Elsendlisto
Budhisma scio
2-11. Suĝata kaj la sep specoj de edzinoj
2-12. Ananda, la lojala helpanto
Ĉapitro-5-1. Renaskiĝo
Budhismaj rakontoj
47. Mono Sangomakulita
48. Birdoj Omaĝaj al Imperiestro
==
Saluton, karaj amikoj!
Hodiaŭ estas la 33-a elsendo de nia Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn Budhisma scio kaj budhismaj rakontoj. Ni unue aŭskultu programeron budhisma scio.
Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Saluton, karaj amikoj. Venas la programero Budhisma scio. Unue ni aŭskultos du ĉapitrojn de la nova traduko “La vivo de la Budho, poste ni aŭskultos la unuan parton el la kvina ĉapitro de la traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. Nun ni aŭskultu enhavon el la traduko “La vivo de la Budho”.
==
2-11. Suĝata kaj la sep specoj de edzinoj
Suĝata venis el riĉa familio kaj edziniĝis al la filo de Anatapindika. Estante aroganta, ŝi ne respektis aliajn kaj ne obeis al siaj edzo kaj bogepatroj. Ŝi kaŭzis malagrablaĵojn en la familio ĉiutage.
Iutage, kiam la Budho vizitis Anatapindikan, li aŭdis neordinaran kriegon en la domo kaj demandis, kio okazis.
Anatapindika respondis: “Sinjoro, jen mia bofilino Suĝata. Ŝi ne obeas siajn bogepatrojn kaj edzon. Ŝi eĉ nek honoras nek esprimas sian respekton al la Honorulo.”
La Budho venigis Suĝatan al li kaj parolis al ŝi afable: “Suĝata, estas sep specoj de edzinoj por viroj. Al kiu speco vi apartenas?”
“Kio estas la sep specoj de edzinoj, Estimata Sinjoro?” demandis Suĝata.
“Suĝata, estas malbonaj kaj abomenindaj edzinoj. Estas malpaciga edzino. Ŝi estas malica, malbonhumora, senkompatema kaj malfidela al sia edzo.”
“Estas edzino simila al ŝtelisto. Ŝi malŝparas la monon gajnitan de la edzo.”
“Estas edzino simila al mastro. Ŝi estas maldiligenta kaj ĉiam pensas nur pri si mem. Ŝi estas kruela, malkompatema kaj ĉiam insultas sian edzon aŭ klaĉas pri li.”
“Suĝata, estas bonaj kaj laŭdindaj edzinoj. Estas edzino simila al patrino. Estante bonkora kaj kompatema, ŝi prizorgas sian edzon kiel sian filon kaj estas atentema pri lia mono.”
“Estas edzino simila al fratino. Ŝi respektas sian edzon, kiel plijuna fratino respektas la pliaĝan fraton. Ŝi estas modesta kaj obeema al la deziroj de sia edzo.”
“Estas edzino simila al amiko. Ŝi ĝojas je la vido de sia edzo kiel amiko, kiu ne vidis sian amikon dum longa tempo. Ŝi estas virta, fidinda kaj el nobla naskiĝo.”
“Estas edzino simila al servistino. Ŝi kondutas kiel komprenema edzino kiam oni montras ŝian mankon. Ŝi restas kvieta kaj montras nenian koleron eĉ se ŝia edzo uzas iom da krudaj vortoj. Ŝi estas obeema al la deziroj de la edzo.”
La Honorulo demandis: “Suĝata, al kiu speco de edzino vi similas aŭ deziras simili?”
Aŭdinte la vortojn de la Honorulo, Suĝata hontiĝis pri sia estinta konduto. Ŝi respondis: “Ekde nun mi promesos al vi, Honorulo, ke mi estos tiu en la lasta ekzemplo, ĉar mi fariĝos edzino bona kaj komprenema.” Ŝi ŝanĝis sian konduton, fariĝis helpantino de sia edzo, kaj ili kune klopodis por iluminiĝo.
