Elsendlisto
Aktualaĵo
Komenciĝis la somera instruado de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi
Budhisma scio
La vivo de la Budho
2-3. La patrono Reĝo Bimbisara
2-4. Visaka, granda subtenantino de Budhismo
Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj
Demandoj-3
Budhismaj rakontoj
36. Valora Vivo
37. Malfeliĉa Rakonto
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvecon ĉe nia dudeknaŭa elsendo de Retradio BRE
En Hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn aktualaĵo, budhisma scio, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj.
Ni aŭskultu aktualaĵon.
==
Aktualaĵo:
Komenciĝis la somera instruado de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi
La somera instruado de Esperanto sukcese komenciĝis en Monaĥejo Tiefosi ĉe Urbo Xi’an de Ĉinio organizite de Ĉina ILEI kaj Xi’an-a Esperanto-asocio. La instruado konsistas el Rapida baza kurso, prepara kurso kaj Bekkurso. Miaohui gvidis du antaŭajn kursojn de la deka ĝis la dudeka de julio. Poste sinjoro Jano ekinstruis bekkurson al la kursanoj en la dudekunua de julio. La instruado daŭros ĝis la deka de aŭgusto, tamen se kursanoj volas lerni pli multe, ni povos iom pli longigi la instruadon laŭ ilia deziro.
Samtempe ni ankaŭ okazigos seminarion de esperanta instruado. Ĉiuj esperantistoj kaj prelegoj estos bonvenaj. Bonvolu kontakti kun sinjorino Arko aŭ Miaohui se vi interesiĝas pri tio. La retadreso de sinjorino Arko estas arko.gong@qq.com, kaj tiu de Miaohui estas miaohui@budhano.cn
==
Finiĝis la programero Aktualaĵo, kaj venas al ni programero budhisma scio. Ĉifoje ni aŭskultos du ĉapitrojn el la esperanta traduko “La vivo de la Budho” kaj la lastan parton el la unua ĉaptro de la esperanta traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. La esperantaj tradukoj estas faritaj de Miaohui el Monaĥejo Tiefosi helpate de samideanoj en- kaj eksterlandaj. Nun ni aŭskultu la programeron Budhisma Scio. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
2-3. La patrono Reĝo Bimbisara
Reĝo Bimbisara iam proponis duonon de sia regno al la asketo Gotamo, sed la lasta fordankis ĉar li volis klopodi por iluminiĝo. Poste Reĝo Bimbsara petis promeson de Gotamo reveni al Raĝagaha por ilumini lin post la atingo de iluminiĝo.
Gotamo iluminiĝis kaj fariĝis la Budho, sed li ne forgesis la promeson reveni al Raĝagaha. Li decidis viziti Raĝagahan kun granda nombro de siaj disĉiploj. Lia famo kiel religia instruisto cirkulis en la urbo kaj ankaŭ atingis la orelojn de Reĝo Bimbisara.
Aŭdinte, ke la Budho jam atingis la urban pordon, la reĝo eliris kun multaj korteganoj por bonvenigi lin kaj liajn disĉiplojn. La reĝo proksimiĝis al la Budho kaj esprimis sian respekton, sed iuj el la korteganoj ne sciis bone, al kiu el la Budho kaj Kasapa ili devas esprimi sian respekton. Ili konfuziĝis, ĉu la Budho havas sanktan vivon sub Kasapa aŭ inverse, ĉar ambaŭ estis ege respektindaj religiaj instruistoj.
La Budho elvidis iliajn pensojn kaj demandis la respektintan Kasapan, kial li rezignis sian adoradon al fajro. Kompreninte la motivon de la demando, la respektinta Kasapa eksplikis, ke li preferas la pacan staton de nirvano al senutilajn sensajn plezurojn. Post tio, li genuiĝis ĉe la piedoj de la Budho kaj diris: “Mia instruisto, la Sinjoro, estas Sanktulo. Mi estas lia disĉiplo.”
