2013-08-11
Elsendlisto
Aktualaĵo
La somera kurso de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi finiĝis sukcese
Budhisma scio
2-9. Malamo de Magandija
2-10. La Demono Alavaka
4. La kvin maksimoj
Budhismaj rakontoj
45. Prezo por Kontraŭleĝo
46. Ekzekuto de Angiloj
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon ĉe nia tridekdua elsendo de Retradio BRE. La hodiaŭa elsendo konsistas el programeroj de Aktualaĵo, budhisma scio kaj budhismaj rakontoj. Nun ni aŭskultu aktualaĵon.
==
Aktualaĵo
La somera esperanta kurso en Monaĥejo Tiefosi sukcese finiĝis. La tridek-taga kurso okazis en la nomo de “la Internacia somera kurso de Esperanto en Xi’an. Xi’an-a Esperanto-asocio kaj Ĉina ILEI laboras kiel la ĉefa okaziganto. Miaohui instruis rapidan bazan kurson en la antaŭaj dek tagoj kaj sinjoro Jano instruis bekkurson en la postaj dudek tagoj. Pro manko de sufeĉe da libertempo, multaj kursanoj ne povis lerni ĝis la fino. Kvin kursanoj lernis ĝis la fino kaj sukcese trapasis la mezgradajn ekzamenojn skriban kaj parolan kun bonaj poentoj.
La brila rezulto de la instruado bone montras, ke la rekta metodo ankaŭ tre taŭgas por ĉinaj junuloj se la instruistoj faras bonan preparadon.
Poste, ni pretigos rapidan kurson dum la feriotempo de ĉina nacia festo kaj esperantan aktivadon en la novjara tago.
==
Finiĝis la aktualaĵo, do ni iru al programero Budhisma scio. Ni unue aŭskultos du ĉapitrojn el la nova traduko “La vivo de la Budho”, kaj poste ni aŭskultos la kvaran ĉapitron de la traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj. La enhavo estas voĉlegita de Miaohui. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
2-9. Malamo de Magandija
Magandija estis knabino tiel bela, ke multaj riĉuloj deziris edziĝi al ŝi. Ŝia bramanaj gepatroj ĉiam rifuzis svatadojn, trovinte neniun svataton taŭga por ŝi. Eĉ se ŝiaj gepatroj trovis konvenan viron por sia filino, la filino ne konsentis, dirante, ke ŝi edziniĝos al neniu krom reĝo. Magandija deziris bonan edziniĝon per sia beleco.
Iutage, kiam la Budho vivis en la mondo, li rimarkis, ke la gepatroj de Magandija estas sufiĉe disvolvitaj spirite. Ili nur bezonis lian helpon por malfermi siajn okulojn al la Vero. La Budho iris al la loko, kie la bramano plenumis fajran oferadon ekster la vilaĝo.
Kiam la patro de Magandija vidis la alvenantan Budhon, li tuj absorbiĝis de liaj beleco, trankvileco kaj gracia maniero. La bramano pensis, ke neniu viro estas pli bona por edziĝi al lia filino. “Ne foriru, monaĥo,” li kriis ekscitiĝinte. “Atendu ĉi tie ĝis mi venigos mian filinon por vidi vin. Vi estas ideala vivkunulo por ŝi, kaj ankaŭ ŝi estas konvena al vi.”
La Budho diris nenion kaj restis silenta. Anstataŭ atendi, li lasis sian piedsignon sur la teron kaj foriris. La bramano hastis hejmen kun plezuro pri la okazonta afero en sia imago kaj diris al sia edzino: “Tuj beligu nian filinon, mia kara. Mi vidis viron konvenan al ŝi.” Kiam ili tri hastis al la loko, la Budho jam ne plu vidiĝis, kaj ili nur povis vidi la la piedsignon, kiun li lasis sur la tero.
La edzino bone konis signojn. Ŝi pririgardis la signon kaj diris: “Mi ne opinias, ke tiu, kiu lasis la signon, povos edziĝi al nia filino. Ĝi apartenas al homo, kiu jam rezignis la mondajn plezurojn.”
