Elsendlisto:
Aktualaĵo:
Esperantaj kunsidoj en Monaĥejo Tiefosi
Budhisma scio
1-22. Hejmenreveno
1-23. La rakonto de Reĝidino Jasodara
1-24. La rakonto de Reĝido Nanda
Budhisma muziko
Budhismaj rakontoj
22. Generalo Maŭ kaj la Testudo
23. Abeloj kaj Miskondamnito
24. Longvivo, Feliĉo kaj Honoro
La steloj kaj luno ne forpreneblaj
==
Saluton, karaj amiko!
Hodiaŭ estas nia dudek-kvara elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn aktualaĵo, budhisma scio, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj. Ni aŭskultu aktualaĵon unue. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Aktualaĵo:
Esperantaj kunsidoj okazis en Monaĥejo Tiefosi
En la deka kaj dekunua de junio, kelkaj samideanoj en- kaj eksterlandaj gastis en Monaĥejo Tiefosi profite de la feriotempo de tradicia “Boata festo”. Ni okazigis kelkajn kunsidojn laŭ la iniciato de Xi’an-a Esperanto-Asocio. Ĉielismo, estro de Xi’an-a Esperanto-Asocio prezidis kunsidon de Esperanto, en kiu ni interkomunikis pri vivo de Zamenhof, estiĝo kaj disvolviĝo de Esperanto kaj aliaj. Miaohui prezidis du kunsidojn pri traduko kaj budhisma vidpunkto pri media protektado. Ĉiuj kunsidoj okazis tute en Esperanto. Nun en monaĥejo Tiefosi ni havas bonajn medion kaj kondiĉon por diversaj esperantaj aktivadoj. Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj.
==
Venas nia programero budhisma scio. Ĉifoje ni lernos la ĉaptrojn dudek unu ĝis dudek kvar de la esperanta traduko “La vivo de la Budho”, kiun esperantigis kaj voĉlegis Miaohui. Ni daŭre aŭskultu rakontojn pri la vivo de la Budho Ŝakjamunio.
==
22. Hejmenreveno
Kiam Reĝo Sudodana eksciis, ke la Budho instruas en Raĝagaha, li sendis naŭ subulojn sinsekve por inviti lin al Kapilavatu. Tamen ĉiuj senditoj fariĝis monaĥoj. Ili aŭskultis la instruon de la Budho kaj estis tiel allogitaj, ke ili forgesis la ordonon de la reĝo.
La reĝo volis, ke la Budho restu en parko nomata Nigroda. Sed ĉar la Budho ankoraŭ ne venis, la reĝo sendis Kaludaji, deinfaneca amiko de la Budho, por inviti lin reveni al Kapilavatu.
Kiam homoj de Kapilavatu trovis, ke la Budho jam venis al ilia urbo, ili svarmis por vidi lin. Ankaŭ la parencoj de Reĝido Sidarto venis kaj diris: “Li estas nia plijuna frato, nia nevo, nia nepo.”
Tiam la Budho konsciis, ke eĉ en tiu tempo iuj homoj ankoraŭ ne komprenas, ke li jam iluminiĝis, sed opinias, ke ili estas liaj pliaĝuloj. Li montris al ili miraklon nomatan “Ĝemelan miraklon”. Vidinte tion, eĉ la reĝo adoris lin.
En la sekva tago la Budho portis sian almozbovlon kaj petis manĝaĵon de domo al domo. Vidinte tion, la reĝo ege ĉagreniĝis. “Kial vi malhonorigas min, mia filo? Kial vi tiel ruinigas min? Kial vi ne prenas manĝon en la palaco? Ĉu estas dece por vi peti manĝaĵon en tiu ĉi urbo, kie vi kutime veturis en orita portseĝo? Kial vi humiligas min, mia kara filo?”
“Mi ne humiligas vin, Granda Reĝo. Tio estas nia kutimo,” respondis la Budho trankvile.
“Kiel vi povas tiel agi? Neniu en nia familio tiel almozpetis. Kiel vi povas diri, ke tio estas via kutimo?” demandis la konfuzita reĝo.
“Granda Reĝo, tio ne estas la kutimo de la reĝa familio, sed de la budhoj. Ĉiuj antaŭaj budhoj sin vivitenis per akceptado de manĝaĵoj en tiu ĉi maniero.”