==
2-12. Ananda, la lojala helpanto
La Budho ne havis regulan helpanton dum fruaj dudek jaroj ekde sia iluminiĝo. Sep monaĥoj kutime prizorgis la Budhon, akompanante lin en almozpetado kaj portante liajn bovlon kaj kromajn robojn. La monaĥoj, kiuj iam asistis lin, estis Nagasamala, Nagita, Upavana, Sunakata, Cunda, Sagata, Rada kaj Megija.
Tiuj monaĥoj ne ĉiam obeis la instruon de la Budho. Kiel ekzemple, iutage kiam la Budho kaj Nagasamala iris al vojkruco, Nagasamala decidis iri laŭ iu vojo kvankam la Budho proponis, ke ili prenu la alian. La monaĥo iris sole laŭ la vojo elektita de si mem kaj suferis baton kaj prirabon de rabistoj. Li revenis al la Budho, kaj la Budho atentigis lin pri lia malobeemo kaj konsolis lin.
En alia tago, kiam la Budho iris al la vilaĝo de Ĝantu, Megija, kiu akompanis lin, volis resti ĉe mangoarbaro por praktiki asketismon. La Budho admonis lin trifoje kontraŭ lia decido, sed Megija foriris sole. Fine li revenis al la Budho kaj konfesis, ke li malsukcesis en la praktikado ĉar lin ĉiam ĝenis diversaj malbonaj pensoj de krueleco, sensaj deziroj kaj malbonaj voloj kiam li estis en la arbaro.
Kiam la Budho venis al Ĝetavana Monahejo en Savati, li diris: “Nun mi estas maljuna, Bikŝuoj. Kiam mi diris: ‘Ni iru laŭ tiu ĉi vojo’, iuj el vi iris laŭ alia; iuj faligis miajn bovlon kaj robojn sur la teron. Elektu disĉiplon por ĉiam helpi min.” Tiam la Budho aĝis kvindek du jarojn.
Ambaŭ Ŝariputa kaj Mogalana volontis servi al la Budho, sed la Budho ne konsentis ĉar ili havis aliajn gravajn taskojn por plenumi en la mondo. Oni prezentis aliajn disĉiplojn, sed la Budho rifuzis. Ananda restis silenta kun deziro, ke li estu nomumita de la Budho. Aliaj monaĥoj admonis, ke Ananda akceptu la devon.
La Budho diris: “Ne necesas konsili al Ananda tion fari. Li helpos min laŭ sia propra volo.”
Ananda konsentis regule servi la Budhon laŭ jenaj ok kondiĉoj:
1. Li ne akceptos robojn ricevitajn de la Budho.
2. Li ne akceptos manĝaĵon ricevitan de la Budho.
3. Li ne dormos en la aroma ĉambro de la Budho.
4. Li ne akompanos la Budhon al almozo laŭ la invito al li.
5. La Budho devas konsenti pri la invitoj akceptitaj de li.
6. La Budho devas permesi lin prezenti vizitantojn, kiuj venis de malproksimo por vidi la Budhon.
7. La Budho devas permesi lin peti helpon kiam li havas dubon por solvi.
8. La Budho devas ripeti al li la predikojn faritajn dum lia foresto.
Post kiam la Budho konsentis pri tiuj ok kondiĉoj, Ananda fariĝis regula helpanto de la Budho kaj restis ĉe li dum dudek kvin jaroj.
Ananda estis filo de la malpliaĝa frato de Reĝo Sudodana kaj kuzo de la Budho. Li monaĥiĝis en la dua jaro post la iluminiĝo de la Budho kaj aŭdinte la predikadon fare de Puna Mantaniputa, li atingis sotapanan, la unuan ŝtupon de sankteco.
Ekde kiam Ananda fariĝis helpanto de la Budho, li tagnokte servis al la Budho memvole kaj zorgeme ĝis lia lasta momento. Li estis fidela kaj sindediĉema. Kiel ekzemple, li kutime gardis la lokon, kie ripozis la Budho, por protekti lin kontraŭ ĝenado en lia nokta dormo.