“Jen denove estas viaj signaĉoj,” grumblis la bramano, “Vi eĉ vidas krokodilojn en akva kavo kaj rabistojn en la mezo de la domo. Jen li sidas tie sub arbo. Ĉu vi iam vidis tiel belan viron, mia kara? Venu, mia filino. Ĉifoje via edziĝonto estas tiel perfekta, ke vi ne plu povos plendi.”
La familio hastis al la Budho kaj la patro vokis lin: “Monaĥo, mi edzinigos mian filinon al vi.” La Budho rifuzis la proponon, klarigante, ke li jam rezignis ĉiujn mondajn plezurojn. Li diris al ili, kiel li sin detenis eĉ de la allogo farita de la filinoj de Marao. Li diris, ke homa korpo estas plena de malpuraĵoj kiel ajn bela ĝi estus.
Aŭdinte tion, la bramano kaj lia edzino tuj komprenis, ke homa vivo en la mondo estas mizera kaj ne alkrociĝinda kiel ajn ĝi ŝajnas. Ambaŭ ili atingis aganamon, la trian ŝtupon de sankteco.
Malfeliĉe, la aroganta Magandija, kiu ankoraŭ ne estis spirite disvolvita, ne povis kompreni la veran signifon de tiuj vortoj. Ŝi opiniis, ke la Budho insultis ŝin pro ŝia beleco. “Kiel tiu ĉi monaĥo rajtas insulti min kiam tiel multaj viroj dronas en mia beleco je la unua vido? Eĉ se li ne volas edziĝi al mi, li ne rajtas aserti, ke mia korpo estas plena de malpuraĵoj.” Firme pugniginte siajn manojn, ŝi murmuris detenante sian spiradon: “Atendu, monaĥo. Mi edziniĝos al potenca edzo kaj donos al vi lecionon.”
Poste Magandija edziniĝis al la reĝo de Udena. Kiam ŝi aŭdis, ke la Budho jam eniris la urbon, ŝia malamo al li leviĝis en ŝi kaj ŝi instigis per subaĉeto, ke oni insultu kaj forpelu la Budhon.
Anando, kiu akompanis la Budhon, ne volis resti kaj toleri la insultadon, sed la Budho admonis lin praktiki toleremon kaj paciencon. La Budho diris: “Kiel elefanto en la batalejo kontraŭstaras la sagojn elpafitajn, mi eĉ toleros la insulton de senreligiaj homoj.” La Budho diris, ke pro la povo de la Budho, la kaluminioj ne restos longe. La Budho kaj Anando restis daŭre en Udena, kaj ĉiuj kaluminioj finiĝis post mallonga tempo.
==
2-10. La Demono Alavaka
Alavaka vivis proksime al urbo de Alavi per manĝado de homa karno. Li estis tiel ruza, feroca kaj potenca, ke oni rigardis lin kiel demonon.
Iutage, la reĝo de Alavi ĉasis cervon en la ĝangalo, kaj estis kaptita de Alavaka. La reĝo petis por sin liberigi, sed la demono postulis per interŝanĝo de lia vivo, ke la reĝo sendu unu homon ĉiutage en la ĝangalon kiel oferaĵon.
La reĝo konsentis pro timo pri sia propra vivo. Post tio, oni ĉiutage sendis unu malliberulon el la palaca malliberejo en la arbaron kun plado da rizo. Oni informis la viktimon, ke li gajnos sian liberecon post kiam li atingos iun certan arbon kaj metos la pladon tie. Poste, li povos foriri kien ajn laŭ sia plaĉo. En la komenco multaj malliberuloj volontis plenumi la “simplan” mision. Sed poste neniu revenis por informi la aliajn, kio okazis en la arbaro, do la malliberuloj baldaŭ eksuspektis kaj oni devis sendi ilin al la arbaro per forto.