Sed kiam la reĝo petis la Budhon manĝi en la palaco, la Budho akceptis la peton bonkore.
==
23. La rakonto de Reĝidino Jasodara
Kiam la Budho prenis vespermanĝon tiutage, ĉiuj, kiuj rekonis lin kiel Reĝidon Sidarto, venis vidi lin, krom Jasodara. Ĉiuj el ili surpriziĝis sed sentis ĝojon revidi sian reĝidon sinvestantan kiel monaĥon.
Jasodara restis en sia ĉambro, pensante: “Reĝido Sidarto jam iluminiĝis kaj fariĝis la Budho nun. Li apartenas al la linio de Budhoj. Ĉu estas prave por mi iri al li? Li ne bezonas min, kaj ankaŭ ne povas bezoni min. Mi opinias, ke estas pli bone resti kaj vidi.”
Post momento, la Budho demandis: “Kie estas Jasodara?”
“Ŝi estas en sia ĉambro,” diris lia patro. “Mi iros tien,” diris la Budho, kaj doninte sian bovlon al la reĝo, li iris al ŝia ĉambro. Kiam li eniris, li diris al la reĝo: “Lasu ŝin esprimi sian respekton al mi laŭ sia plaĉo. Nenion diru.”
Apenaŭ la Budho iris en la ĉambron, Jasodara hastis al li eĉ antaŭ ol li sidiĝis. Ŝi falis sur la plankon, prenis liajn piedojn, metis sian kapon ĉe liajn maleolojn kaj ploradis ĝis liaj piedfingroj malsekiĝis. La Budho restis kviete kaj neniu haltigis ŝin ĝis ŝi laciĝis de plorado. Tiam Reĝo Sudodana diris: “Sinjoro, kiam mia bofilino aŭdis, ke vi portas flavan robon, ŝi ankaŭ ekvestis sin per la flava. Kiam ŝi aŭdis, ke vi manĝas nur unu fojon ĉiutage, ŝi ankaŭ tiel ekfaris. Kiam ŝi aŭdis, ke vi jam rezignis altegan liton, ŝi ekdormis sur malalta lito, kaj kiam ŝi aŭdis, ke vi rezignis florkronojn kaj parfumojn, ŝi ankaŭ rezignis ilin. Kiel virta estas mia bofilino!”
La Budho kapjesis kaj diris: “Ne nur en tiu ĉi lasta naskiĝo, Reĝo, sed en antaŭa naskiĝo, Jasodara ankaŭ estis pia kaj fidela al mi.”
==
24. La rakonto de Reĝido Nanda
En la tria tago post kiam la Budho hejmenrevenis al Kapilavatu, oni invitis lin al la geedziĝa festo de lia pli juna duonfrato Reĝido Nanda kaj ties nova edzino Reĝidino Ĝanapada Kaljani. La Budho ĉeestis la geedziĝajn ceremonion kaj celebradon, benis ilin, kaj foriris lasinte sian almozbovlon ĉe Nanda.
Nanda pensis: “Mi iros al la monaĥejo kaj redonos la bovlon.” Kiam Nanda iris en la monaĥejon, post iom da babilado kun li, la Budho demandis lin subite: “Nanda, ĉu vi volas fariĝi monaĥo?”
“Jes, Sinjoro,” respondis Nanda, kaj la Budho ordinis lin kiel monaĥon.
Poste, Nanda fariĝis tre malĝoja kaj malfeliĉa, sopirante al sia bela edzino. “Kial vi estas tiel malĝoja, Nanda?” demandis monaĥoj.
“Fratoj, mi malkontentiĝis. Mi ne volas la nunan vivon. Mi volas forlasi por reiri hejmen.”
La Budho iris al Nanda por babili kun li. Unue la Budho montris al li simiinon, kies nazo kaj vosto forbruliĝis, kaj kies felo vundiĝis de brulo kaj sangis. “Ĉu vi vidis tiun ĉi simiinon, Nanda? Memoru ŝin,” diris la Budho.
Poste la Budho montris al Nanda 500 ĉielajn feinojn. “Nanda, ĉu vi vidis tiujn feinojn?”
“Jes,” respondis Nanda.
“Kiu estas pli bela, la feino aŭ Ĝanapada Kaljani?”
“Sinjoro, kiel mia edzino estas multe pli bela ol la bruligita simiino, tiel la feinoj estas kompareblaj al Ĝanapada Kaljani.”