Parolante pri la kvalitoj de siaj disĉiploj, la Budho diris, ke Ananda estas la unua el monaĥoj erudiciaj, atentemaj, firmvolaj kaj bonkondutaj. Ananda faris multe por estigi monaĥinan komunumon. Kaj estas konate, ke li plantis Anandan Bodiarbon, kiun vivas ĝis nun proksime al la Ĝetavana Monaĥejo.
Kvankam Ananda havis specialan rajton por aŭskulti ĉiun predikadon de la Budho, li fariĝis arahanto nur post la budha nirvaniĝo.
Ananda vivis ĝis la aĝo de cent dudek jaroj.
==
Ni jam finaŭskultis du ĉapitrojn de la libro“La vivo de la Budho”, sekve ni aŭskultos la unuan parton de la kvina ĉapitro el “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. En ĉi tiu ĉapitro temas pri renaskiĝo.
==
5-1. Renaskiĝo
Demando: De kie venas homoj kaj kien ili iras?
Respondo: Eble ekzistas tri respondoj al la demando. La kredantoj de dio aŭ dioj kutime deklaras, ke homoj ne ekzistis antaŭ ol ili estis kreitaj. Poste ili aperis laŭ la volo de dio. Ili pasigas sian vivon kaj poste iras al la eterna ĉielo aŭ infero laŭ siaj kredo kaj konduto dum sia vivo. Aliaj homoj kiel humanistoj kaj sciencistoj deklaras, ke homoj venas el gravediĝo pro naturaj kaŭzoj, vivas kaj poste mortas, kaj tiam ilia ekzistado ĉesas. Budhismo akceptas neniun el tiuj eksplikoj. La unua deklaro kaŭzas multajn etikajn problemojn. Se bona dio vere kreis ĉiun el ni, estas malfacile ekspliki, kial tiel multaj homoj naskiĝis kun teruraj kriplaĵoj, aŭ kial tiel multaj infanoj estis abortigitaj antaŭ aŭ dum sia naskiĝo. Ŝajne maljustas alia problemo pri la teista ekspliko, ke homoj devas suferi eternan doloron en la infero pro sia konduto nur dum 60 aŭ 70 jaroj en la homa mondo. Nekredado kaj malvirta vivo de 60 aŭ 70 jaroj ne taŭgas por eterna sufero. Same, bona konduto de 60 aŭ 70 jaroj estas tre malmulta elspezo por eterna feliĉo en la paradizo. La alia ekspliko estas pli bona ol la unua kaj havas multe pli da scienca atestaĵo por sin subteni, tamen ĝi ankoraŭ lasas kelkajn gravajn demandojn ne responditaj. Kiamaniere la fenomeno tiel mirige kompleksa kiel gravediĝo disvolviĝas dum nur naŭ monatoj ekde la simpla kuniĝo de spermo kaj ovo? Kaj nun la parapsikologio jam fariĝis konata branĉo de scienco, do oni des pli malfacile akceptas la fenomenon kiel telepation en materialisma modelo de menso.
Budhismo prezentas la plej kontentigan eksplikon, de kie homoj venas kaj kien ili iras. Kiam ni mortas, la menso kun ĉiuj tendencoj, preferoj, kapabloj kaj karakteroj aperintaj kaj disvolviĝintaj en tiu ĉi vivo denove sin estigas en la fekundigita ovo. Tiel la individuo kreskas, renaskiĝas kaj disvolvas la personecon estiĝintan laŭ kondiĉoj de mensaj karakteroj venintaj el la pasinta vivo kaj estiĝintaj per nova cirkonstanco. La personecon ŝanĝos kaj modifos la konscia strebo kaj kondiĉaj faktoroj kiel edukado kaj influo de la gepatroj kaj socio. Post homa morto, ĝi denove sin estigas en nova fekundigita ovo. Tiu ĉi procezo de morto kaj reenkarniĝo daŭros ĝis ĉesos la kaŭzaj kondiĉoj, kiuj estas avido kaj iluzio. Kiam ĉesas la kaŭzaj kondiĉoj, anstataŭ reenkarniĝi, la menso atingos staton nomatan nirvano, kiu estas la plej supera atingo de Budhismo kaj celo de la vivo.