Post nelonge tute malpleniĝis la malliberejo. Kiel la reĝo plenumos sian promeson sendi homon ĉiutage por nutri la demonon? Liaj ministroj proponis, ke li faligu pakaĵojn de oro sur la stratojn. Se oni trovos tiujn, kiuj levis la pakaĵojn, tuj kaptos ilin kiel ŝtelistojn kaj sendos ilin al Alavaka. Kiam oni informiĝis pri tio, neniu kuraĝis preni la pakaĵojn. Kiel lasta metodo, la reĝo ekkaptis infanojn kiel oferaĵojn. La timigitaj familioj en la urbo ekfuĝis, lasante la stratojn dezertitaj kaj reĝon tute malesperiĝinta. Restis nur unu knabo, kaj li estis neniu alia ol la propra filo de la reĝo. La reĝo ordonis kontraŭvole, ke oni sendu la reĝidon al Alavaka en la sekva mateno.
La Budho hazarde estis proksima al la urbo tiutage. Kiam li esploris la mondon per sia magia rigardo matene, li vidis, kio okazos. Pro kompatemo al la reĝo, reĝido kaj Alavaka, la Budho vojaĝis tutan tagon al la kaverno de la demono kaj atingis la enirejon vespere.
La demono estis en la montaro, kaj la Budho demandis la pordgardiston, ĉu li rajtas tranokti en la kaverno. Kiam la gardisto forlasis por informi sian mastron pri la peto, la Budho rekte iris en la kavernon, sidiĝis sur la sidejon de la demono kaj ekinstruis Darmon al liaj edzinoj.
Kiam la demono sciis, kio okazas, li hastis hejmen kun granda kolero. Kun eksterordinara potenco, li estigis timigan tondran ŝtormon, kiu tremigis kaj trafis la arbaron per tondro, fulmo, ventego kaj pluvo. Sed la Budho tute ne timiĝis.
Alavaka atakis la Budhon ĵetante siajn pikilon kaj klabon al li, sed antaŭ ol la armiloj trafis la Budhon, ili falis ĉe la piedoj de la Honorulo.
Ne povante fortimigi la Budhon, Alavaka demandis: “Ĉu estas prave, ke sanktulo kiel vi eniris kaj sidis inter la edzinoj de la mastro, kiam li forestis?” Je tio, la Budho stariĝis kaj forlasis la kavernon.
Alavaka pensis: “Kiel malsaĝa mi estas, ke mi eĉ elspezis tiel grandan energion por fortimigi la asketon!” Do li petis, ke la Budho revenu en la kavernon. La demon ordonis la Budhon iri el la kaverno kaj en la kavernon trifoje esperante mortigi lin per lacigo. Ĉiufoje la Budho agis laŭ lia ordono. Sed kiam la demono petis la Budhon forlasi por la kvara fojo, la Budho rifuzis tion fari, dirante: “Mi ne plu obeos vin, Alavaka. Faru kion ajn vi povas, sed mi restos ĉi tie.”
Ne povante devigi la Budhon fari laŭ lia ordono, Alavaka ŝanĝis sian metodon kaj diris: “Mi starigos kelkajn demandojn. Se vi ne povos respondi, mi elfosos vian koron, mortigos vin kaj ĵetos vin al la transa bordo de la rivero.”
La Budho diris al li trankvile: “Neniu el homo, devao, asketo, bramo aŭ bramano povas fari tion al mi, sed se vi volas demandi pri io ajn, vi rajtas tion fari.”
Alavaka prezentis iom da saĝaj demandoj lernitaj de siaj gepatroj, kiuj, siavice, lernis ilin de siaj gepatroj. La demono jam forgesis la respondojn, sed li memoris la demandojn skribinte ilin sur oraj folioj. La demandoj estis:
“Kio estas la plej granda riĉaĵo por homo?
Kio alportos la plej grandan feliĉon kiam oni bone mastras ĝin?
Kio estas la plej dolĉa el ĉiuj gustoj?
Kio estas la plej bona maniero de homa vivo?”
La Budho respondis:
“La plej granda riĉaĵo por homo estas fido.
La vera doktrino donos la plej grandan feliĉon kiam oni bone mastras ĝin.
