj. Iam se vi scias, ke iu estas malsana, malfeliĉa aŭ renkontas malfacilaĵojn, vi povas aldoni ilin en vian meditadon kaj ofte vi trovos, ke ilia situacio pliboniĝas.
Demando: Kiel tio eblas?
Respondo: Menso ĝuste disvolvita estas tre potenca instrumento. Se ni povas lerni koncentri nian mensan energion kaj projekcii ĝin al aliaj homoj, ĝi donas efikon sur ilin. Eble vi spertis tion. Probable en homoplena ĉambro vi sentas, ke iu rigardas vin, vi vin turnas kaj vere trovas, ke iu rigardas vin. La okazaĵo estas, ke vi perceptas la mensan energion de alia homo. Amema Meditado similas al tio. Se ni aktive aplikas nian mensan energion al aliaj homoj, ĝi iom post iom ŝanĝas ilin.
Demando: Ĉu estas aliaj meditadoj?
Respondo: Jes. La lasta kaj eble plej grava meditado nomiĝas vipasano. La vorto signifas “rigardi enen” aŭ “rigardi profunden”. Oni kutime tradukas ĝin Enrigarda Meditado.
Demando: Klarigu, kio estas Enrigarda Meditado.
Respondo: Dum la enrigarda meditado oni strebas nur atenti kio okazas al ili sen pensi pri la okazaĵo aŭ reagi kontraŭ la okazaĵo.
Demando: Kio estas la celo de tio?
Respondo: Kutime ni reagas kontraŭ nia travivaĵo nur per ŝato aŭ malŝato al ĝi aŭ lasante ĝin kaŭzi pensojn, revojn aŭ memorojn. Ĉiuj tiuj reagoj distordas aŭ malklarigas nian travivaĵon tiel, ke ni malsukcese komprenas ĝin ĝuste. Per disvolvo de senreaga konscio ni komencas vidi, kial ni pensas, parolas kaj kondutas laŭ nia maniero. Kaj kompreneble pli da mem-scio povas havi positivan efekton sur nian vivon. La alia avantaĝo de praktikado de enrigarda meditado estas, ke post nelonge ĝi kreas breĉon inter nia travivaĵo kaj ni mem. Poste anstataŭ aŭtomate kaj senkonscie reagi al ĉiuj tentoj aŭ provokoj, ni trovas, ke ni povas iom retropaŝi kaj lasi nin decidi, ĉu ni devas agi aŭ ne, kaj se ni devas agi, kiel ni agu. Tiel ni komencas havi pli da regpovo en nia vivo, ne pro tio, ke ni jam disvolvas firman volon sed simple pro tio, ke ni vidas pli klare.
Demando: Do ĉu mi pravas dirante, ke Enrigarda Meditado helpas nin fariĝi individuoj pli bonaj kaj feliĉaj?
Respondo: Jes. Tio estas komenco, tre grava komenco. Sed meditado havas des pli altan celon ol tion. Kiam maturiĝas nia praktikado kaj profundas nia saĝo, ni ekrimarkas, ke nia vivo estas iom nepersona, ke ĝi fakte okazas sen “mi”, kiu okazigas ĝin kaj eĉ sen “mi”, kiu spertas ĝin. En la komenco la meditanto eble havas ŝancon iom ekvidi tion, sed poste tio fariĝos pli kaj pli evidenta.
Demando: Tio aŭdiĝas tre timinde.
Respondo: Jes, ĉu ne? Kaj fakte kiam iuj unue havas tiun ĉi sperton, eble ili estas iom timigitaj. Sed baldaŭ la timo anstataŭiĝis de la profunda konscio, ke ili ne plu estas tiaj, kiaj ili ĉiam sin opiniis. La egoo ekmalfortiĝas iom post iom kaj baldaŭ ĝi tute malaperas kiel la sensoj “Mi” “Min” Kaj “Mia”. Ĝuste je tiu punkto budhanaj vivo kaj vidpunkto vere ekŝanĝiĝas. Nur konsideru, kiom da konfliktoj personeca, socia kaj eĉ internacia originis el egoo, racia aŭ nacia fiero, el la sento miskomprenita, humiligita aŭ timigita kaj el krio “Tio estas la mia!” aŭ “Tio apartenas al ni!” Laŭ budhismo veraj paco kaj feliĉo nur estiĝas kiam ni trovas nian veran naturon. Tio estas la tiel nomata iluminiĝo.
Demando: Tio estas ideo alloga, sed samtempe ĝi estas tre timiga. Kiel iluminiĝinto funkcias sen senso de memo aŭ posedanteco?