“Bone, Nanda, kion vi faros poste?”
“Honora Sinjoro, kiel oni akiros ĉielaĵon?”
“Per plenumo de monaĥa devo.”
“Tiel, estas granda plezuro por mi havi monaĥan vivon,” diris Nanda, kaj li eksekvis la instruon de la Budho tre atente.
==
Nun estas programero budhisma muziko. Ni kune ĝuu muzikon komponitan de Majstro Hongyi.
==
Jen estas tempo por budhismaj rakontoj. Hodiaŭ ni unue aŭskultos tri rakontojn el la esperanta traduko“Amo al la vivoj” voĉlegita de samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia, kaj poste ni aŭskultos rakonton tradukitan kaj voĉlegitan de samideanino Ariis.
==
22. Generalo Maŭ kaj la Testudo
Dum Jin-dinastio (Ĝin) antaŭ 1600 jaroj, estis bonkora konfuziana klerulo nomata Mao Bao (Maŭ Baŭ). Iam antaŭ ol trapasi la kortegan ekzamenon kaj fariĝi registara oficisto, li hazarde vidis fiŝiston iranta al bazaro por vendi testudon. Maŭ Bao aĉetis la testudon, sed anstataŭ manĝi, li ĝin portis al proksima lago kaj liberigis.
Poste, Mao Bao fariĝis potenca generalo. Sed eĉ la plej bonaj generaloj spertis siajn malvenkojn. Lia trupo estis venkita de Shi Jilong (Ŝi Ĝilun) en Zhucheng-urbo (Ĝuĉen), kaj devis forfuĝi por sin savi.
La malamikoj postkuris sufiĉe proksime. Generalo Mao kuregis laŭeble plej rapide kiel la aliaj soldatoj. Li atingis lagbordon, sed tie troviĝis nek boatoj, nek pontoj. Estis nenia rimedo por li transpasi la lagon. Li ne scipovis naĝi, kaj eĉ se li naĝus, liaj kirasoj premus lin al la fundo de la lago.
Rigardante malantaŭen, li trovis, ke la malamikoj baldaŭ kuratingos lin. Li suspiris: “La sorto destinos morton al mi!”
Por ne kaptiĝi de la malamikoj, Generalo Mao decidis sin mortigi. Apenaŭ li pretis tion fari, li rimarkis ion malmergiĝinta kaj naĝanta al li.
Li ne havis tempon por esplori, kio flosas en la lago. La malamikoj pli kaj pli proksimiĝis. Subite en lia kapo eklumis nova ideo: “Se mi mortos ĉi tie, la malamikoj havos mian kadavron. Tio estos granda humiligo al miaj reĝo kaj regno. Estas pli bone por mi dronigi min en la lago, tiel ili ne povos trovi mian korpon.” Pensante, li sin ĵetis en la lagon.
Strange, li falis sur ion malmolan, kiu ekmovis al la kontraŭa bordo. Li ekmiris pri tio.
La malamikoj atingis la bordon, ili hurlis, insultis, kaj pafadis sagojn al li, sed li jam troviĝis ekster la atingebla distanco de la sagoj. Ĉiuj sagoj falis en la akvon kaj neniu trafis lin.
Li mallevis la kapon kaj trovis, ke li staras sur granda testudo. La testudo portis lin al la transa bordo. Generalo Mao forlasis la testudon kaj surbordiĝis. La testudo naĝis sur la akvon kaj kapsignis al li. Poste, ĝi mergiĝis kaj fornaĝis.
Tiam Generalo Mao rememoris, ke antaŭ dekoj da jaroj li savis testudon kaj liberigis ĝin en la sama lago.
La testudo venis kaj savis lian vivon en danĝera momento. Jen vivo por vivo.
23. Abeloj kaj Miskondamnito
Iutage, kelnero en restoracio hazarde vidis, ke abelo falis en vinujon kaj preskaŭ dronis. Li sentis kompaton, metis manĝbastoneton en la vinujon kaj elsavis ĝin. Demetinte la manĝbastoneton, li rigardis la ĵus elsavitan abelon. La abelo frapetis la flugilojn por sekiĝi pli rapide. Tute sekiĝinte, ĝi forflugis zumante.
