Elsendlisto:
Budhisma scio
2-7. La Budho kaj milionulo
2-8. La Budho kaj farmisto
3.Budhismo kaj ideo pri Dio
Budhisma muziko
Denaska rilato
Budhismaj rakontoj
42. Venĝo de Angiloj
43. Veneno Wang
44. Favoro al Helikoj
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon ĉe nia tridekunua Retradio BRE. Hodiaŭ ni aŭskultos programerojn budhisma scio, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj.
Ni aŭskultu budhisman scion unue.
En tiu ĉi programero ni aŭskultos du ĉapitrojn el la esperanta traduko “La vivo de la Budho”, kaj unu ĉapitron el la esperanta traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. Nun ni aŭskultu ĉapitrojn 7 kaj 8 el la dua patro de la libro. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
2-7. La Budho kaj milionulo
Milionulo Anatapindika nomiĝis Sadaria, sed pro lia granda malavareco oni nomis lin Anatapindika, kiu signifas helpemulon al bezonantoj.
Anatapindika volis aĉeti parkon grandan kaj belan por la Budho, sed ĝi apartenis al Reĝido Ĝeta, kiu ne volis vendi ĝin. Li finfine sukcesis elaĉeti ĝin de la reĝido per tiom da mono, ke li kovris la tutan spacon de la parko per ormoneroj. Li konstruigis la faman Ĝetavanan monaĥejon, en kiu la Budho pasigis multajn pluvsezonojn. La Budho pasigis plejparton de sia vivo en tiuj kvietaj cirkonstancoj kaj faris plej multajn predikadojn tie. Finfine, la Budho pasigis dudek kvar pluvsezonojn en la Ĝetavana Monaĥejo.
La Budho faris kelkajn predikadojn al li por laikaj homoj. Du el la predikadoj estis pri malavareco kaj kvar feliĉoj. En la predikado pri malavareco, la Budho diris, ke la unua ŝtupo de la Budhiĝo estas praktikado de malavareco kiaj almozdono al monaĥoj kaj kostruado de monaĥejoj. La afero pli grava ol malavareco estas rifuĝo en la Tri Gemoj, kiuj estas la Budho, Darmo kaj Samgo), kaj observado al la Kvin Maksimoj, kiuj estas la kvin reguloj helpantaj al homoj disciplini siajn parolojn kaj kondutojn. La afero pli grava ol observado de la Kvin Maksimoj estas konstanta praktikado de meditado pri bonkoreco. Sed la plej meritoplena konduto laŭ la Budho estas disvolvi enrigardon en la efereran naturon de ĉiuj aferoj.
En la predikado pri la kvar feliĉoj haveblaj por ordinaraj homoj, la Budho menciis la feliĉojn pri posedo, riĉaĵo, senŝuldo kaj senkulpo.
La feliĉo pri posedo signifas homan kontentecon pri gajno de riĉaĵo per honestaj metodoj kaj diligenta laborado. La feliĉo pri riĉaĵo estas homa kontenteco en elspezo de la propra riĉaĵo dum la devoplenumado.
La feliĉo pri senŝuldo estas homa kontenteco, kiun homo ĝuas kiam li scias bone, ke li havas nenian ŝuldon grandan aŭ malgrandan al aliaj.
La feliĉo pri senkulpo estas kontenteco de homo, kies kondutoj korpa, parola kaj pensa ne kaŭzis malutilon al aliaj, kaj kiu estas libera de ĉiuj kulpoj.
Kiam Anatapindika unuafoje renkontis la Budhon ĉe Sitavana arbaro proksima al Raĝagaha, lia fido al la Budho estis tiel forta, ke aŭroro aperis el lia korpo. Aŭdinte la Darmon unuafoje Anatapindika fariĝis sotapana, kiu estas la unua ŝtupo de sankteco.
