Sendlisto:
Aktualaĵo: Irana samideano vizitis Monaĥejon Tiefosi
Budhisma scio: Ĉapitro 4 de “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”
Ĉina muziko: “Danco de ora serpento”
Verketo: Budhana sintemp pri monda paco
Rakontoj: Reĝo Ĉentan kaj la reto
Vento kaj luno
Museto kaj lamao
——————————-
Saluton, karaj amikoj!
Hodiaŭ estas la sepa elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos aktualaĵon, budhisman scion, Ĉinan muzikon, verketon kaj rakontojn.
Ni unue aŭskultos aktualaĵon:
En la dekdua de februaro Irana samideano vizitis Monaĥejon Tiefosi akompanate de samideanoj el Xi’an-a Esperanto-asocio. Ni faris interkomunikadon pri Esperanto kaj religio, ekskurson ĉirkaŭ la monaĥejo, kaj viziton al la loka kaverna domo. La samideanoj de la esperanto-asocio speciale inspektis instruan kaj loĝan kondiĉojn en la monaĥejo por la eventuala somera semestro de Esperanto en tiu ĉi jaro. Monaĥejo Tiefosi estas unika budhisma monaĥejo subtenanta Esperanton, kaj laŭeble provizanta diversajn kondiĉojn por esperanta afero. Do krom esperantaj tradukado kaj laboro por la retradio, en la monaĥejo ankaŭ ofte okazas esperantaj instruado kaj aktivado. Vizitado, gastado kaj esperantaj aktivadoj de samideanoj estas bonvenaj en la monaĥejo.
Finiĝis la aktualaĵo, kaj sekvos budhisma scio. Hodiaŭ ni lernos la kvaran ĉapitron de “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj” esperantigita el la verko de majstro S Dhamika.
4. La kvin maksimoj
Demando: La ideo de aliaj religioj pri ĝusteco kaj eraro venas el iliaj dogmoj pri dio aŭ dioj. Vi budhanoj ne kredas je dio, do kiel vi scias, kio estas ĝusta kaj erara?
Respondo: Malbonaj estas ĉiuj pensoj, paroloj kaj agoj radikintaj en avido, malamo kaj iluzio, kaj kondukantaj nin for de nirvano. Bonaj estas ĉiuj pensoj, paroloj kaj agoj radikintaj en malavido, amo kaj saĝo, kaj helpantaj nin purigi la vojon al nirvano. En la di-centraj religioj vi devas agi laŭ ordono por scii, kio estas ĝusta kaj ne, sed en hom-centra religio kiel Budhismo vi devas disvolvi viajn profundan memkonscion kaj memkomprenon por scii, kio estas ĝusta kaj ne. Etikoj baziĝantaj sur kompreno estas ĉiam pli fortaj ol obeado al ordono. Do por scii, kio estas ĝusta kaj ne, budhanoj atentas pri tri aferoj: intenco de ago, kaj respektivaj efikoj kaŭzitaj de la ago al ni mem kaj al aliuloj. Se la intenco estas bona, radikinta en malavaro, amo kaj saĝo, kaj helpas nin mem esti pli donemaj, pli amemaj kaj pli saĝaj kaj helpas aliulojn esti pli donemaj, pli amemaj kaj pli saĝaj , niaj kondutoj kaj agoj estas bonaj, noblaj kaj moralaj. Kompreneble, estas multaj diferencoj en tio. Iam mi agas kun plej bona intenco, sed ĝi profitigas nek min mem nek aliulojn. Iam miaj intencoj estas malproksimaj de bono, tamen mia ago helpas aliulojn. Iam mi agas kun bona intenco, sed mia ago helpas nur min, kaj eble kaŭzas suferon al aliuloj. En tia okazo, miaj agoj estas miksaĵoj bona kaj ne tiel bona. Kiam la intenco estas malbona kaj la ago helpas nek min mem nek la aliajn, la konduto estas malbona. Kaj kiam mia intenco estas bona kaj mia ago profitigas ambaŭ min mem kaj aliulojn, tiam la konduto estas tute bona.
Demando: Do ĉu Budhismo havas kodon de moralo?