La plej dolĉa gusto estas vero.
Saĝa vivado estas la deca metodo de homa vivo.”
Alavaka faris multajn pliajn demandojn, kaj la Budho respondis ĉiujn el ili.
La lasta demando estis: “Kiel homo ne bedaŭras pasante de la nuna vivo al la sekva?”
La Budho respondis: “Tiu, kiu posedas la kvar virtojn, kiuj estas vereco, moralo, kuraĝo kaj malavareco, pentos nenion post la forpaso.”
Kompreninte la parolojn de la Budho, Alavaka diris: “Nun mi scias, kio estas la sekreto de mia estonta bona feliĉo. Estas granda bono al mi, ke la Budho venis.” Alavaka sinklinis antaŭ la Budho kaj petis, ke la Budho akceptu lin kiel disĉiplon.
En la sekva mateno, kiam la oficistoj de Alavi venis kun la juna filo de la reĝo, ili surpriziĝis je la vido, ke la Budho predikas al Alavaka, kiu aŭskultas la instruon tre atente. Kiam la knabo estis transdonita al Alavaka, tiu hontis pri sia estinta konduto. Anstataŭ preni la knabon kiel sian manĝaĵon, li karesis lin je la kapo, lin kisis kaj redonis al la oficistoj. Post tio, la Budho benis la infanon kaj Alavakan.
La konvertiĝo de la hommanĝulo Avalaka bone montris, kiel la Budho konvertis sovaĝulon kaj ŝanĝis lin en ĝentilan disĉiplon per siaj grandaj saĝo kaj kompatemo.
==
Post la rakontoj ni aŭskultos la kvaran ĉapitron de libro Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj. Ni aŭskultu la ĉapitron pri la kvin maksimoj de Budhismo.
==
4. La kvin maksimoj
Demando: La ideo de aliaj religioj pri ĝusteco kaj eraro venas el iliaj dogmoj pri dio aŭ dioj. Vi budhanoj ne kredas je dio, do kiel vi scias, kio estas ĝusta kaj erara?
Respondo: Malbonaj estas ĉiuj pensoj, paroloj kaj agoj radikintaj en avido, malamo kaj iluzio, kaj kondukantaj nin for de nirvano. Bonaj estas ĉiuj pensoj, paroloj kaj agoj radikintaj en malavido, amo kaj saĝo, kaj helpantaj nin purigi la vojon al nirvano. En la di-centraj religioj vi devas agi laŭ ordono por scii, kio estas ĝusta kaj ne, sed en hom-centra religio kiel Budhismo vi devas disvolvi viajn profundan memkonscion kaj memkomprenon por scii, kio estas ĝusta kaj ne. Etikoj baziĝantaj sur kompreno estas ĉiam pli fortaj ol obeado al ordono. Do por scii, kio estas ĝusta kaj ne, budhanoj atentas pri tri aferoj: intenco de ago, kaj respektivaj efikoj kaŭzitaj de la ago al ni mem kaj al aliuloj. Se la intenco estas bona, radikinta en malavaro, amo kaj saĝo, kaj helpas nin mem esti pli donemaj, pli amemaj kaj pli saĝaj kaj helpas aliulojn esti pli donemaj, pli amemaj kaj pli saĝaj , niaj kondutoj kaj agoj estas bonaj, noblaj kaj moralaj. Kompreneble, estas multaj diferencoj en tio. Iam mi agas kun plej bona intenco, sed ĝi profitigas nek min mem nek aliulojn. Iam miaj intencoj estas malproksimaj de bono, tamen mia ago helpas aliulojn. Iam mi agas kun bona intenco, sed mia ago helpas nur min, kaj eble kaŭzas suferon al aliuloj. En tia okazo, miaj agoj estas miksaĵoj bona kaj ne tiel bona. Kiam la intenco estas malbona kaj la ago helpas nek min mem nek la aliajn, la konduto estas malbona. Kaj kiam mia intenco estas bona kaj mia ago profitigas ambaŭ min mem kaj aliulojn, tiam la konduto estas tute bona.