==
2-8. La Budho kaj farmisto
Iam la Budho estis en la vilaĝo de Ekanala en Magada. Pluvis kaj estis tempo por semado. Kiam la folioj ankoraŭ estis malsekaj pro roso en la frua mateno, la Budho iris al la kampo, kie laboris bramano kaj farmisto Kasibaradvaĝa kun laborantoj de kvincent plugiloj. La Budho atingis je la tempo por la bramano disdoni manĝaĵojn al siaj laborantoj. La Budho atendis, ke iu donos al li manĝaĵon. Sed kiam la bramano vidis la Budhon, li mokis lin kaj diris: “Mi plugas kaj semas, kaj jam plugis kaj semis, do mi manĝas. Asketo, vi ankaŭ devas kaj devis plugi kaj semi por manĝi.”
“Bramano, ankaŭ mi plugas kaj semas,” respondis la Budho. “Kaj jam plugis kaj semis, do mi manĝas.”
La konfuzita bramano diris: “Vi asertis, ke vi plugas kaj semas, sed mi neniam vidis vin pluganta.”
La Budho respondis: “Mi semas kredon kiel semojn. Mia disciplino estas la pluvo. Mia saĝo estas la jugo kaj plugilo. Mia modesteco estas la koltro. La menso estas ŝnuro. Atentemo estas la soko kaj vipo. Mi estas sindetenema en miaj kondutoj, paroloj kaj manĝaĵoj. Mi semis kun vereco. La feliĉo gajnita de mi estas liberiĝo el suferado. Kun persisteco mi portis mian jugon ĝis la atingo de nirvano. Mi jam tiel plugadis. La laboro donis rikolton de senmorteco. Tiel plugante oni fuĝas el ĉiuj suferoj.”
Aŭdinte la klarigadon de la Budho, la bramano konsciis sian eraron kaj diris: “Bonvolu manĝi laktan rizon, Estimata Gotamo! La estimata Gotamo estas vera farmisto ĉar liaj plantaĵoj donos frukton de senmorteco! Dirante, la bramano plenigis grandan bovlon per lakta rizo kaj oferis ĝin al la Budho.
La Budho rifuzis la manĝaĵon, dirante, ke li ne akceptas manĝaĵon interŝanĝitan per siaj instruoj.
La bramano genuiĝis ĉe la piedoj de la Budho kaj petis, ke tiu ordinu lin kiel monaĥon. Post nelonge, Kasibaradvaĝa fariĝis arahanto.
==
Finiĝis la unua parto de nia programero, kaj nun ni iru al alia. Sekve ni aŭskultos la trian ĉapitron de la traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”, kiun verkis angle majstro Dhammika. Post la aŭskulto de tiu ĉi programero ni scios bone, kio estas la budhisma vidpunkto pri Dio.
==
3.Budhismo kaj ideo pri Dio
Demando: Ĉu vi budhanoj kredas je dio?
Respondo: Ne, ni ne kredas je dio. Estas kelkaj kialoj pri tio. Kiel modernaj sociologoj kaj psikologoj, la Budho vidis, ke multaj ideoj de religioj kaj precipe la ideo pri dio havas sian originon en maltrankvileco kaj timo. La Budho diris:
“Regite de timo, homoj iras al sanktaj montoj, sanktaj boskoj, sanktaj arboj kaj altaroj.” DP I88
Primitivuloj vivis en danĝera kaj malamika mondo. Ilin konstante akompanis timoj al sovaĝaj bestoj, al neebleco trovi sufiĉan manĝaĵon, al vundiĝo aŭ malsano, kaj ankaŭ al naturaj fenomenoj kiel tondro, fulmo kaj vulkanoj. Pro manko de sekureco, ili kreis la ideon pri dioj por doni al si komforton en bonaj tempoj, kuraĝon en danĝeraj tempoj kaj konsolon kiam aferoj iras malbone. Ĝis nun vi rimarkos, ke homoj estas ofte pli religiemaj en krizaj tempoj. Vi aŭdos ilian diron, ke la kredo je dio aŭ dioj donas al ili forton, kiun ili bezonas por aranĝi sian vivon. Ili ofte eksplikas, ke ili kredas je speciala dio, ĉar ili preĝis en tempo de bezono kaj iliaj deziroj estis realigitaj. Ĉio ĉi ŝajne subtenas la instruon de la Budho, ke la ideo pri dio estas reago al timo kaj deprimiteco. La Budho instruis, ke ni strebu por kompreni niajn timojn, malpliigi niajn avidojn kaj akcepti trankvile kaj kuraĝe la aferojn, kiujn ni ne povas ŝanĝi. Li anstataŭigis timon per racia kompreno anstataŭ senracia kredo.