La kelnero rimarkis poste, ke multaj abeloj allogitaj de la vina parfumo dronadis en la vino. Li do ekpriatentis tion kaj savis multajn abelojn.
Forpasis multaj jaroj. Iutage lakeoj de juĝejo neatendite entrudiĝis en la restoracion. Nenion dirinte, ili katenis kaj eskortis la kelneron al la juĝejo. Kiam li atingis la juĝejon, li eksciis, ke li estis denuncita per falsaj akuzoj. Iuj el la arestitaj banditoj enviis lin, kaj mensogis, ke li estas ilia kamarado. La juĝisto arestis lin, kaj decidis ekzekuti lin kune kun la banditoj.
La kelnero protestis, ke li estas senkulpa, sed la juĝisto opiniis lin krimulo pro la falsa denunco. Li tute malesperiĝis kiam li vidis, ke la juĝisto levas ruĝan penikon por subskribi la ekzekutan anoncon pri li.
Apenaŭ la juĝisto ekskribis per la ruĝa peniko, zumado eksonis de malproksime. Grego da abeloj enflugis tra la fenestroj kaj sidiĝis sur la peniko de la juĝisto. La juĝisto svingis la penikon por forigi ilin, tamen, pli da abeloj alflugis. Ili ne pikis, sed nur restis tie sencede.
La juĝisto opiniis tion kurioza. “Eble,” li pensis, “la abeloj alflugis por malhelpi miskondamnon.”
Tiel pensante, la juĝisto denove ekzamenis la kazon, kaj trovis kontraŭdiron en la banditaj konfesoj. Li pridemandis ilin refoje, kaj fine certigis al si mem, ke li preskaŭ miskondamnis la senkulpulon.
Post kiam la juĝisto proklamis, ke la kelnero estas senkulpa, la abeloj forflugis. La juĝisto demandis la kelneron, ĉu li scias bone, pro kio la abeloj alflugis savi lin.
“Mi vere ne scias, Via Juĝista Moŝto. Sed eble pro tio, ke mi savis multajn abelojn falintajn en vinujojn kaj baldaŭ dronontajn. Ili alflugis por la parfumo, kaj ne plu povis elflugi se ili falis en la vinujon. Kiam ajn mi vidis tion, mi ĉiam savis ilin. Mi supozas, ke ili alflugis nur por savi min, Via Juĝista Moŝto.”
“Vere eksterordinare! Vi elsaviĝis de morto. Memoru, ke via bona konduto savis vian vivon. Poste klopodu fari pli multajn bonajn agojn. Vi certe gajnos pli bonan rekompencon.”
La juĝisto diris prave. La kelnero daŭrigis sian bonfaron, kaj la servo de la restoracio pli kaj pli prosperis. Li ĝuis longan, feliĉan vivon kaj mortis pace en riĉego.
24. Longvivo, Feliĉo kaj Honoro
Zhang Tixing (Ĝan Tiŝjin) estis malsupera oficisto en la gubernia registaro. Li estis justa kaj honesta, kaj ofte faris filantropiajn aferojn. Kvankam li enspezis malmulte, li ofte iris al vendejoj de buĉistoj kaj aĉetis mortigotajn bestojn. Li ilin portis hejmen kaj bredis.
Li havis multajn gefilojn kaj genepojn. Tion ĉinoj rigardis kiel grandan feliĉon. Li neniam malŝparis monon, sed akumulis grandan sumon post multaj jaroj. Se li havis oportunon, li aĉetis bestojn de la buĉistaj vendejoj kaj bredis ilin en la hejmo. Kiam la breditaj bestoj mortis je la vivfino, li enterigis ilin zorgeme.
Zhang pli kaj pli maljuniĝis, kaj li retiriĝis de sia posteno. Dum sia maljuneco li ĝuis la feliĉon prizorgi siajn gefilojn, genepojn kaj ankaŭ la bestojn. La najbaroj opiniis lin freneza, sed li tute ne zorgis pri ilia moko. Li instruis siajn posteulojn respekti ĉiun vivon. Li neniam permesis al ili mortigi vivestaĵojn. Ĉiuj en lia tuta familio estis vegetaranoj.
Li estis vegetarano kaj ankaŭ savis multajn vivojn, do kvankam li estis maljuna, li estis sana kaj vigloplena kiel tiuj multe malpliaĝaj.