Demando: Do ĉu Budhismo havas kodon de moralo?
Respondo: Jes, ĝi havas. La Kvin Maksimoj estas la fundamentoj de budhisma moralo. La unua maksimo estas sindeteno de mortigo aŭ damaĝo al vivestaĵoj; la dua estas sindeteno de ŝtelado; la tria estas sindeteno de seksa miskonduto; la kvara estas sindeteno de mensogo kaj la kvina estas sindeteno de alkoholaĵo kaj toksoj.
Demando: Sed iam certe estas bone mortigi malsano-disvastigajn insektojn, aŭ iun, kiu tuj mortigos vin.
Respondo: Eble tio estus bona por vi, sed kio okazus al la insekto aŭ homo mortigita? Ili ankaŭ deziris vivi kiel vi mem. Kiam vi decidas mortigi insekton disvastigantan malsanon, via intenco eble estas miksaĵo de bona memzorgo kaj malbona venĝo. La ago profitigos vin mem, tio estas bona, sed evidente ne profitigos tiun vivestaĵon, tio estas malbona. Do iam mortigo eble estas necesa, sed tio neniam estas tute bona.
Demando: Vi budhanoj tro zorgas pri formikoj kaj insektoj.
Respondo: Budhanoj strebas por disvolvi kompatemon ampleksan kaj sendistingan. Ni rigardas la mondon kiel unuecan tuton, kie ĉiu afero aŭ vivestaĵo havas siajn pozicion kaj funkcion. Ni kredas, ke ni devas esti atentemaj antaŭ ol detrui aŭ malutiligi delikatan ekvilibron de la naturo. La naturo jam kontraŭstaris tie, kie oni emfazis ekspluati la naturon ĝisplene, suĉi lastan sukon el ĝi, remeti neniom al ĝi, konkeri kaj subigi ĝin. Aero veneniĝis; riveroj poluciiĝis kaj sekiĝis; multegaj specoj de bestoj kaj vegetaĵoj malaperis kaj montdeklivoj dezertiĝis kaj eroziiĝis. Eĉ klimato ŝanĝiĝis. Se oni ne tiel hastus fari ekspluadon, detruadon kaj mortigadon, tiu terura situacio eble ne okazus. Ni ĉiuj devas strebe disvolvi pli da respekto al ĉiuj vivestaĵoj. Kaj tio estas la instruo de la unua maksimo.
Demando: Kion Budhismo diras pri abortigo?
Respondo: Laŭ Budhismo vivo komenciĝas je koncipiĝo aŭ iom poste, do abortigi feton estas mortigi vivon.
Demando: Se virino estas seksatencita aŭ se ŝi scias, ke ŝia infano estos misforma, ĉu ne estas pli bone ĉesigi la gravedecon?
Respondo: Infano gravedita pro konsekvenco de seksatenco same rajtas vivi kaj ĝui amon kiel ĉiuj aliaj infanoj. Li aŭ ŝi ne rajtas esti mortigita simple pro tio, ke la biologia patro faris krimon. Naski infanon misforman aŭ mense malsanan estas teruraĵo por gepatroj, tamen se estas bone abortigi feton kiel tion, kial ne mortigi infanojn aŭ plenkreskulojn misformajn aŭ handikapitajn? Eble estus situacioj, en kiuj abortigo estas plej humana alternativo, kiel ekzemple, por savi vivon de la patrino. Sed mi diru honeste, ke plej da abortigoj okazas simple pro tio, ke la gravediĝo estas maloportuna, embarasa, aŭ ke la gepatroj volas havi infanon nur poste. Al budhanoj, tio ŝajne estas malbonaj kaŭzoj por detrui vivon.
Demando: Se iu memmortigus, ĉu li rompus la unuan maksimon?