La dua kialo, ke la Budho ne kredis je dio estas, ke ne ekzistas multaj atestoj por subteni tian ideon. Estas sennombraj religioj kaj ili ĉiuj pretendas, ke nur ili havas la instruon de dio en sia sankta libro, nur ili komprenas la naturon de dio, kaj ekzistas nur ilia propra dio anstataŭ tiuj de aliaj religioj. Iuj pretendas, ke dio estas vira; iuj pretendas, ke dio estas virina kaj iuj pretendas, ke dio estas neŭtra. Ili ĉiuj estas kontentaj, ke troviĝas sufiĉa atesto por pruvi la ekziston de ilia dio sed ili mokas la ateston uzatan de aliaj religioj por pruvi la ekziston de aliaj dioj. Estas mirinde, ke kvankam tiel multe da malsamaj religioj en tiel multaj landoj klopodas pruvi la ekzistecon de siaj dioj, tamen pri tiuj estaĵoj ankoraŭ mankas reala, konkreta, materiala aŭ nerefutebla atesto. Budhanoj prokrastas la juĝojn ĝis aperas tia atesto.
La tria kialo de la Budho ne kredi je dio estas, ke li trovis la kredon ne necesa. Iuj pretendas, ke kredo je dio estas necesa por ekspliki la originon de la universo. Sed scienco jam tre konvinke eksplikis, kiel la universo aperis sen prezenti la ideon pri dio. Iuj pretendas, ke kredo je dio estas necesa por ĝui feliĉan kaj signifoplenan vivon. Ni denove povas rimarki, ke tio ne estas vera. Sen mencii multajn budhanojn, estas milionoj da ateistoj kaj liberpensuloj, kiuj havas utilan, feliĉan kaj signifoplenan vivon sen kredo je dio. Iuj pretendas, ke la kredo je dia potenco estas necesa ĉar la homaro estas malforta kaj ne havas forton por sin helpi. La atesto denove indikas kontraŭon. Ni ofte aŭdas pri homo, kiu venkis grandan senkapablecon kaj handikapecon, gigantan senesperon kaj malfacilaĵon per siaj internaj fortoj kaj propraj penoj sen kredo je dio. Iuj pretendas, ke dio estas necesa por homa saviĝo. Sed tiu argumento nur estas bone konvinka se vi akceptas la teologian koncepton de saviĝo. Budhanoj ne akceptas tian koncepton. Baziĝinte sur sia propra sperto, la Budho vidis, ke ĉiu homo havas kapablon purigi sian menson, disvolvi senfinajn amon, kompatemon kaj perfektan komprenemon. Li turnis atenton de la ĉieloj al koro kaj kuraĝigis nin trovi solvon al niaj problemoj per nia memkompreno.
Demando: Sed se ne estas dioj, kiel aperis la universo?
Respondo: Ĉiuj religioj havas mitojn kaj rakontojn, per kiuj oni provas respondi tiun ĉi demandon. En antikvaj tempoj tiaj mitoj estis taŭgaj, sed en la 21-a jarcento, en la epoko de fiziko, astronomio kaj geologio, tiajn mitojn jam anstataŭis sciencaj faktoj. Scienco jam klarigis la originon de la universo sen helpo de ideo pri dio.