La piaj homoj ekĝojis aŭdinte la konversacion. La Budho predikis pri la Darmo kaj Reĝo Bimbisara atingis la unuan ŝtupon de sankteco kaj fariĝis sotapano. Kompreninte la doktrinon, Reĝo Bimbisara diris al la Budho: “Estimata Sinjoro, Antaŭe, kiam mi estis reĝido, mi havis kvin dezirojn. Nun ili ĉiuj realiĝis. Mia unua deziro estis fariĝi reĝo. Mia dua deziro estis, ke iluminiĝinto vizitu mian landon. Mia tria deziro estis, ke mi konatiĝu kun iluminiĝinto. Mia kvara deziro estis, ke li prediku la doktrinon al mi. Mia kvina deziro estis, ke mi povos kompreni la doktrinon. Nun ĉiuj kvin deziroj plenumiĝis.”
Pro sia dankemo por la spirita donaco fare de la Budho, Reĝo Bimbisara donacis parkon kun kvieta bambuaro al la Budho kaj liaj disĉiploj. La parko estis nomita Bambuaro. La Budho restis tie dum tri sinsekvaj pluvsezonoj kaj aliaj tri pluvsezonoj poste.
Aŭdinte la Darmon, la reĝo fariĝis reganto bona kaj pia, sed poste, li mortis mizere kaj antaŭtempe pro sia estinta malbona karmo kaj la malbona konduto de sia filo.
==
2- 4. Visaka, granda subtenantino de Budhismo
Visaka estis pia kaj malavara filino de milionulo. Kiam ŝi estis nur sep-jara, la Budho vizitis ŝian hejmlokon. Aŭdinte la viziton de la Budho, ŝia avo ordonis ŝin eliri kaj inviti la Budhon. Kvankam ŝi estis infano, ŝi estis pia kaj virta. Do tuj post aŭdo de la Budha Darmo, ŝi atingis la unuan ŝtupon de sankteco.
Kiam ŝi estis dekkvin-jara, kelkaj bramanoj vidis ŝin kaj pensis, ke ŝi estos ideala edzino por ilia mastro Punavadana, la filo de milionulo nomata Migara. Visaka posedis kvin virinajn belecojn: juneco, belaj haroj, bela haŭto glata kaj ora, bela figuro kaj bela korpa proporcio. Do ili edzinigis ŝin al Punavadana.
En ŝia geedziĝa tago, ŝia saĝa patro donis al ŝi dek konsilojn:
1. Edzino nek rajtas kritiki siajn bogepatrojn kaj edzon en publiko nek rajtas diskonigi iliajn mankojn aŭ familiajn kverelojn ekstere.
2. Edzino ne rajtas aŭskulti rakontojn aŭ onidirojn pri aliaj familioj.
3. Ŝi rajtas pruntedoni objektojn al tiuj, kiuj redonos ilin.
4. Ŝi ne rajtas pruntedoni objektojn al tiuj, kiuj ne redonos ilin.
5. Ŝi devas helpi malriĉajn parencojn kaj amikojn eĉ se ili ne povos repagi ŝin.
6. Edzino devas sidi gracie. Vidinte siajn bogepatrojn aŭ edzon, ŝi devas stariĝi de sur la sidejo por montri sian respekton al ili.
7. Manĝonte, edzino devas unue certi, ke ŝiaj bogepatroj kaj edzo jam havas manĝaĵon, kaj ke liaj servantoj estas bone prizorgitaj.
8. Antaŭ la enlitiĝo, edzino devis certi, ke ĉiuj pordoj estas fermitaj, mebloj estas sekuraj, servantoj jam plenumis sian devon, kaj la bogepatroj jam ripozis. Edzino devas kutime ellitiĝi frue en la mateno se ŝi ne estas malsana. Ŝi ne rajtas dormi dum la tago.
9. Ŝi devas prizorgi siajn bogepatrojn kaj edzon tiel bone kiel fajron.
10. Ŝi devas respekti siajn bogepatrojn kaj edzon kiel ĉielanojn.
Ekde kiam Visaka atingis Savati, la urbon de sia edzo, ŝi estis bonkora kaj malavara al ĉiuj en la urbo, kaj ankaŭ ĉiuj amis ŝin.