Respondo: Kiam iu mortigas alian, eble li faras tion pro timo, kolero, furiozeco, avido aŭ aliaj negativaj emocioj. Kiam iu mortigas sin mem, eble li tion faras pro tre similaj kaŭzoj, aŭ pro aliaj negativaj emocioj kiaj malesperiĝo kaj afliktiĝo. Mortigo estas la konsekvenco de negativaj emocioj al la aliaj, dum memmortigo estas negativaj emocioj al tiu mem, do tio kontraŭas maksimojn. Sed oni ne bezonas informi homon, kiu kontemplas memmortigon aŭ havas intencon memmortigi, ke tiu faro estas erara. Ni devas helpi tiun kompreni, ke memmortigo estas daŭrigo de la problemo, sed ne solvo al ĝi.
Demando: Diru al mi pri la dua maksimo.
Respondo: Kiam ni observas tiun ĉi maksimon, ni garantias, ke ni prenu nenion el alies posedaĵoj. La dua maksimo estas por sindeteni de nia avido kaj respekti alies posedaĵon.
Demando: La tria maksimo diras, ke ni devas nin deteni de seksa miskonduto. Kio estas seksa miskonduto?
Respondo: Se ni uzas trompon, ĉantaĝon aŭ forton por fari iun seksumi kun ni, tion oni nomas seksa miskonduto. Adulto ankaŭ estas formo de seksa miskonduto, ĉar kiam ni geedziĝas, ni promesas al niaj edzoj aŭ edzinoj, ke ni estos fidelaj al ili. Kiam ni adultas, ni rompas la promeson kaj perfidas ilian fidon. Seksa konduto devas esti esprimo de amo kaj intimeco inter du homoj, kaj kiam ĝi okazas, ĝi kontribuas al niaj bonfartoj mensa kaj emocia.
Demando: Ĉu seksumado antaŭ la geedziĝo estas speco de seksa miskonduto?
Respondo: Ne, nur se troviĝas amo kaj reciproka konsento inter du koncernaj homoj. Sed oni ne devas forgesi, ke la biologia funkcio de seksumado estas generado, kaj se gravediĝas needziniĝinta virino, okazas multe da problemoj. Multaj maturaj kaj pensemaj homoj opinias, ke estas pli bone sin deteni de seksumado antaŭ la geedziĝo.
Demando: Kion Budhismo diras pri naskolimigo?
Respondo: Iuj religioj instruas, ke seksa konduto pro ĉiu ajn kaŭzo krom generado estas malmorala, tiel ili opinias, ke ĉiuj formoj de naskolimigo estas eraraj. Budhismo agnoskas, ke seksa konduto havas kelkajn celojn, kiel ekzemple, generado, kiel esprimo de amo kaj deziro inter du homoj, k.t.p. Tiuokaze ĝi opinias, ke ĉiuj formoj de naskolimigo krom abortigo estas ĝustaj. Fakte Budhismo povus diri, ke en la mondo kie okazas loĝantara eksplodo, naskolimigo estas vere farinda.
Demando: Sed kio estas pri la kvara maksimo? Ĉu eblas vivi sen mensogo?
Respondo: Se oni vere ne povas komerci aŭ vivi en socio sen mensogo, ŝanĝiĝon bezonas tia abomeninda kaj korupta stato. Budhano estas tiu, kiu klopodas fari ion praktikan pri la problemo per strebo esti pli fidinda kaj honesta.
Demando: Ĉu vi dirus veron aŭ mensogon se timigita viro kurus preter vi kiam vi sidus en parko, kaj post kelkaj minutoj alia viro kurus al vi kun tranĉilo kaj demandus, ĉu vi vidis per kiu vojo la unua viro forkuris?
Respondo: Se mi havas bonan kaŭzon por suspekti, ke la dua viro grave malutilos al la unua, mi senhezite mensogos kiel budhano inteligenta kaj zorgema. Ni diris antaŭe, ke la intenco estas unu el la faktoroj determini, ĉu la ago estas bona aŭ ne. La intenco savi vivon estas multoble pli pozitiva ol mensongo en cirkonstancoj kiel tio. Se mensogo, drinkado aŭ eĉ ŝtelado signifas, ke mi savas vivon, mi devas tion fari. Mi ĉiam povos kompensi pro rompo al tiuj maksimoj, sed mi neniam povos revivigi tiun, kiu perdis la vivon. Sed, kiel mi diris antaŭe, ne prenu tion kiel pretekston rompi maksimojn en oportuna tempo. La maksimoj devas praktikiĝi kun granda zorgo kaj nur esti ignoritaj en tre ekstremaj okazoj.
