Elsendlisto
Budhisma scio (La vivo de la Budho)_
16. Klopodo por iluminiĝo
17. Brilas la suno de iluminiĝo
18. Sep semajnoj post la iluminiĝo
Budhisma muziko
Prikanto al la Tri Juveloj
Budhismaj rakontoj (Amo al la vivoj)
16. Savi Drakan Filon
17. Rakonto de Ŝramanero
18. La Patrina Cervo
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon ĉe nia dudek-dua elsendo de Retradio BRE. Hodiaŭ ni aŭskultos budhisman scion, budhisman muzikon kaj budhismajn rakontojn. Ni unue aŭskultos budhisman scion. Hodiaŭa programero konsistas el tri ĉapitroj de esperanta traduko “La vivo de la Budho”. Mi scios bone pri la klopodo kaj sukceso de la Budho en sia iluminiĝo. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
16. Klopodo por iluminiĝo
En la nokto post manĝado de la bongusta rizo oferita de Suĝata, Gotamo iris al Gaja kaj ekserĉis taŭgan lokon por sidi kaj mediti. Li trovis banjanarbon kaj sidiĝis en ĝia orienta flanko, kiun oni kredis stabila kaj libera de tremo kaj skuado. Sidiĝinte kun siaj dorso al la arbo kaj kruroj kruciĝintaj, Gotamo faris firman decidon: “Eĉ se miaj haŭto, nervoj kaj ostoj detruiĝos kaj mia sango sekiĝos, mi ne forlasos la sidejon antaŭ ol mi atingos la perfektan saĝon, kiu estas la plej supera iluminiĝo kaj kondukas al eterna feliĉo.”
Li meditis per la metodo atenti pri siaj spiradoj. Estis antaŭnokto de la plena luno. En la unua periodo de la nokto multaj malbonaj pensoj, priskribitaj kiel malica dio Marao kaj ties armeo, sin trudis en lian menson. En lia koro aperis pensoj de deziro, avido, timo kaj alkroĉiĝo, sed li ne permesis tiujn pensojn perturbi lian koncentradon. Li sidis pli firme ol antaŭe. Li ekperceptis trankvilecon kaj sentimecon kiam li lasis la pensojn aperi kaj malaperi per si mem. En la unua periodo de la nokto, li ekhavis povon travidi siajn pasintajn vivojn.
En la dua periodo de la nokto Gotamo komprenis la efemerecon de la vivo, kaj kiel vivestaĵoj mortas nur por denove renaskiĝi. En la tria periodo de la nokto, li eksciis la kaŭzon de ĉiuj malbonoj kaj suferoj, kaj kiel liberiĝi de tio. Li komprenis kiel ĉesigi malĝojon, malfeliĉon, suferon, maljuniĝon kaj morton.
17. Brilas la suno de iluminiĝo
La Budho rezistis kontraŭ la atako de Marao. Fine retiriĝis la maliculo kaj kvietiĝis la terura ŝtormo okazigita de li. Nun la menso de la Honorulo trankviliĝis. Malaperis la densa mallumo kaj reaperis la plena luno kaj steloj.
La Sinjoro iris en profundan meditadon trapasinte la komprenan limon de ordinaraj homoj. Li vidis la realecon anstataŭ la ŝajnon de la vera mondo. Lia menso moviĝis rapide antaŭen kaj supren kiel aglo flosis senpene al la suno.
Li vidis siajn pasintajn vivojn kaj ĉiujn siajn antaŭajn naskiĝojn kun bonaj aŭ malbonaj kondutoj kaj iliaj gajnoj kaj perdoj. Kiam lia menso flosis supren, li vidis la vivcirklon de homaj naskiĝo kaj morto. Li vidis, ke la vivestaĵoj naskiĝas kaj mortas ripete laŭ sia karmo.
Tiuj, kiuj faras bonan konduton, naskiĝas en ĉieloj. Kvankam ilia vivo daŭras pli longe ol tiu sur la tero, tamen ĝi ankaŭ finiĝas en morto, ĉar ili ankaŭ estas viktimoj al la leĝo de efemereco. Tiuj, kiuj suferas en la inferaj statoj ankaŭ povos daŭri en la vivcirklo de renaskiĝoj. Do ĉiuj vivestaĵoj escepte de budhoj kaj aliaj sanktuloj estas katenitaj en la sama vivcirklo pro la senscieco.