Iutage, ŝia bopatro estis manĝanta dolĉan rizkaĉon el ora bovlo kiam monaĥo eniris la domon por almozpeti. Kvankam la bopatro vidis la monaĥon, li daŭre manĝis kvazaŭ li ne vidus lin. Visaka diris al la monaĥo ĝentile: “Bonvolu iri al alia domo, Estimata sinjoro. Mia bopatro manĝas putran manĝaĵon.”
La bopatro de Visaka malŝatis ŝin delonge ĉar ŝi estis pia sekvantino de la Budho kaj subtenis Budhismon, sed li ne. Li ĉiam volis trovi ŝancon por rompi la geedzecon inter sia filo kaj Visaka kvankam ŝia konduto estis senmanka. Nun li vidis sian ŝancon. Kun miskompreno pri ŝiaj vortoj, li pensis, ke ŝi humiligis lian familion.
Li ordonis, ke oni forpelu Visakan el la domo, sed ŝi atentigis lin pri la postulo de sia patro al la ok samgentanoj. Ŝia patro iam diris al ili: “Se mia filino havas iun ajn kulpon, faru enketon pri tio.”
La milionulo konsentis pri ŝia postulo kaj kunvenigis la ok samgentanojn por enketi, ĉu Visaka kulpis pri krudeco. Kiam ili alvenis, li ŝtele diris al ili: “Trovu ŝian pekon el tiu ĉi konduto kaj forpelu ŝin el la domo.”
Visaka pruvis sian senkulpecon per eksplikado: “Sinjoroj, kiam mia bopatro ignoris la monaĥon kaj daŭre manĝis sian kaĉon el lakto kaj rizo, li ne faris meriton en sia nuna vivo. Li nur ĝuis la meritojn de siaj antaŭaj kondutoj. Ĉu tio ne similas al manĝado de putra manĝaĵo?”
Ŝia bopatro povis fari nenion alian ol konsenti, ke ŝi ne estas kulpa pri krudeco.
Estiĝis aliaj miskomprenoj post tio, sed Visaka povis ekspliki je la kontenteco de la bopatro. Post tiuj okazaĵoj, ŝia bopatro konsciis sian eraron kaj rimarkis la grandan saĝon de Visaka. Li invitis la Budhon al sia domo laŭ ŝia propono por peti instruojn. Aŭdinte la predikadon de la Budho, li fariĝis sotapana, kiu estas la unua ŝtupo de sankteco.
Kun saĝo kaj pacienco ŝi sukcese konvertis la edzan familion en feliĉan budhisman familion. Visaka estis ankaŭ tre oferema kaj helpema al monaĥoj. Ŝi konstruigis Pubaraman Monaĥejon por monaĥoj per granda elspezo. Ŝi tre ĝojis kiam la Budho pasigis ses pluvajn sezonojn tie.
En unu el la predikadoj al Visaka, la Budho parolis pri la ok virinaj kvalitoj kondukantaj riĉecon kaj feliĉon en tiu ĉi vivo kaj la sekvaj. Li diris: “Visaka, tio estas, ke virino bone faras sian laboron, administras servantojn, respektas sian edzon kaj gardas lian havaĵon. Tio estas, ke virino havas virtecon (sila), bonfaremon (caga), saĝon (panna) kaj kredon (saddha) je la Budho, Darmo kaj Samgo.”
Kiel talenta virino, Visaka ludis gravan rolon en diversaj aktivadoj kun la Budho kaj ties sekvantoj. La Budho donis al ŝi specialan rajton por solvi disputojn okazantajn inter la monaĥinoj. Kiam oni invitis ŝin por solvi la problemojn de kverelado, kelkaj vinajaj reguloj de disciplinoj estis estigitaj por monaĥinoj.
Visaka forpasis nature en la aĝo de cent dudek jaroj.
==
Nun ni aŭskultu la lastan parton de la unua ĉapitro de la esperanta traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. La libro estas angle verkita de budhisma monaĥo S Dhamika el Aŭstralio, kaj la titolo de la ĉapitro estas “Kio estas Budhismo?”