Demando: La kvina maksimo diras, ke ni devas deteni nin de alkoholaĵo kaj toksoj. Kial?
Respondo: Homoj ne drinkas nur por gustumi. Kiam ili drinkas solaj, ilia celo estas serĉi malstreĉiĝon, kaj kiam ili drinkas kune, la celo kutime estas serĉi konformiĝon. Eĉ malgranda kvanto da alkoholaĵo perturbas ilian konscion kaj konfuzas ilian singardemon. Se ili drinkas multe, la efiko povas esti detrua. Budhanoj diras, ke vi povas rompi ĉiujn aliajn maksimojn post kiam vi rompas la kvinan.
Demando: Sed drinketo ne vere rompas la maksimon, ĉu? Tio nur estas malgranda afero.
Respondo: Jes, tio estas nur malgranda afero. Sed se vi ne povas praktiki eĉ malgrandan aferon, viaj promeso kaj firmvolo estas ne tre fortaj, ĉu?
Demando: Ĉu fumado kontraŭas la kvinan maksimon?
Respondo: Fumado certe havas negativan efikon al korpo, sed ĝia efiko al menso estas tre malmulta. Fumanto ankoraŭ estas vigla, atenta kaj aplomba, do eble fumado estus ne farinda, tamen ĝi ne kontraŭus la maksimojn.
Demando: La kvin maksimoj estas negativaj. Ili diras al vi kion ne fari, sed ili ne diras al vi kion fari.
Respondo: La kvin maksimoj estas fundamentoj de budhisma moralo. Ili ne estas ĉio. Ni komencas per kono pri nia negativa konduto kaj per strebo eviti ĝin. Tio estas la celo de la kvin maksimoj. Post kiam ni ne plu faras malbonan konduton, ni komencas fari la bonan. Ni prenu la kvaran maksimon kiel ekzemplon. La Budho diris, ke ni devas komenci per sindeteno de mensogo. Poste, ni povos diri veron, paroli afable, milde kaj je konvena tempo. Li diris:
“Rezigninte mensogon, li fariĝas parolanto de la vero, fidinda, ĝusta kaj dependebla. Li ne trompas la mondon. Rezigninte malican parolon li ne ripetas ĉitiean aŭdaĵon tie nek ripetas tiean aŭdaĵon ĉi tie por okazigi konflikton inter homoj. Li kunigas disiĝintojn kaj pliproksimigas tiujn, kiuj jam estas amikoj. Harmonio estas lia ĝojo; harmonio estas lia plaĉo kaj harmonio estas lia amo. Tio estas la motivo de lia parolado. Post kiam li rezignas krudan paroladon, lia parolo estas ĝentila, senkulpigebla, plaĉa al oreloj, harmonia al koroj kaj plaĉa al plej multe da homoj. Rezigninte senutilan babiladon, li parolas konvene, kio estas trafa pri darmo kaj pri disciplino. Li parolas vortojn valorajn, rezoneblajn, precizajn, konvenajn kaj trafajn.”
M.I, I79
==
Venas la programero de budhismaj rakontoj. En tiu ĉi programero ni aŭskultos du rakontojn el la libro “Amo al la vivoj”. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
45. Prezo por Kontraŭleĝo
En 1836 juĝisto de Jiangyin-gubernio (Ĝjanjin) faris novan leĝon malpermesi mortigon de ranoj, ĉar la ranoj manĝis fiinsektojn por protekti plantojn. Do oni ne plu rajtis mortigi ranojn por manĝi.