Kiam lia vidpovo fariĝis pli klara, li vidis, ke la tiel nomata homa animo, kiun oni proklamas kiel sin mem, disrompiĝis en erojn kaj kuŝiĝis antaŭ li kiel disigita fadeno de vestaĵo. Li vidis la kaŭzon de la vivĉeno, kiu estas senscieco. La senscia homo, kiu alkroĉiĝas al senvaloraj kaj efemeraj aferoj, kreas en si mem pli kaj pli da danĝeraj iluzioj. Sed kiam oni rezignas la deziron, liaj iluzioj finiĝas kaj senscieco malaperas kiel la nokto. Tiam ekbrilas la suno de iluminiĝo.
Kompreninte la realecon de la mondo, la Budho perfektiĝis en la saĝo kaj ne plu renaskiĝos denove. Liaj avido kaj pereiga deziro tute elradikiĝis kiel fajro estingita pro manko de brulligno.
La Budho, la perfektulo, sidis baniĝante en la brila lumo de la Saĝo kaj Vero. La mondo ĉirkaŭ li restis trankvila kaj brila, kaj milda brizo blove levetis la foliojn de la bodiarbo.
Plene de kompatemo, la Sinjoro sidis sub la arbo en profunda komtemplado de la Darmo, restante en la perfekta paco de nirvano.
Je la tagiĝo post sia iluminiĝo, la Budho eldiris versaĵon:
“Vi vagis tra multaj naskiĝoj en metamorfozo,
Serĉante, sed ne trovante, la konstruinto de tiu ĉi domo.
Malfeliĉa estas la ripeta naskiĝo.
Domkonstruinto, Vi jam vidis.
Vi ne plu konstruos domon.
Ĉiuj viaj ĉevronoj disrompiĝis;
Viaj traboj frakasiĝis.
La menso atingis absolutecon.
Senavido jam realiĝis.”
18. Sep semajnoj post la iluminiĝo
Sub la bodiarbo
En la unua semajno post sia ilumiĝo, la Budho sidis sub la bodiarbo spertante la feliĉon de libereco kaj trankvileco. Li estis trankvila kaj feliĉa, sin liberiginte de ĝenaj pensoj.
Fiksrigardi al la Arbo
En la dua semajno, la Budho staris pro dankemo fiksrigardante la arbon, kiu ŝirmis lin dum lia klopodo por budhiĝo, kiel li meditis pri la bodiarbo.
Pro la ekzemplo, ĝis nun ankoraŭ furoras la kutimo, ke oni respektas ne nur al la originala bodiarbo, sed ankaŭ al ĉiuj postaj bodiarboj.
La ora ponto
En la tria semajno, la Budho vidis per sia mensa rigardo, ke la ĉielanoj en la ĉieloj dubas, ĉu li jam atingis iluminiĝon. Por pruvi sian iluminiĝon, la Budho kreis oran ponton en la aero kaj iris supren kaj malsupren dum la tuta semajno.
La juvela ĉambro
En la kvara semajno, li kreis belan juvelan ĉambron kaj sidis en ĝi meditante pri Abidarmo, kiu estas la detala instruado. Liaj menso kaj korpo estis tiel purigitaj, ke el lia korpo radiis ses-koloraj lumoj blua, flava, ruĝa, blanka, oranĝa kaj miksa el la kvin. Hodiaŭ la ses koloroj faras budhisman standardon. Ĉiu koloro prezentas apartan noblan kvaliton de la Budho: la flava por sankteco, blank por pureco, blua por konfido, ruĝa por saĝo kaj oranĝa por senavido. La miksa koloro prezentas ĉiujn tiujn noblajn kvalitojn.
Tri knabinoj
En la kvina semajno, kiam la Budho meditis sub la banjanarbo, tri plej ĉarmaj knabinoj nomataj Tanha, Rati kaj Raga venis ĝeni lian meditadon. Ili dancis sorĉe kaj tente, kaj faris ĉion eblan por logi la Budhon rigardi iliajn dancojn. Sed li persistis en la meditado senĝenite, kaj ili finfine enuiĝis kaj forlasis lin sola.