Respondo: Jes, ĝi havas. La Kvin Maksimoj estas la fundamentoj de budhisma moralo. La unua maksimo estas sindeteno de mortigo aŭ damaĝo al vivestaĵoj; la dua estas sindeteno de ŝtelado; la tria estas sindeteno de seksa miskonduto; la kvara estas sindeteno de mensogo kaj la kvina estas sindeteno de alkoholaĵo kaj toksoj.
Demando: Sed iam certe estas bone mortigi malsano-disvastigajn insektojn, aŭ iun, kiu tuj mortigos vin.
Respondo: Eble tio estus bona por vi, sed kio okazus al la insekto aŭ homo mortigita? Ili ankaŭ deziris vivi kiel vi mem. Kiam vi decidas mortigi insekton disvastigantan malsanon, via intenco eble estas miksaĵo de bona memzorgo kaj malbona venĝo. La ago profitigos vin mem, tio estas bona, sed evidente ne profitigos tiun vivestaĵon, tio estas malbona. Do iam mortigo eble estas necesa, sed tio neniam estas tute bona.
Demando: Vi budhanoj tro zorgas pri formikoj kaj insektoj.
Respondo: Budhanoj strebas por disvolvi kompatemon ampleksan kaj sendistingan. Ni rigardas la mondon kiel unuecan tuton, kie ĉiu afero aŭ vivestaĵo havas siajn pozicion kaj funkcion. Ni kredas, ke ni devas esti atentemaj antaŭ ol detrui aŭ malutiligi delikatan ekvilibron de la naturo. La naturo jam kontraŭstaris tie, kie oni emfazis ekspluati la naturon ĝisplene, suĉi lastan sukon el ĝi, remeti neniom al ĝi, konkeri kaj subigi ĝin. Aero veneniĝis; riveroj poluciiĝis kaj sekiĝis; multegaj specoj de bestoj kaj vegetaĵoj malaperis kaj montdeklivoj dezertiĝis kaj eroziiĝis. Eĉ klimato ŝanĝiĝis. Se oni ne tiel hastus fari ekspluadon, detruadon kaj mortigadon, tiu terura situacio eble ne okazus. Ni ĉiuj devas strebe disvolvi pli da respekto al ĉiuj vivestaĵoj. Kaj tio estas la instruo de la unua maksimo.
Demando: Kion Budhismo diras pri abortigo?
Respondo: Laŭ Budhismo vivo komenciĝas je koncipiĝo aŭ iom poste, do abortigi feton estas mortigi vivon.
Demando: Se virino estas seksatencita aŭ se ŝi scias, ke ŝia infano estos misforma, ĉu ne estas pli bone ĉesigi la gravedecon?
Respondo: Infano gravedita pro konsekvenco de seksatenco same rajtas vivi kaj ĝui amon kiel ĉiuj aliaj infanoj. Li aŭ ŝi ne rajtas esti mortigita simple pro tio, ke la biologia patro faris krimon. Naski infanon misforman aŭ mense malsanan estas teruraĵo por gepatroj, tamen se estas bone abortigi feton kiel tion, kial ne mortigi infanojn aŭ plenkreskulojn misformajn aŭ handikapitajn? Eble estus situacioj, en kiuj abortigo estas plej humana alternativo, kiel ekzemple, por savi vivon de la patrino. Sed mi diru honeste, ke plej da abortigoj okazas simple pro tio, ke la gravediĝo estas maloportuna, embarasa, aŭ ke la gepatroj volas havi infanon nur poste. Al budhanoj, tio ŝajne estas malbonaj kaŭzoj por detrui vivon.
Demando: Se iu memmortigus, ĉu li rompus la unuan maksimon?
Respondo: Kiam iu mortigas alian, eble li faras tion pro timo, kolero, furiozeco, avido aŭ aliaj negativaj emocioj. Kiam iu mortigas sin mem, eble li tion faras pro tre similaj kaŭzoj, aŭ pro aliaj negativaj emocioj kiaj malesperiĝo kaj afliktiĝo. Mortigo estas la konsekvenco de negativaj emocioj al la aliaj, dum memmortigo estas negativaj emocioj al tiu mem, do tio kontraŭas maksimojn. Sed oni ne bezonas informi homon, kiu kontemplas memmortigon aŭ havas intencon memmortigi, ke tiu faro estas erara. Ni devas helpi tiun kompreni, ke memmortigo estas daŭrigo de la problemo, sed ne solvo al ĝi.