Demando: Kion diris la Budho pri la origino de la universo?
Respondo: Estas tre interese, ke la budha eksplikado pri la universa origino tre proksimas al la vidpunkto de scienco. En la Aganna Sutro la Budho priskribis, ke la universo detruiĝis kaj denove estiĝis en la nuna formo dum longa periodo de sennombraj milionoj da jaroj. La unua vivo formiĝis sur la surfaco de akvo kaj denove disvolviĝis de simplaj organismoj al la komplikaj post sennombraj milionoj da jaroj. Li diris, ke ĉiuj tiuj procezoj iris pro naturaj kaŭzoj tute sen komenco aŭ fino.
Demando: Vi diris, ke troviĝas neniu atesto pri la ekzisto de dio, sed kiel okazas mirakloj?
Respondo: Multaj homoj kredas, ke mirakloj estas pruvo de ekzisto de dio. Ni aŭdis senprudentajn deklarojn, ke resaniĝo okazas, sed ni neniam havis sendependan ateston de medicina oficejo aŭ kuracejo. Ni aŭdis peran raporton, ke iu mirakle saviĝis el fatalaĵo, sed ni neniam akiris propraokulan ateston pri tio, kio eble okazis. Ni aŭdis la onidiron, ke preĝo fortigis malsanan korpon aŭ velkiĝintan kruron, sed ni neniam vidis X-radiojn aŭ ricevis komenton de kuracistoj aŭ flegistoj. Senprudentaj deklaroj, nerektaj raportoj kaj onidiroj ne estas anstataŭigo de rigora atesto, kaj rigora atesto pri mirakloj estas tre rara. Ĉiuokaze, iam okazas aferoj neklarigeblaj kaj neatenditaj. Sed nia nekapableco ekspliki tiajn aferojn ne povas pruvi la ekziston de dioj. Tio nur pruvas, ke niaj scioj estas ankoraŭ ne perfektaj. Antaŭ disvolviĝo de moderna medicino, kiam homoj ne sciis kio kaŭzas malsanon, ili kredis, ke dio aŭ dioj donas malsanon kiel punon. Nun ni scias bone, kio kaŭzas tiujn aferojn. Do kiam ni estas malsanaj, ni prenas medicinaĵon. En la tempo kiam niaj scioj pri la mondo estos pli kompletaj, ni komprenos, kio kaŭzas la neklarigeblan fenomenon, kiel ni komprenas nun, kio kaŭzas malsanon.
Demando:Sed tiel multe da homoj kredas je iom da formo de dio, do ĝi devas esti vera.
Respondo: Ne. Estis tempo, kiam ĉiuj homoj kredis, ke la mondo estas ebena, sed ili ĉiuj eraris. La sumo de homoj, kiuj kredas ideon, ne estas mezuro de vereco aŭ malvereco de tiu ĉi ideo. Esplori la faktojn kaj ekzameni la atestojn estas la nura metodo por distingi, ĉu la ideo estas vera aŭ ne.
Demando: Do se vi budhanoj ne kredas je dioj, je kio vi kredas?
Respondo: Ni ne kredas je dio ĉar ni kredas je homo. Ni kredas, ke ĉiu homo estas valora kaj grava, ke ĉiuj havas sian latentan povon por disvolviĝi en budhon, la homan perfektecon. Ni kredas, ke homoj povas forigi la sensciecon kaj senraciecon, kaj vidi la veron de aferoj. Ni kredas, ke malamo, kolero, malico kaj ĵaluzo povas anstataŭiĝi per amo, pacienco, malavareco kaj bonkoreco. Ni kredas, ke ĉio estas en la mano de ĉiuj homoj se ili klopodas laŭ gvido kaj subteno de budhanaj samideanoj kaj laŭ inspiro de budha ekzemplo. Kiel diris la Budho:
“Neniu savas nin krom ni mem,
Neniu povas kaj neniu alia devas.