La Muĉalinda arbo
La Budho iris al Muĉalinda arbo kaj meditis sub ĝi. Ekpluvegis, kaj la giganta kopra reĝo eliris, volvis sian korpon en sep rondoj ĉirkaŭ la Budho por varmigi lin, kaj tenis sian bufon super lia kapo por protekti lin de la pluvo. Post sep tagoj la pluvo ĉesis, kaj la serpento sin ŝanĝis en junulon, kiu esprimis sian respekton al la Budho. La Budho diris:
“Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas kontentaj. Feliĉo estas por tiuj, kiuj aŭdas kaj scias la Veron. Feliĉaj estas tiuj, kiuj havas bonan volon al ĉiuj vivestaĵoj en la mondo. Feliĉaj estas tiuj, kiuj ne havas alkroĉiĝojn kaj jam rezignis sensajn dezirojn. La malapero de la vorto “Mi estas” estas vere la plej granda feliĉo.”
La Raĝajatana arbo
En la sepa semajno, la Budho meditis sub Raĝajatana arbo. En la kvindeka mateno, post liaj sep semajnoj de fastado, du komercistoj Tapusa kaj Balika iris al li. Ili oferis al la Budho rizajn kukojn kaj mielon, kaj rompis lian fastadon. La Budho diris al ili pri iom da scio, kion li trovis en sia iluminiĝo.
Ambaŭ komercistoj fariĝis la unuaj laikaj sekvantoj post la rifuĝo en la Budho kaj Darmo, kiu estas la budha instruo. Ili petis ion sanktan de la Budho por konservi kiel memoraĵon. La Budho palpis sian kapon per la dekstra mano, eltiris iom da haroj kaj donis al ili. Sur la vojo al sia hejmo, la komercistoj oferis tiujn harajn relikvojn nomatajn Kesa Datu en la Pagodo Ŝuedagon de la nuna birma urbo Rangoon.
==
Venas nia programero de Budhisma Muziko. En tiu ĉi programero ni ĝuos budhisman muzikon “Prikanto al la tri juveloj”. La muziko estas komponita de majstro Hongyi laŭ la teksto de majstro Taixu. Ni komencu la elsendon.
==
Jen estas tempo por budhismaj rakontoj. Hodiaŭ ni aŭskultos tri rakontojn el la esperanta traduko“Amo al la vivoj”kaj unu rakonton el “Budhismaj rakontoj pri la antaŭaj vivoj de la Budho”. Ĉiuj rakontoj estas voĉlegitaj de samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. Ni dankas lin pro lia diligenta laboro. Ni iru al la belaj rakontoj.
==
16. Savi Drakan Filon
Iam estis fama kuracisto nomata Sun Simiao (Sun Simjaŭ) en Tang-dinastio (Tan). Li estis tre bonkora, precipe al bestoj.
Kiam li promenis ekster la vilaĝo en iu bela aŭtuna tago, li hazarde vidis, ke du knaboj kaptis malgrandan serpenton. Ili ludis per ĝi kaj pro tio ĝi estis preskaŭ mortanta de la turmentiĝo. La maljunulo ne toleris vidi la suferon de la kompatinda vivestaĵo, li do elprenis monon kaj aĉetis ĝin de la knaboj. Poste, ĝin li portis al lagbordo kaj liberigis.
Post pluraj tagoj, li sidis en la legoĉambro kaj ekdormetis. Li vidis en sonĝo, ke viro en verda kostumo enĉambriĝis kaj invitis lin al festeno. Ii akceptis la inviton kaj estis kondukita al tre impona palaco. Tie ĉio estis neta kaj bonorda. Li neniel povis imagi, kie li estas.
Kiam ili atingis la ĉefan halon, la mastro en aspekto de gravulo eliris kaj salutis lin dirante: “Foje mia filo ludis ekstere. Se vi ne savus lin, mi supozas, li jam perdus sian vivon.”
Tiam la mastro ordonis pretigi festenon por la honora gasto. Post la franda kaj abunda festeno, la mastro elprenis multajn juvelojn kaj aliajn trezorojn por donaci al Sun, sed Sun neniom akceptis. La mastro do insistis. Fine, Sun ekkonsciis, kie li estas. Li do petis: “Mi aŭdis, ke en la kristala palaco de Draka Imperiestro estas multaj eksterordinaraj medikamentoj, per kiuj oni povas kuraci ĉiajn suferojn kaj malsanojn. Se vi estus favora, bonvolu transdoni al mi plurajn specialajn receptojn, per kiuj mi povos savi la suferantojn. Tio estas konduto kun granda merito.”