Demando: Vi certe alte taksas Budhismon, do laŭ mi vi opinias nur vian religion vera dum ĉiujn aliajn falsaj.
Respondo: Neniu budhano, kiu komprenas la budhan instruon, opinias aliajn religiojn malĝustaj. Neniu tiel pensas post diligenta kaj grandanima esplorado pri aliaj religioj. Kiam vi studas malsamajn religiojn, vi unue rimarkas, kiom da komunaĵo ili posedas. Ĉiuj religioj agnoskas, ke la nuna stato de la homaro estas malkontentiga. Ĉiuj kredas, ke homoj bezonas ŝanĝi siajn sintenon kaj konduton por plibonigi sian nunan situacion. Ĉiuj instruas etikon, kiu entenas amon, bonkorecon, paciencon, malavarecon kaj socian respondecon, kaj ĉiuj akceptas la ekzistecon de iuj absolutaj formoj. Ili uzas diversajn lingvojn, nomojn kaj simbolojn por priskribi kaj klarigi tiujn aferojn. Nur kiam homoj etanime alkroĉiĝas al sia propra vidpunkto, aperas maltoleremo, malhumileco kaj obstineco.
Imagu, ke anglo, franco, ĉino kaj indoneziano rigardas tason. La anglo diras: “Tio estas cup.” La franco respondas: “Ne, ĝi ne estas cup. Ĝi estas tasse.” La ĉino komentas: “Vi ambaŭ eraras. Ĝi estas bei.” Fine la indoneziano mokas la aliajn, dirante: “Kiel malsaĝaj vi estas. Ĝi estas cawan.” Poste la anglo elprenas vortaron kaj montras ĝin al la aliaj, dirante: “Mi povas pruvi, ke ĝi estas cup. Mia vortaro tiel diras.” “Do via vortaro estas erara,” diras la franco, “ĉar mia vortaro klare diras, ke ĝi estas tasse.” La ĉino mokas ilin: “Mia vortaro diras, ke ĝi estas bei kaj mia vortaro estas pli antikva ol la viaj je miloj da jaroj, do ĝi certe estas pli ĝusta. Krome, pli da homoj parolas la ĉinan lingvon ol la aliajn lingvojn, do ĝi devas esti bei.” Dum ili reciproke kverelas kaj argumentas, alia homo aliras, trinkas per la taso kaj poste diras al la aliaj: “Ĉu vi nomas ĝin cup, tasse, bei aŭ cawan, la utileco de la taso estas teni akvon por trinki. Ĉesu argumenti, sed trinku; ĉesu kvereladi, sed mildigu vian soifon.” Jen budhana sinteno al aliaj religioj.
Demando: Iuj homoj diras, ke ĉiuj religioj estas efektive samaj. Ĉu vi konsentas kun ili?
Respondo: Religio estas fenomeno tro komplika kaj diversa por resumi per nur malgranda aserto kiel tio. Budhanoj eble diras, ke ĉi tiu aserto havas elementojn de ambaŭ vero kaj malvero. Budhismo instruas, ke ne troviĝas Dio, sed ekzemple Kristanismo instruas, ke Dio ekzistas. Mi opinias, ke tio estas tre grava diferenco. Sed unu el la plej belaj paragrafoj en la Biblio diras:
“Se mi parolus lingvon de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonoranta kupro aŭ tintanta cimbalo. Kaj se mi posedus la prefetpovon kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉiajn sciojn, kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi nenion profitus. Amo longe suferas, kaj bonfaras; Amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.” I. Kor. 13-7
Jen precize estas la budhisma instruo, ke la kvalito de nia koro estas multe pli grava ol ĉiuj supernaturaj potencoj haveblaj, nia kapablo profeti estontecon, kaj la forto de nia kredo aŭ ĉiaj ekscesaj gestoj fareblaj. Do kiam temas pri teologiaj konceptoj kaj teorioj, Budhismo kaj Kristanismo certe estas malsamaj. Sed kiam temas pri koraj kvalitoj, virtoj kaj kondutoj, ili estas tre similaj.