Respondo: Bone, eble iluminiĝinto demandus nin, “Kiel vi povas funkcii kun senso de memo? Kiel vi povas toleri ĉiujn malplezurojn de viaj aŭ alies timo, ĵaluzo, malĝojo kaj fiero? Ĉu vi ne sentas abomenon al la senĉesa klopodo akumuli pli kaj pli multe por la bezono ĉiam esti pli bona aŭ antaŭ la sekva persono, aŭ al la ĝenanta sento, ke vi eble perdus ĝin? Ŝajnas, ke iluminiĝinto vivas tre bone. Estas neiluminiĝintaj homoj, vi kaj mi, kiuj havas kaj kaŭzas ĉiujn problemojn.
Demando: Mi komprenas vian vidpunkton. Sed kiom longe vi devas mediti antaŭ ol vi iluminiĝos?
Respondo: Estas malfacile respondi kaj eble ne gravas la demando. Kial ne ekmediti kaj vidi, kien ĝi kondukas vin? Se vi praktikas ĝin kun sincereco kaj intelekto, vi eble trovos, ke multe pliboniĝas la kvalito de via vivo. Frue aŭ malfrue vi eble deziras esplori meditadon kaj Darmon pli profunde. Poste ĝi eble fariĝos la plej grava afero en via vivo. Ne komencu supozi aŭ maltrankviliĝi pri plialtaj ŝtupoj sur la vojo antaŭ ol komenci la vojaĝon. Faru paŝon ĉiufoje.
Demando: Ĉu mi bezonas instruiston por lerni meditadon?
Respondo: Instruisto ne estas absolute necesa, sed vere helpas la persona gvideco de tiu, kiu lertas pri meditado. Malfeliĉe, iuj monaĥoj kaj laikaj homoj sin pretendas kiel instruiston pri meditado dum ili ne scias kion ili faras. Provu trovi instruiston, kiu havas bonan reputacion kaj stabilan personecon, kaj firme persistas en budhaj instruoj.
Demando: Mi aŭdis, ke meditado estas vaste aplikita hodiaŭ de psikiatroj kaj psikologoj, ĉu vere?
Respondo: Jes, vere. Nun meditado famas pro tio, ke ĝi havas altan kuracan funkcion al menso kaj ĝi estas aplikita de multaj profesiaj laborantoj pri mensa resanigo por helpi indukti malstreĉiĝon, resanigi fobion kaj estigi memkonscion. La budhaj vidoj en la homa menso helpas tiel multe da homoj hodiaŭ kiel en la antikveco.
==
Saluton, karaj amikoj. Ni venas al la programero budhismaj rakontoj. En tiu ĉi programero ni ĝuos du rakontojn el la libro “Amo al la vivoj.” La libro estas esperantigita de Miaohui kaj voĉlegita de sinjoro Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia.
Bonan aŭdeblecon al vi!
==
51. Kuirata Testudo

Freŝakva testudo estis preferata manĝaĵo de Zheng Laozhi (Ĝen Laŭĝi), kiu vivis en Angang-vilaĝo (Angan), Zhenjian-gubernio (Ĝenĝjan), Jiangsu-provinco (Ĝjansu). Li ŝatis manĝi freŝakvajn testudojn pro tri kaŭzoj: Unue, li diris, ke la viando de tia testudo estas nek tro mola, nek tro malmola. Due, li dormas bone manĝinte testudaĵon. Trie, li opiniis, ke la testudaĵo estas bona al homaj koro kaj renoj. Do kiam ajn li havis sufiĉan monon en la poŝo, li ĉiam aĉetis testudon por kuiri.   En iu nokto Zheng Laozhi sonĝis, ke iu en nigra kostumo genuis antaŭ li kaj petegis, “Liberigu min, bonvole! Estu bonkora, kaj ne mortigu min!” Estis tre strange, ke lia edzino ankaŭ vidis la saman sonĝon.
La sekvan matenon, fiŝisto venis por vendi la ĵus kaptitan freŝakvan testudon grandan kaj dikan. Zheng Laozhi ĝojegis pro tio. Li ne povis deteni la salivon kiam li pagis monon al la fiŝisto, kvankam la prezo estis sufiĉe alta. “Kuiru ĝin!” li kantetis ĝojplene.
“Atendu momenton!” kriis la edzino, “Ĉu vi forgesis kion ni ambaŭ sonĝis lastanokte?” “Ba! Tio estis nur absurda sonĝo. Ne kredu la vidaĵon en la sonĝo!”