Kiam la leĝo publikiĝis, oni informis tion al Zhang Axi (Ĝan Aŝji). Zhang Axi kutime sin vivtenis kaptante kaj vendante ranojn. Li ne scipovis legi, tial li sciis nenion pri la nova leĝo. Aŭdinte tion, li tute ne ŝatis la informon.
“Bone, mi ne obeu tiun damnindan leĝon. Pro kio oni forlasos tiel bongustajn ranojn?” Li estis tiel malĝentila kaj obstina, ke liaj amikoj malsukcesis deadmoni lin de tia vivmaniero. Tiel li daŭre kaptis kaj mortigis ranojn.
Li ŝatis aĉeti kaj trinki vinon per la mono gajnita pro la ranoj. Li ĉiam sin pravigis: “Kiel oni povus peki pro kaptado de ranoj? Rigardu, mi vivas sufiĉe bone.”
Liaj amikoj respondis al li: “Jes, nun vi vivas bone, sed tio fakte estas malbona afero pro la kontraŭleĝeco.”
Tio ege kolerigis Zhang Axi: “Kiom gravas la leĝo? Multaj homoj agas kontraŭ la leĝoj, ne nur mi mem!”
Iun ŝtorman nokton, Zhang Axi malaperis. En la sekva tago, kiam ĉesis la ŝtormo, la vilaĝanoj trovis lin finfine. Li falis en riveron kaj dronis. Tiaj aferoj povus okazi al iu ajn, tamen estis sufiĉe eksterordinare, ke centoj da ranoj venis kaj manĝis lian kadavron por venĝi siajn parencojn mortigitajn de li.
Neniu vidis tiel teruran bildon antaŭe. Ili ekkonsciis profunde, ke eĉ se iu povas eskapi de la ŝtata leĝo, tiu ne povas eskapi de la universa leĝo.
Pro la bona konduto ni estos rekompencitaj per feliĉigo, kaj pro la malbona konduto ni estos punitaj per malfeliĉigo. Tio okazos senescepte pli-malpli-frue.
==
46. Ekzekuto de Angiloj
En “Rekordo pri Vasta Amo”, Meng Ping’an (Men Pin’an) notis jenan historion:
En Suzhou-urbo (Suĝou) estis tre fama restoracio de angilaj nudeloj. La mastro estis maliculo kruela kaj egoisma. Lia restoracio estis pli prospera ol tiuj de liaj konkurantoj, ĉar li elpensis sagacan metodon por kuiri angilojn. Li vicigis najlojn en la vaporumilo, kaj metis vivajn angilojn enen. Post kiam li metis la vaporumilon super la kaldronon en kiu nudeloj estis kuirataj, la angiloj en la vaporumilo movadis tien kaj reen panike por eskapi. Ilia korpo estis tranĉita pro la najloj kaj la sango fluis en la kaldronon. Multaj klientoj opiniis, ke tiaj nudeloj estas bongustegaj.
Iun tagon, li kalkulis konton per abako. Li levis la kapon kaj ridegis: “Ha! Mi pli kaj pli riĉiĝas!”
“Paĉjo,” diris lia filo, “ni faru alian negocon. Estas tro kruele gajni monon tiamaniere eĉ se ni pli kaj pli riĉiĝas.”
“Malsaĝuleto! Por kio ni vivas anstataŭ por mono? For! Alian negocon? Per kia negoco ni povas enspezi tiel multe? Vi estas plena de absurdaĵoj!”
Iutage, la mastro ne plu vidiĝis. Lia filo serĉis lin en diversaj lokoj. Fine, najbaro alkuris kaj kriis: “Ni jam trovis lin. Rapidu! Li estas en la rivero.”
La junulo kuris al la bordo, kie ĉiuj vilaĝanoj staris kaj rigardis la strangan vidaĵon. Lia patro estis dronigata de centoj da angiloj, kiuj trenis lin en la akvon ĝis lia morto.
==
Finiĝis nia hodiaŭa elsendo. Ni elkore dankas al vi pro via atenta aŭskulto de nia elsendo kaj sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la sekva semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!
• 星期六, 10 8 月, 2013
Category: Retradio