Demando: Ĉu Budhismo estas scienca?
Respondo: Antaŭ la respondo, estas plej bone ke ni difinu la vorton “scienco”. Laŭ vortaro scienco estas “scio, kiu povas fariĝi sistemo laŭ la faktoj de homaj vidoj kaj pruvoj por ekspliki la ĝeneralajn naturajn leĝojn. Ĝi estas branĉo de scioj, ĉion el kiuj oni povas studi precize.” Iuj aspektoj de Budhismo ne konformas al ĉi tiu difino, tamen la esencaj instruoj de Budhismo, la Kvar Noblaj Veroj, plej konformas al ĝi. Suferado, la unua Nobla Vero, estas sperto, kiun ni povas difini, sperti kaj mezuri. La dua Nobla Vero klarigas, ke sufero havas naturan kaŭzon, la avido, kiun ni ankaŭ povas difini, sperti kaj mezuri. Ni ne provas ekspliki la suferon per terminoj de metafizika koncepto aŭ mitoj. Laŭ la tria Nobla Vero, sufero estas forigebla ne per dependo al supernatura estulo, kredo aŭ preĝoj, sed simple per forigo de sia kaŭzo. Tio estas komprenebla. La kvara Nobla Vero, metodo por forigi la suferon, denove neniel koncernas metafizikon, sed dependas de konduto en specialaj manieroj. Kaj la konduto estas ankaŭ pruvebla. Kiel scienco, Budhismo forigas koncepton pri superordinara estaĵo, kaj eksplikas la originon kaj okazon de la universo laŭ naturaj leĝoj. Ĉio ĉi certe montras la sciencan sintenon. Krome, la konstanta konsilo de la Budho, ke ni ne blinde kredu sed esploru, ekzamenu kaj pripensu laŭ nia propra sperto, sendube havas sciencan trajton. En sia fama Kalama Sutro la Budho diris:
“Ne iru laŭ la revelacio aŭ tradicio; ne iru laŭ rumoro aŭ sanktaj verkoj; ne iru laŭ la onidiro aŭ nura logiko; ne iru laŭ antaŭjuĝo al ideo aŭ alies ŝajna kapablo, kaj ne iru laŭ la ideo “Li estas nia instruisto”. Sed kiam vi mem scias bone, ke afero estas bona, ke ĝi estas ne kulpigebla, ke ĝi estas laŭdinda laŭ la vidpunkto de saĝuloj, kaj oni pruvas per praktikado kaj observado, ke ĝi kondukas al feliĉo, tiam sekvu la aferon.” A.I,188
Do ni povas diri, ke kvankam Budhismo ne estas tute scienca, tamen ĝi efektive havas fortan sciencan sencon kaj certe estas pli scienca ol aliaj religioj. Estas signifoplene, ke Albert Einstein, la plej granda sciencisto en la dudeka jarcento, diris pri Budhismo:
“La religio de la estonteco estos kosma religio. Ĝi transcendus personan dion kaj evitus dogmojn kaj teoriojn. Kovrante ambaŭ naturan kaj psikan kampojn, ĝi baziĝus sur religia senco estiĝinta el la sperto pri ĉiuj aferoj naturaj, psikaj kaj signifoplene komunecaj. Budhismo konformas al tiu ĉi priskribo. Se estas iu ajn religio, kiu povus kontentigi la bezonon de moderna scienco, ĝi estus Budhismo.”
Demando: Foje mi aŭdis, ke budhaj instruoj nomiĝas Meza Vojo. Kion signifas ĉi tiu termino?
Respondo: La Budho donis al sia Nobla Okera Vojo alian nomon, majjhima patipada, kiu signifas “la Mezan Vojon.” Tio estas tre grava nomo, ĉar ĝi sugestas al ni, ke estas ne sufiĉe nur sekvi la vojon, sed ni devas sekvi ĝin en speciala maniero. Homoj povas esti obstinaj pri religiaj reguloj kaj praktikoj, kaj fine ili fariĝas vere fanatikaj. En Budhismo oni devas sekvi kaj praktiki la regulojn en ekvilibra kaj racia maniero, kiu evitas ekstremismon kaj eksceson. Antikvaj romanoj kutime diris pri “Modereco en ĉiuj aferoj” kaj budhanoj tute konsentas kun tio.