Li estis ankoraŭ en bonega sanstato kiam li aĝis pli ol cent jarojn. Li havis klarajn okulojn, brilan haŭton kaj nigrajn harojn. Iutage li alvenigis la tutan familion. Kiam antaŭ li kolektiĝis la gefiloj, genepoj kaj pranepoj, li diris al ili: “Mi savis multajn bestojn dum mia tuta vivo, do mi akumulis grandan meriton por vi. Hodiaŭ la ĉieluloj invitos min al la ĉiela palaco. Nia familio prosperos en la estonteco. Vi ĝuos longan vivon. Post mia forpaso, memoru por ĉiam mian instruon: Neniam mortigu vivestaĵojn!”
Kiam li finis siajn vortojn, la familianoj aŭdis muzikon kvazaŭ el la ĉielo. Ili neniam aŭdis tiel belan melodion antaŭe. La muziko estis tiel ĉarma, ke ĝi ne eble venis de sur la tero. La muziko sonis pli kaj pli proksimen.
Ĉiuj familianoj levis la kapon por eltrovi, de kie venas la sorĉa muziko, sed ili vidis nenion. Kiam ili mallevis la kapon, ili trovis, ke Zhang aspektas sufiĉe plezura sidante en sia plej preferata seĝo, sed lia spirado jam ĉesis. Li forpasis en paco kaj bonfarto.
La lokaj oficistoj aŭdis la mirindan rakonton de Zhang. Ili konfirmis kaj raportis tion al la reĝo. La reĝo honoris lin per pli alta rango.
La posteuloj de Zhang neniam forgesis lian instruon. Ili nek mortigis vivestaĵojn, nek manĝis viandon, kaj pro tio, ili ĝuis longan kaj feliĉan vivon.
La steloj kaj luno ne forpreneblaj
Verkinto Monaĥo Foguang
Iu budhisma monaĥo hastis al malproksima loko eĉ en la nokto por disvastigi la religion. Sur la vojo li renkontis viron, kiu “bonkore” diris al li:“Majstro, jam estas profunda nokto. Bonvolu iri al mia domo por dormi, kaj daŭrigu la vojon morgaŭ!” La monaĥo pensis: “Jam noktiĝis. Nun li favore invitas min, kaj mi tiel agu!” Do la monaĥo sekvis lin al lia domo.
Neatentite, apenaŭ la monaĥo endormiĝis, kiam la viro subite elprenis tranĉilon, metis ĝin sur la kolon de la monaĥo, kaj diris minace: “Elprenu ĉiujn valoraĵojn kaj monon de vi!” Aŭdinte tion, la monaĥo tuj elprenis tutan monon de si, kaj ĵetis al li. La viro opiniis, ke la mono estas tro malmulta, do li ankoraŭ ne volis rezigni. Li refoje metis la tranĉilon sur la kolon de la monaĥo kaj ordonis: “Demetu vian veston!” La monaĥo demetis sian veston kaj ĵetis ĝin al li.
Ekkonsternite, la monaĥo pensis:“Evidente ĉi-nokte estas maloportune por mi darŭre loĝi ĉi tie. Pro manko de mono, mi devas iri nude, sed estas maldece por mi tion fari en la tago, do mi tuj daŭrigu mian vojon!” Antaŭ la ekiro, la monaĥo nur en maldika subvesto staris ekster la pordo kaj kriis:“ Jen! Ankoraŭ tiom da bonaĵoj!” Aŭdinte tion, la viro en la domo tuj elkuris, lerte metis la tranĉilon sur la kolon de la monaĥo, kaj kriis:“ Konfesu, kian valoraĵon vi ankoraŭ havas. Donu al mi!”
La monaĥo intence malaltigis sian voĉon: “Eĉ se vi scios tion, vi ankoraŭ ne povos forpreni ĝin.”
“Elprenu, elprenu, donu al mi!” postulis la viro. La monaĥo aplombe montris sian fingron al la luno kaj steloj en la ĉielo, kaj diris:“ Rigardu, la steloj palpebrumas al ni, kaj la brila kaj klara luno ridetas kontraŭ ni. Ĉu ilin vi povas forpreni? ”
(El la gazeto “Pluvarbaro”, en la kvina numero de la jaro du mil dek unu )
Jen la tempo por finiĝo de nia hodiaŭa elsendo. Ni elkore bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la sekva semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!