Demando: Kiel la menso iras de unu korpo al alia?
Respondo: Imagu, kiel funkcias radiaj ondoj. Radiaj ondoj estiĝas el energio je malsamaj frekvencoj anstataŭ el vortoj kaj muziko. Transsendite, ili pasas tra la spaco kaj estas ricevitaj de radioaparato, de kie ili disaŭdiĝas kiel vortoj kaj muziko. Tio similas al menso. Je morto de homo, la mensa energio sin movas tra la spaco kaj estas allogita kaj ricevita de fekundigita ovo. Dum kreskado de la embrio, ĝi centriĝas en la cerbo, de kie ĝi poste aktiviĝas kiel la nova personeco.
Demando: Ĉu oni ĉiam renaskiĝas kiel homo?
Respondo: Ne. Estas kelkaj statoj, en kiuj oni povas renaskiĝi. Iuj homoj renaskiĝas en ĉielo, iuj renaskiĝas en infero, iuj renaskiĝas kiel malsataj spiritoj kaj tiel plu. Anstataŭ konkreta loko, ĉielo estas stato de ekzisto, kie oni havas subtilan korpon kaj la menso spertas ĉefe plezuron. Kiel ĉiuj laŭkondiĉaj statoj, ĉielo estas efemera, kaj kiam iu venas al sia fino, tiu renaskiĝas simile kiel homo. Same anstataŭ konkreta loko, infero estas stato de ekzisto, kie oni havas subtilan korpon kaj la menso turmentiĝas ĉefe per maltrankvilo kaj sufero. Stato de malsata spirito ankaŭ estas tiu de ekzisto, kie la korpo estas subtila kaj la menso senĉese suferas de avido kaj malkontenteco. Ĉielaj vivestaĵoj spertas ĉefe plezuron, inferaj vivestaĵoj kaj malsataj spiritoj spertas ĉefe doloron, tamen homoj kutime spertas miksaĵon de ambaŭ plezuro kaj doloro. Do la ĉefa diferenco inter la homa mondo kaj aliaj statoj de vivestaĵoj estas la korpa formo kaj kvalito de travivaĵo.
Demando: Kio decidas, kie ni renaskiĝos?
Respondo: Karmo estas la plej grava faktoro, sed ne la ununura, kiu influas, kie ni renaskiĝos kaj kian vivon ni havos. La vorto “karmo” signifas “agon” kaj aludas la aktivadon de nia interna menso. Alivorte, nia nuna stato estas decidita ĉefe de niaj penso kaj ago en la pasinteco. Same, kion ni pensas kaj agas nun influas, kio ni estos en la estonteco. Homo afabla kaj amema kutime renaskiĝas en ĉiela stato aŭ kiel homo, kiu ĉefe ĝuas plezurajn travivaĵojn. Homo maltrankvila, ĉagrena kaj ekstreme kruela kutime renaskiĝas en infera stato aŭ kiel homo, kiu ĉefe suferas dolorajn travivaĵojn. Homo, kiu disvolvas obsedantan avidon, fortajn dezirojn kaj brulajn ambiciojn neniam atingeblajn kutime renaskiĝas kiel malsata spirito, aŭ kiel homo suferanta pro avido kaj deziro. Ĉiu mensa kutimo forte disvolviĝinta en tiu ĉi vivo daŭros en la sekva, do multaj homoj renaskiĝas kiel homoj.
Demando: Do ni ne estas destinitaj de nia karmo. Ni povas ŝanĝi ĝin.