Demando: Mi legis, ke Budhismo nur estas speco de Hinduismo. Ĉu tio estas vera?
Respondo: Ne, tio ne estas vera. Budhismo kaj Hinduismo havas multe da komunaj etikaj ideoj. Ili uzas iom da komunaj terminoj kiel la vortoj karmo, samadio kaj nirvano, kaj ili ambaŭ originis el Hindio. Tio pensigis iujn, ke ambaŭ religioj estas samaj aŭ tre similaj. Sed kiam ni rigardas trans la eksterajn similecojn, ni vidas, ke ambaŭ religioj estas klare malsamaj. Ekzemple hinduoj kredas je supernatura Dio dum budhanoj ne. Unu el la ĉefaj instruoj de hinduisma socia filozofio estas la ideo de klaso, kiun Budhismo firme kontraŭas. Rita purigado estas grava praktiko en Hinduismo, sed ĝi tute ne troviĝas en Budhismo. En budhismaj verkoj ofte estas priskriboj pri la Budho kritikanta la instruojn de bramanoj, la hinduismaj pastroj, kaj ankaŭ ili emis kritiki iujn el liaj ideoj. Tio ne okazus se Budhismo kaj Hinduismo estus samaj.
Demando: Sed la Budho vere kopiis de Hinduismo la ideon pri Karmo, ĉu ne?
Respondo: Hinduismo vere instruis doktrinon pri karmo kaj ankaŭ reenkarniĝo. Sed ĝiaj priskriboj pri la ambaŭ instruoj estas tre malsamaj de la budhismaj. Ekzemple Hinduismo diras, ke ni estas destinitaj de nia karmo dum Budhismo diras, ke ni estas kondiĉitaj de nia karmo. Laŭ Hinduismo eterna animo aŭ atmo pasas de vivo al la sekva dum Budhismo neas, ke estas tia diro pri animo, anstataŭe, ĝi estas konstante ŝanĝebla fluo de renaskiĝinta mensa energio. Jen nur estas iom el multaj diferencoj inter ambaŭ religioj pri karmo kaj renaskiĝo. Sed eĉ se la instruoj de Budhismo kaj Hinduismo estus samaj, tio ne nepre signifas, ke la Budho senpripense kopiis la ideon de aliaj.
Foje okazas, ke du homoj sendepende faris precize saman eltrovon. Eltrovo de evoluado estas bona ekzemplo. En la jaro 1858, ĝuste antaŭ la eldono de sia fama libro La Origino de la Specoj, Charles Darwin trovis, ke alia viro, Alfred Ressell Vallace, jam elpensis la ideon de evoluado kiel li faris. Darwin kaj Wallace ne kopiis la ideon de la alia, sed per studado pri la sama fenomeno ili venis al la sama konkludo pri tio. Do eĉ se hinduisma kaj budhisma ideoj pri karmo kaj renaskiĝo estus samaj, kiuj fakte estas malsamaj, tio ne estas nepra pruvo pri la kopiado. La vero estas, ke per enrigardo disvolvita en siaj meditadoj, hinduismaj sanktuloj akiris malklaran ideon pri la karmo kaj renaskiĝo, kiujn la Budho poste eksplikis pli perfekte kaj precize.
==
Sekvas la lasta programero: Budhismaj rakontoj. En tiu ĉi programero ni aŭskultos du rakontojn esperantigitajn de Miaohui kaj voĉlegitajn de sinjoro Zhao Jianping el Ĉina radio internacia. Bonan aŭdeblecon!
==
36. Valora Vivo
Antaŭ longa tempo iu nomata Wang Dalin (Ŭan Dalin) vivis en Suzhou-urbo (Suĝoŭ). Ĉiuj vivestaĵoj estis valoraj en liaj okuloj. Li ĉiam aĉetis bestojn kaj liberigis ilin el kaĝoj.