Demando: Diru al mi pri la dua maksimo.
Respondo: Kiam ni observas tiun ĉi maksimon, ni garantias, ke ni prenu nenion el alies posedaĵoj. La dua maksimo estas por sindeteni de nia avido kaj respekti alies posedaĵon.
Demando: La tria maksimo diras, ke ni devas nin deteni de seksa miskonduto. Kio estas seksa miskonduto?
Respondo: Se ni uzas trompon, ĉantaĝon aŭ forton por fari iun seksumi kun ni, tion oni nomas seksa miskonduto. Adulto ankaŭ estas formo de seksa miskonduto, ĉar kiam ni geedziĝas, ni promesas al niaj edzoj aŭ edzinoj, ke ni estos fidelaj al ili. Kiam ni adultas, ni rompas la promeson kaj perfidas ilian fidon. Seksa konduto devas esti esprimo de amo kaj intimeco inter du homoj, kaj kiam ĝi okazas, ĝi kontribuas al niaj bonfartoj mensa kaj emocia.
Demando: Ĉu seksumado antaŭ la geedziĝo estas speco de seksa miskonduto?
Respondo: Ne, nur se troviĝas amo kaj reciproka konsento inter du koncernaj homoj. Sed oni ne devas forgesi, ke la biologia funkcio de seksumado estas generado, kaj se gravediĝas needziniĝinta virino, okazas multe da problemoj. Multaj maturaj kaj pensemaj homoj opinias, ke estas pli bone sin deteni de seksumado antaŭ la geedziĝo.
Demando: Kion Budhismo diras pri naskolimigo?
Respondo: Iuj religioj instruas, ke seksa konduto pro ĉiu ajn kaŭzo krom generado estas malmorala, tiel ili opinias, ke ĉiuj formoj de naskolimigo estas eraraj. Budhismo agnoskas, ke seksa konduto havas kelkajn celojn, kiel ekzemple, generado, kiel esprimo de amo kaj deziro inter du homoj, k.t.p. Tiuokaze ĝi opinias, ke ĉiuj formoj de naskolimigo krom abortigo estas ĝustaj. Fakte Budhismo povus diri, ke en la mondo kie okazas loĝantara eksplodo, naskolimigo estas vere farinda.
Demando: Sed kio estas pri la kvara maksimo? Ĉu eblas vivi sen mensogo?
Respondo: Se oni vere ne povas komerci aŭ vivi en socio sen mensogo, ŝanĝiĝon bezonas tia abomeninda kaj korupta stato. Budhano estas tiu, kiu klopodas fari ion praktikan pri la problemo per strebo esti pli fidinda kaj honesta.
Demando: Ĉu vi dirus veron aŭ mensogon se timigita viro kurus preter vi kiam vi sidus en parko, kaj post kelkaj minutoj alia viro kurus al vi kun tranĉilo kaj demandus, ĉu vi vidis per kiu vojo la unua viro forkuris?
Respondo: Se mi havas bonan kaŭzon por suspekti, ke la dua viro grave malutilos al la unua, mi senhezite mensogos kiel budhano inteligenta kaj zorgema. Ni diris antaŭe, ke la intenco estas unu el la faktoroj determini, ĉu la ago estas bona aŭ ne. La intenco savi vivon estas multoble pli pozitiva ol mensongo en cirkonstancoj kiel tio. Se mensogo, drinkado aŭ eĉ ŝtelado signifas, ke mi savas vivon, mi devas tion fari. Mi ĉiam povos kompensi pro rompo al tiuj maksimoj, sed mi neniam povos revivigi tiun, kiu perdis la vivon. Sed, kiel mi diris antaŭe, ne prenu tion kiel pretekston rompi maksimojn en oportuna tempo. La maksimoj devas praktikiĝi kun granda zorgo kaj nur esti ignoritaj en tre ekstremaj okazoj.
Demando: La kvina maksimo diras, ke ni devas deteni nin de alkoholaĵo kaj toksoj. Kial?