Respondo: Jes, kompreneble ni povas. Jen kial unu el la ŝtupoj de la Nobla Okera Vojo estas perfekta klopodo. Ĝi dependas de nia sincereco, kiom da energio ni aplikas kaj kiom forta estas la kutimo. Sed estas vero, ke iuj homoj simple pasigas sian vivon sub la influo de siaj estintaj kutimoj sen klopodo ŝanĝi ilin, kaj fine fariĝas la viktimoj de tiuj malplezuraj rezultoj. Tiaj homoj daŭre suferos ĝis ili ŝanĝos siajn negativajn kutimojn. Ju pli longe restas la negativaj kutimoj, des pli malfacile por homoj ŝanĝi ilin. Budhano komprenas tion kaj utiligas ĉiujn oportunojn por rompi la mensajn kutimojn kun malplezuraj rezultoj, kaj disvolvi la mensajn kutimojn kun plezuraj rezultoj. Meditado estas unu el la metodoj uzataj por modifi la mensan kutimon kiel paroladon aŭ sindetenon de parolado kaj agon aŭ sindetenon de ago laŭ certaj metodoj. La tuta budhana vivo estas sintrejnado por purigi kaj liberigi la menson. Ekzemple, se afableco kaj bonkoreco estis evidentaj partoj de via karaktero en via antaŭa vivo, tiaj tendencoj sin montras ankaŭ en via nuna vivo. Se ili estas iniciatitaj kaj disvolvitaj en tiu ĉi vivo, ili fariĝos eĉ des pli fortaj kaj evidentaj en la sekva vivo. Tio baziĝas sur simpla kaj evidenta fakto, ke longe estiĝintaj kutimaj tendencoj estas malfacile rompeblaj.
Kiam vi estas pacienca kaj bonkora, vi malfacile incitiĝas de aliaj, vi ne havas rankoron, oni ŝatas vin kaj tiel viaj vivaĵoj kutime estas pli feliĉaj. Nun ni faru alian ekzemplon. Ni supozu, ke vi naskiĝis kun tendenco pacienca kaj bonkora pro viaj mensaj kutimoj en la pasintaj vivoj, sed en la nuna vivo, vi ignoras plifortigi kaj disvolvi tiajn tendencojn. Ili iom post iom malfortiĝos, malaperos kaj eble ne plu restos en via estonta vivo. Se pacienco kaj bonkoreco pli kaj pli malfortiĝos, malpacienco, kolero kaj kruelo kreskos kaj disvolviĝos eble en la nuna aŭ sekva vivo, kaj kondukos vin al ĉiuj malagrablaj travivaĵoj, kiujn tiuj sintenoj kreis.
Ni prenu lastan ekzemplon. Ni supozu, ke pro viaj mensaj kutimoj de pasintaj vivoj, vi vivas en nuna tempo kun tendencoj malpacienca kaj kolerema, kaj vi konscias, ke tiaj kutimoj kaŭzos al vi malplezurojn. Se vi nur povas malfortigi tiajn tendencojn, ili reaperos en via sekva vivo, kie vi povos tute forigi ilin per iom pli granda klopodo kaj liberiĝos el iliaj malagrablaj efektivoj.
==
Finiĝis la unua programero Budhisma scio, kaj sekvas la programero Budhismaj rakontoj. Ĉifoje ni elsendos du rakontojn el la libro “Amo al la vivoj”. La libro estas esperantigita de Miaohui kaj voĉlegita de sinjoro Zhao jianping.
==
47. Mono Sangomakulita
Zhao Yong (Ĝaŭ Jun) estis kolportisto en Jiaxing-gubernio (Ĝjaŝjin), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan). Li kaptis kaj vendis krabojn por vivtenado, kaj mortigis multajn vivestaĵojn tiamaniere. Li tutkore plenumis filecan devon al sia patrino. Li elspezis neniom el la gajnita mono por si mem, sed nur por prizorgi sian maljunan patrinon. Ĉiuj diris, ke li estas filo bonega.
Kvankam la filo estis bona, tamen la patrino estis malica. Ŝi neniam instruis sian filon fari bonajn agojn. Ŝi elspezis ĉiun moneron de la filo nur por manĝi kaj drinki.