“Sed mi ne opinias, ke la viro en nigra kostumo aŭguras al ni feliĉon. Atentu, mia kara, kial vi ne lasu la kompatindan testudon libera?”
“Kio? Ĉu vi volas, ke mi liberigu la testudon el la kuirejo? Vi virinaĉoj ĉiam havas kuriozajn opiniojn.”
Dirinte, Zheng Laozhi iris en la kuirejon kaj kuiris la testudon. Poste, li manĝis kaj ĝuis ĉiun pecon da testudaĵo. Oni ne sciis kial, ke manĝinte la testudon, li tuj volis sin bani.
La edzino atendis longan tempon ekster la banĉambro, sed li ankoraŭ ne eliris; ŝi aŭskultis atente, tamen aŭdis neniom da sono de lia sinbano; ŝi frapetis je la pordo, sed ricevis nenian respondon.
Fine, ŝi eniris por rigardi, kio okazis al li. Kiam ŝi malfermis la pordon, ŝi vidis eksteratende, ke la banujo estas plena de sango. Ŝia edzo solviĝis en la banakvon kvazaŭ la testudo en supon. Nenio de li restis krom la haroj!
==
52. Forto de Kompato

Dashan-templo (Daŝan) estis unu el la plej grandaj temploj en Kuaiji (Kŭajĝji), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan). Tie svarmis multaj pilgrimantoj, vojaĝantoj kaj spektantoj de la pejzaĝo. Iutage al la templo venis du kleraj junuloj Tao Shiliang (Taŭ Ŝiljan) kaj Zhang Zhiting (Ĝan Ĝitin). Ni jam rakontis, kiel Majstro Saĝo ekkonstruigis vivliberigan lageton ĉe la templo. Kompreneble, Dashan-templo ankaŭ havis grandan vivliberigan lageton. Kiam la du kleruloj vidis, ke centoj da angiloj kaj fiŝoj naĝas feliĉe en la lageto, ili emociiĝis kaj ankaŭ volis ion fari por favori la fiŝojn.
“Mi volus aĉeti la angilojn kaj meti ilin en grandan riveron, kie ili havos pli da spaco por naĝi. Tiu rivero fluas al Yangzi-rivero, do ili havos tiom da spaco, kiom ili bezonas. Ili estos liberaj dum la resta tempo en sia vivo. Kiel vi opinias pri tio?” proponis Tao Shiliang.
Zhang Zhiting respondis: “Bona ideo! Mi vin helpu.”
“Sed mi ne havas multan monon. Ni klopodu, ke pli da homoj partoprenu en la aktivado, tiel ni povos liberigi pli multe da angiloj.”
“Bonege! Mi agos laŭeble,” respondis Zhang. Zhang havis unu taelon da arĝento. Do li donacis ĉiom. Poste, li iris al la bonkoraj konatuloj por ties helpo. Ili entute kolektis ok taelojn da arĝento por la aktivado.
Tao kaj Zhang estis tre ĝojaj. Ili dungis laborantojn kaj faris aranĝon kun la bonzoj en la templo. Ili portis milojn da angiloj el la lageto al la rivero kaj liberigis ilin.
Poste, ili forgesis ĉion pri la angiloj, sed iunokte en aŭtuno, Tao havis strangan sonĝon. Li sonĝis, ke dio alvenis kaj informis lin serioze: “Ambaŭ vi fariĝos kleruloj. Sed antaŭe vi destinis malsukcesi en la kortega ekzameno. Sciu, ke vi gajnis grandan meriton ĉar vi liberigis milojn da fiŝoj kaj helpis ilin reveni en la naturan liberecon. Vi jam havas sufiĉan meriton por trapasi la kortegan ekzamenon. Mi venas speciale gratuli vin pro via estonta fortuno.”
Vekiĝinte, Tao iris al Zhang kaj informis lin pri la sonĝo.
“Strange!” respondis Zhang, “Ankaŭ mi havis la saman sonĝon en la pasinta nokto.”
Vere, kiam Tao Shiliang kaj Zhang Zhiting partoprenis en la kortega ekzameno tiujare, ambaŭ sukcesis. Ili fariĝis gravaj kortegaj oficistoj. Ili ĉiam memoris, ke ilia fortuno venis de ilia favoro al la fiŝoj.
==
Jam finiĝis nia hodiaŭa elsendo. Ni sincere dankas vin pro via aŭskultado, kaj bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

Category: Retradio
备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号