Kiam ajn geknaboj en vilaĝo kaptis fiŝojn, birdojn aŭ insektojn, li ĉiam pagis por liberigi. Li kutime diris al la geknaboj: “Estas malbone mortigi bestojn. Ĉu vi ne vidas, kiel feliĉe la birdoj flugas en la arbaro? Kiam vi kaptas ilin, pripensu, kiel maltrankviliĝas iliaj gepatroj. Rigardu, kiel feliĉe naĝas la fiŝoj en akvo. Ili naĝas tien kaj reen ĝojplene. Ili beligas nian vidaĵon. Pro kio vi volas ilin kapti kaj peli al morto? Vi vere ne rajtas mortigi vivestaĵojn.”
La geknaboj revenis hejmen kaj rakontis al siaj gepatroj, kion diris Wang. Iliaj gepatroj konsentis kun li.
Foje, Wang malsaniĝis. Li suferis de nekuracebla malsano. Kuracisto proponis al liaj familianoj, ke ili elfosu tombon por li. Apenaŭ li estis mortanta, kiam li aŭdis dion parolanta al li. Li eĉ ne aŭdacis kredi siajn proprajn orelojn.
La dio diris al li: “Wang Dalin, nun estas la tempo antaŭe destinita por via morto. Sed vi savis tiel multajn vivojn, ke vi savis ankaŭ vin mem. Vi ne mortos je la nuna tempo.”
Wang malfermis la okulojn eksteratende. “Mi ankoraŭ vivas!” li diris al la familianoj. Poste, li ellitiĝis kaj tute resaniĝis.
Li vivis ĝis la aĝo de 97 jaroj. Liaj filoj, nepoj, pranepoj kaj prapranepoj vivis kune kun li en granda feliĉo kaj profunda harmonio.
Wang estis tiel fortuna pro tio, ke li havis bonan koron kaj opiniis ĉiujn vivojn same valoraj.
==
37. Malfeliĉa Rakonto
Nun mi rakontu al vi malfeliĉan historion.
Antaŭ longa tempo estis kortega oficisto. Li plej ŝatis manĝi anserajn piedojn kaj kapran koron. Kiam li volis manĝi anserajn piedojn, li ordonis al kuiristo ligi anseron sur fera poto super brulanta fajro. Kiam la fajro varmigis la poton, la ansero baraktis kaj kriis, sed tio ne povis moligi la ŝtonan koron de la oficisto. La anseraj piedoj ŝvelis de la bruligo, kaj ĝia sango akumuliĝis en la piedojn kiam ĝi mortis de sufero. Kiel kruele la oficisto preparis sian manĝaĵon. Poste, la oficisto ordonis ligi kapron al arbo. Lia kuiristo senfeligis ĝin viva ĉe la ripoj, etendis la manon en ĝian korpon kaj eltiris ĝiajn koron kaj hepaton. Ili kuiris kaprajn koron kaj hepaton kaj alportis vinon. La mizera kapro blekis dolore ĝis la morto.
La oficisto mortigis multajn anserojn kaj kaprojn en tiel bruta maniero.
Iutage, klerulo admonis lin ŝanĝi la malbonan konduton kaj ne plu mortigi senkulpajn bestojn. Anstataŭ akcepti la admonon, la oficisto insultis lin kolere per diversaj fivortoj.
“Vi mortos de gangreno,” dirinte, la klerulo foriris.
La oficisto blasfemis des pli furioze. Sed post nelonge, li suferis de gangreno tra la tuta korpo. Ĉiutage li suferis dolore. Multaj famaj kuracistoj provis laŭ sia kapablo, sed neniu povis lin resanigi. Li mortis post nelonge, kaj lia korpo odoris tiel haladze, ke neniu volis proksimiĝi.
==
Finiĝis hodiaŭa elsendo kaj ni sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la sekva semajno. Agrablan semajfinon al vi, karaj amikoj!