Ni mem devas iri la vojon,
Sed la Budho klare montris ĝin.” DP. I65
==
Venas al ni la programero Budhisma muziko. Ni ĝuu budhisman kanton “Bona rilato” en tiu ĉi elsendo.
==
La belan muzikon sekvas la lasta programero de hodiaŭa elsendo. En la programero de Budhismaj rakontoj ni aŭskultos tri rakontojn voĉlegitajn de sinjoro Zhao Jianping el ĈRI.
==
42. Venĝo de Angiloj
Guizhou (Gujĝou) estas malriĉa regiono en Ĉinio. Ĝi estas monteca provinco en la sudokcidento. Tie vivis homo nomata Lu, kiu preferis angilaĵon tiel, ke sen ĝi li povis manĝi nenion alian.
Se iu demandis, pro kio li manĝis tiel multajn angilojn, li ĉiam respondis: “Ili estas vere bongustaj.”
Iutage li, jam sesdek-jara, iris al bazaro por aĉeti angilojn freŝajn kaj dikajn.
Vendisto kriis: “Fiŝojn? Fiŝoj vivaj, freŝaj kaj dikaj! Aĉetu ĉi tie!”
“Ĉu vi havas angilojn?” demandis Lu.
“En tiu urno,” respondis la vendisto. Lu kuspis la manikon kaj etendis brakon en la urnon por elekti dikajn angilojn. Li estis tiel sperta, ke li kapablis elekti bongustajn angilojn nur per palpo anstataŭ per rigardo.
Sed la afero iris malsame tiutage. Kiam li etendis la brakon en la urnon, lia vizaĝo subite perdis ordinaran koloron, kaj li ekblekis kiel vundita bovo. Oni trovis, ke ĉiuj angiloj en la urno atakas lin je la brako kaj mordas lin laŭeble plej forte.
Neniu sciis kion fari. Ili neniel kapablis preni la angilojn for de lia brako. Iu kuris raporti al lia familio, kaj liaj gefiloj alkuris por savi lin per akra tondilo. Kiam ili detondis la angilojn, la kapo de la angiloj ankoraŭ restis sur la brako de ilia patro, kun la dentoj profunde enigitaj en la karnon. Kiam oni finfine elprenis la kapojn de la angiloj, la karno jam falis de lia brako, kaj li baldaŭ mortis pro doloro.
==
43. Veneno Wang
Lia nomo estis Wang (Ŭan), kaj oni nomis lin Veneno. Li loĝis en Hengling (Henlin) ekster Changzhou-urbo (Ĉangĝou), Jiangsu-provinco (Ĝjansu). Ĉe Hengling estis akreoj da fragmitoj, kaj tie vivis multaj paseroj. Veneno Wang bredis ferocan aglon kaj trejnis ĝin zorgeme. Poste, li faris grandan reton kaj starigis ĝin en la fragmitejo. Li ellasis la aglon, por ke ĝi flugu tien kaj reen super la reto. Kiam la paseroj vidis sian naturan malamikon, ili disflugis ĉien panike, kaj multaj el ili sin entrudis en la reton de Veneno Wang. Oni ne povis teni la kaptitajn paserojn longe. Ili preferis sin mortigi demordinte la langon ol vivi longe en kaĝo. Kaj siaflanke Veneno Wang ne volis bredi ilin en kaĝo, tial, ilin kaptinte, li frakasis iliajn kapojn per granda ŝtono kaj portis iliajn korpojn al bazaro por vendi kiel viandon. Tio estis lia vivrimedo, kaj li fieris pri sia artifiko.
Pro kio oni nomis lin Veneno? Li kondutis malice kaj kruele. Li ĉiam volis agi laŭ sia propra plaĉo, spite al ies admono. Se iu senatente tuŝis lian paseran reton, li blasfemadis lin per plej timigaj kaj malbonaj vortoj, kiujn li kapablis elpensi. Li povis senĉese insultadi tutan tagon. Pro tio, ĉiuj en la regiono lin konis kaj malestimis.