La draka imperiestro senprokraste elprenis malgrandan jadsteleon, sur kiu gravuriĝis tridek ses receptoj. Li donacis la receptojn al Sun.
Akceptinte la receptojn, Sun subite vekiĝis el la sonĝo.
Stranga afero okazis ekde tiam. Kian ajn malsanon li kuracis, kaj kiel ajn grave la malsanuloj suferis, li povis tuj sukcesi en kuracado. Tiel Sun savis multajn suferantojn de malsano.
17. Rakonto de Ŝramanero
Juna bonzo, kiu ankoraŭ ne atingas la aĝon por havi plenan bonzecan staton, estas nomata “Ŝramanero” (novico).
Iam estis novico, kiu lernis budhismon ĉe tre saĝa Instruisto. Li estis lernanto sufiĉe bona. Li estis respektema, sincera kaj obeema. Li progresis tre rapide.
La instruisto estis homo kun granda saĝo kaj ankaŭ bone konis la estintecon, estantecon kaj estontecon. Li sciis dekomence, ke lia juna lernanto ne vivos longe. Iutage li kalkulis kaj certigis al si, ke la juna novico pluvivos nur sep tagojn. Li do tre maltrankviliĝis pri tio.
Li alvenigis la junan novicon kaj diris: “He, eta novico, vi ne vidis viajn gepatrojn jam de sufiĉe longe. Mi opinias, ke vi bezonas ferion. Hejmeniru kaj vizitu viajn gepatrojn. Revenu poste je la oka tago.” Li tiel agis por ke la novico almenaŭ povu morti en la gepatra hejmo.
Li estis tre malĝoja post adiaŭo de la novico. Li opiniis, ke li neniam revidos sian karan lernanton.
La novico eksteratende revenis post ok tagoj. La instruisto estis kaj ĝoja kaj konfuzita, ĉar la juna lernanto aspektis sane kaj bonfarte, kaj neniel plu mortante.
Fine, la instruisto decidis eltrovi la kaŭzon. Li demandis la knabeton: “Mia fileto, mi profetis la estontecon multfoje, kaj neniam eraris. Mi ordonis vin iri hejmen, ĉar vi estis destinita morti en sep tagoj laŭ via sorto. Sed sep tagoj jam pasis, kaj vi ne nur vivas, sed ankaŭ aspektas sufiĉe sane. La signo de morto jam forlasis vin. Kion vi faris kontraŭ tio?”
La juna novico ektimiĝis. Li tute ne sciis kiel respondi. Do la instruisto enmeditiĝis kaj baldaŭ trovis la kaŭzon.
“Mia fileto, ĉu vi savis formikojn sur la vojo al via hejmo?”
“Jes, Instruisto. Dum mia hejmirado mi vidis amason da formikoj baraktantaj en akvo. Mi do savis ilin per peceto da ligno” respondis la novico. La instruisto diris: “Jen la kaŭzo! Per via bonkoreco vi gajnis plilongan vivon. La maljunaj saĝuloj diris: ‘Savado de unu vivo estas pli meritoplena ol konstruado de sep-etaĝa pagodo’. Vi savis centojn da vivoj, do vi povas ĝui longan vivon.”
Li daŭrigis: “Vi havos bonan estontecon, sed ankoraŭ devas klopodi por daŭre savi vivestaĵojn. Vi devas laŭeble diskonigi la instruon de Budho kaj instrui ĉiujn homojn esti kompatemaj. Diru al ĉiuj, ke ili ne plu mortigu vivestaĵojn, sed lasu la vivestaĵojn vivi pace kaj sendanĝere!”
La novico neniam forgesis la instruon. Li laboris tre diligente kaj fariĝis eminenta bonzo. Li havis tre longan vivon.
18. La Patrina Cervo
La arbaro estis kvieta en la frua mateno.
La leviĝanta suno lumigis la teron, arbaron kaj ebenaĵon, ĉarmigis la montan pejzaĝon kaj ankaŭ glimigis la ondetojn de la rojo. Ĉio estis en kvieto.
Subite aperis viro. Li paŝis rapide tra la rojo kaj atingis la herbaron. Li haltis kaj rigardis ĉirkaŭen kvazaŭ por ion serĉi. Li havis kvadratan vizaĝon, grandajn orelojn, glavosimilajn brovojn, kaj tigrajn okulojn. Li portis ĉasistan turbanon sur la kapo, pafarkon en la mano kaj sagujon ĉe la talio. Li aspektis forta kaj vigla. La viro estis Xu Zhenjun (Ŝju Ĝenĝjun). Li preferis eksterdomajn aktivadojn, precipe ĉasadon.