Ŝi eksuferis de malsano, kaj ĝemadis pro doloro kuŝante en la lito. Foje, kiam Zhao Yong revenis hejmen, li estis terurigita de la vidaĵo. Lia patrino kondutis tute freneze. Ŝi enbuŝigis kaj englutis la kanaban ŝnuron, kiun Zhao Yong uzis por ligi la krabojn. Zhao Yong hastis por haltigi ŝin, tamen ŝi forpuŝis lin. Iom poste, ŝi eltiris la ŝnuron, sed apenaŭ ŝi elbuŝigis ĝin, ŝi denove englutis ĝin. Ŝi ĝemadis kaj vomadis senĉese. La najbaroj aŭdis la bruon kaj alvenis por rigardi la okazaĵon.
La ŝnuro estis kovrita de sango kaj malpuraĵo de ŝia internaĵo, kaj la ĉambro estis plena de fiodoro. Estis tiel fiodore, ke multaj najbaroj ne povis sin deteni de vomado.
Fine sinjorino Zhao sin klinis al la kapkuseno kaj diris anhelante, “Mia filo mortigis multajn krabojn por gajni monon. Tio estas peko kontraŭ la naturo, sed li almenaŭ estas fidela kaj nur uzas la monon por vivteni min. Mi ne uzis la monon en ĝusta maniero! Mi elspezis la sangomakulitan monon nur por manĝi kaj drinki, tial mi havas timindan ŝuldon por pagi. Mi devas purigi mian internaĵon, alie, mi suferos des pli grandan doloron pro mia malico.”
Zhao Yong bedaŭris, ke li sin vivtenas per la sufero de tiel multaj senkulpaj kraboj. La patrino kaj filo ploradis kaj ploradis senĉese. Nelonge poste, la patrino de Zhao Yong mortis mizere.
==
48. Birdoj Omaĝaj al Imperiestro
“Ĉu mia edzo povos resaniĝi, Kuracisto?” demandis sinjorino Xie (Ŝje).
La kuracisto skuis la kapon kaj respondis nenion.
Xie suferis de granda furunko sur la dorso, kaj ĉirkaŭ la granda furunko estis multaj malgrandaj. La kuracistoj provis diversajn metodojn kaj medikamentojn por tio, sed neniu efikis.
Kuracisto Lin diris: “Lia malsano estas ne kuracebla per ordinaraj metodoj. Neniu medicinaĵo aĉetebla per mono povas kuraci lin.”
Iu el la lertaj kuracistoj diris: “Tio estas malsano tre rara, tiel rara, ke eble vi eĉ neniam aŭdis. Ĝi nomiĝas ‘Birdoj omaĝaj al imperiestro’.” Aŭdinte tion, sinjorino Xie ekkriis kaj svenis.
Xie estis tre riĉa. Li komencis sian vivon kiel malriĉa knabo, kaj laboris diligente kaj honeste por ligna komerco. Li vere ne havis aliajn malbonajn kutimojn, krom nur unu mankon komunan al multaj ĉinoj: Li estis frandema. Kiam ajn li okazigis festenon, li elspezadis laŭeble plej multe por eksterordinaraj pladoj.
Li preferis ian grandan kaj abundan pladon. Oni mortigis grandan kaj dikan anason, kaj plenigis ĝian ventron per paseroj antaŭ la kuirado. Kiam la plado estis preta, la manĝantoj malkovris la anasan ventron per manĝbastonetoj, kaj trovis la paserojn en la anaso. La plado estis nomata “Birdoj omaĝaj al imperiestro”.
Jen kial sinjorino Xie teruriĝis je la vortoj de la kuracisto. La malsano de la edzo havis la saman nomon de lia preferata plado. Por la festenoj dum multaj jaroj, Xie mortigis tiom da birdoj, ke li mem eksuferis pro tio.
Iu ajn, kiu iam havis furunkon, scias bone, kian doloron li suferis. La tuta dorso de Xie estis plena de furunkoj. Ili ne nur doloris, sed ankaŭ fiodoris. Li suferis plurajn monatojn kaj finfine mortis. Li suferigis tiel multajn bestojn, do lia riĉaĵo donis al li nenian helpon.
==
Finiĝis nia hodiaŭa elsendo kaj ni elkore bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. Ĝis la sekva elsendo, karaj amikoj!
• 星期六, 17 8 月, 2013
Category: Retradio