Finfine, li eksuferis de stranga malsano, kiun neniu el kuracistoj vidis antaŭe. La tuta korpo tiom doloris lin, kie li sin rulis tien kaj reen en lito. Li ĝemis, ploris, kaj petadis kuracistojn, sed neniu sciis, kiel kuraci lin. Li tute perdis la arogantecon, kaj lia vizaĝo distordiĝis pro doloro. Kiu ajn venis, li ĉiam petegis murmure: “Estu bonkora al mi, kaj bonvolu savi min!” Sed neniu sciis kion fari kontraŭ tio. Liaj najbaroj diris, ke liaj voĉo kaj aspekto similas tiujn de la rete malliberigitaj paseroj.
Plurajn tagojn poste, la doloro tiom suferigis lin, ke li demordis sian langon kaj mortis. Li mortis en terura maniero, ĉar li havis teruran vivon.
==
44. Favoro al Helikoj
En 1576, Han Shineng (Han Ŝinen) de Changzhou-urbo (Ĉanĝou), Jiangsu-provinco (Ĝjansu) sonĝis, ke dio en brile ora kostumo diras al li: “Gratulon! Mi alportas ĝojigan novaĵon al vi. Vi promociiĝos al la plej alta posteno en la kortego.”
Han ne aŭdacis kredi tion eĉ en la sonĝo. “Pro kio?” li demandis la dion.
La dio respondis: “Via Honora Avo, Han Yongchun (Han Jungĉun), estis malriĉa. Kvankam li ne estis sufiĉe bonhava por vivteni la familion, tamen li ŝatis liberigi bestojn. Ĉiumatene, tuj kiam la suno leviĝis, li iris al la rojo ĉe sia domo kun balailo. Vi scias, ke helikoj kutime vagas el la rojo nokte. Via avo balais kaj remetis ilin en la rojon, por ke la homoj ne piedpremu ilin pro malatento. Iam li estis tre malriĉa kaj havis neniom por manĝi, li do balais laŭ la rojo kilometrojn por forgesi la malsaton. Tiel li savis sennombrajn helikojn.
“Iuj kutime mokridis lin: ‘Ĉu vi ne povas doni vian tempon por fari ion pli bonan?’ Aliaj demandis: ‘Se vi estas tiel malsata, kial vi ne manĝu helikojn? Vi ja scias bone, ke ili estas tre bongustaj.’ Ili senĉese mokis kaj nomis lin malsaĝulo, sed li tute ne zorgis pri tio. Li daŭrigis la bonfaron, kio estas prava laŭ li. Li tute ne pensis, ke necesas atenti kion oni diras pri li. Tiel ĉiufoje kiam li remetis helikojn sekure en la akvon, li ĉiam ĝuis mirindajn kontentecon kaj feliĉon. Tian ĝuon oni ne povas aĉeti per mono.
“Via avo persiste faris tion en pli ol kvardek jaroj. Li savis tiel multajn vivojn, ke li ne nur rikoltis grandan fortunon al si mem, sed ankaŭ al siaj posteuloj dum multaj generacioj. Ankaŭ vi profitas de lia bonkoreco.”
Tiam la sonĝo finiĝis. Han Shineng ekokupiĝis pri sia laboro. Poste, li vere promociiĝis pli kaj pli alten, ĝis fine li ricevis la postenon plej altan en ĉiuj ĉinaj kortegoj. La imperiestro sendis lin al Koreio kiel specialan misiulon. Li estis grava kaj potenca, kaj dank’ al lia bonkoreco, lia familio prosperis dum multaj generacioj.
==
Finiĝis nia hodiaŭa elsendo. Ni elkore dankas al vi pro via atenta aŭskulto de nia elsendo kaj sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la sekva semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!