Vidinte cervidon eliranta el la arboj, Xu (Ŝju) ridetis kaj tuj pretis pafi. Zum! Apenaŭ aŭdiĝis la sono de la pafarka fadeno, kiam teren falis la cervido. Xu Zhenjun eksentis fieron pro sia eksterordinara pafarto. Tuj kiam li aliris por preni la ĉasaĵon, li vidis cervinon haste kuranta al la cervido.
Vidinte la okazaĵon de sia ido, la cervino ĝemis, ploris korŝire, kaj lekis ĝian vundon per la lango.
Xu neniam atendis pri tio. Li gapis dum la patrino flegis sian idon. Li pafis tiel trafe kaj forte, ke la cervido baldaŭ perdis sian vivon.
La patrino falis teren kaj mortis apenaŭ ĝi vidis la morton de la cervido.
Xu surpriziĝis pro tio. Li neniel povis imagi, de kio mortis la patrino. Li do elprenis la ĉasistan tranĉilon kaj distranĉis ĝian korpon por eltrovi la kaŭzon.
Li vidis, ke ĝiaj organoj kaj intestoj disrompiĝis en pecetojn longajn je colo. La internaĵoj de la patrino dispeciĝis pro ĝia kordoloro.
Xu pentegis pro sia konduto. Li senprokraste rompis la pafarkon kaj ĵetis la sagojn en la riveron. Li forlasis hejmon, iris en profundan montaron kaj trovis al si budhisman instruiston. Li sin kulturis diligente dum multaj jaroj kaj finfine fariĝis eminenta budhana majstro.
54. GIGANTA ORPECEGO
[Modereco]
Iam estis riĉa vilaĝo. La plej riĉa homo en la vilaĝo decidis kaŝi grandan orpecegon por protekti ĝin kontraŭ banditoj kaj rabistoj. Do li enterigis ĝin en proksima rizkampo.
Multajn jarojn poste, la vilaĝo ne plu estis riĉa kaj la rizkampo dezertiĝis kaj ne plu estis utila. Malriĉa farmulo decidis plugi la kampon. Post iom da plugado la plugilo hazarde trafis la delonge forgesitan kaŝitan trezoron.
Unue li opiniis, ke ĝi eble estas tre malmola arboradiko. Sed kiam li malkovris ĝin, li vidis eksteratende, ke ĝi estas bela brila oro. Li ne kuraĝis porti ĝin kun si en la tago, do li kovris ĝin denove kaj atendis ĝis la noktiĝo.
La malriĉa farmulo revenis al la kampo je la noktomezo. Li denove malkovris la oran trezoron. Li provis levi ĝin, sed ĝi estis tro peza por movi. Li ligis ĝin per ŝnuro kaj provis treni ĝin. Sed ĝi estis tiel granda, ke li neniel povis movi ĝin iomete. Li tristiĝis, pensante, ke li estas bonsorta trovi la trezoron, sed tro malbonsorta por preni ĝin kun si. Li eĉ provis piede puŝi la gigantan orpecegon, sed ĝi neniom movetiĝis.
Do li sidiĝis kaj komencis pripensi la situacion. Li opiniis, ke la nura rimedo estas dividi ĝin en kvar malpli grandajn partojn kaj tiel li povos porti pecon da oro al hejmo ĉiufoje.
Li kalkulis: “La unuan parton mi uzos por ordinara ĉiutaga vivo. Alian mi konservos por eventualaj bezonoj. La trian mi investos en miaj kampaj aferoj. Kaj mi gajnos meriton per la kvara, almozdonante al malriĉuloj kaj bezonantoj, kaj ankaŭ por aliaj bonfaraj kondutoj.”
Kun kvieta menso li sukcesis dividi la gigantan orpecegon en kvar malpli grandajn pecojn, kaj facile portis ilin hejmen kvarfoje.
Poste li vivis feliĉe.
La moralinstruo estas: “Ne mordu tion, kio estas pli granda ol vi povas maĉi.”
==
Venas la fino de hodiaŭa elsendo. Bonvenon aŭskulti nian sekvan elsendon en la sekva dimanĉo. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!