Respondo: Homoj ne drinkas nur por gustumi. Kiam ili drinkas solaj, ilia celo estas serĉi malstreĉiĝon, kaj kiam ili drinkas kune, la celo kutime estas serĉi konformiĝon. Eĉ malgranda kvanto da alkoholaĵo perturbas ilian konscion kaj konfuzas ilian singardemon. Se ili drinkas multe, la efiko povas esti detrua. Budhanoj diras, ke vi povas rompi ĉiujn aliajn maksimojn post kiam vi rompas la kvinan.
Demando: Sed drinketo ne vere rompas la maksimon, ĉu? Tio nur estas malgranda afero.
Respondo: Jes, tio estas nur malgranda afero. Sed se vi ne povas praktiki eĉ malgrandan aferon, viaj promeso kaj firmvolo estas ne tre fortaj, ĉu?
Demando: Ĉu fumado kontraŭas la kvinan maksimon?
Respondo: Fumado certe havas negativan efikon al korpo, sed ĝia efiko al menso estas tre malmulta. Fumanto ankoraŭ estas vigla, atenta kaj aplomba, do eble fumado estus ne farinda, tamen ĝi ne kontraŭus la maksimojn.
Demando: La kvin maksimoj estas negativaj. Ili diras al vi kion ne fari, sed ili ne diras al vi kion fari.
Respondo: La kvin maksimoj estas fundamentoj de budhisma moralo. Ili ne estas ĉio. Ni komencas per kono pri nia negativa konduto kaj per strebo eviti ĝin. Tio estas la celo de la kvin maksimoj. Post kiam ni ne plu faras malbonan konduton, ni komencas fari la bonan. Ni prenu la kvaran maksimon kiel ekzemplon. La Budho diris, ke ni devas komenci per sindeteno de mensogo. Poste, ni povos diri veron, paroli afable, milde kaj je konvena tempo. Li diris:
”Rezigninte mensogon, li fariĝas parolanto de la vero, fidinda, ĝusta kaj dependebla. Li ne trompas la mondon. Rezigninte malican parolon li ne ripetas ĉitiean aŭdaĵon tie nek ripetas tiean aŭdaĵon ĉi tie por okazigi konflikton inter homoj. Li kunigas disiĝintojn kaj pliproksimigas tiujn, kiuj jam estas amikoj. Harmonio estas lia ĝojo; harmonio estas lia plaĉo kaj harmonio estas lia amo. Tio estas la motivo de lia parolado. Post kiam li rezignas krudan paroladon, lia parolo estas ĝentila, senkulpigebla, plaĉa al oreloj, harmonia al koroj kaj plaĉa al plej multe da homoj. Rezigninte senutilan babiladon, li parolas konvene, kio estas trafa pri darmo kaj pri disciplino. Li parolas vortojn valorajn, rezoneblajn, precizajn, konvenajn kaj trafajn.”
M.I, I79
La festa etoso de la serpenta jaro ankoraŭ regas en nia lando, do mi ĝuu ĉinan muzikon “Danco de ora serpento”.
Nun ni aŭskultu verketon pri budhana sinteno al monda paco. Tion vi verkis responde al miaj amikoj ĉe mia blogo.
Budhana sinteno pri monda paco
En iu el miaj verkoj mi menciis, ke laŭ mia opinio Budhismo similas al Esperanto en la religia rondo dum Esperanto similas al Budhismo en la lingva rondo. Iu el miaj esperantaj amikoj petis, ke mi detale ekspliku pri tio. Do mi faru tion laŭ lia afabla propono.
Kiel esperantisto ni jam scias bone pri la sinteno kaj aktivado de Esperanto al la monda paco, do mi precipe parolu pri la budhanaj sinteno kaj aktivado al la monda paco.
Pri la religia amo al la paco ni pli bone esploru la faktojn. Kvankam ĉiuj religioj propagandas pri la ideo de paco, tamen la grado de pacaj sinteno kaj aktivado estas diferenca. Iuj propagandas pacon en sia propra religio, kredante, ke ĉiuj anoj en lia religio estas gefratoj sub la Dio, kaj devas kunvivi ameme kaj harmonie kiel el unu familio, sed ili ne povas vivi harmonie kun homoj ekster ilia religio. Iuj ankaŭ povas vivi harmonie kun nekredantoj, sed ili ofte faras konfliktojn kontraŭ kredantoj de aliaj religioj, kaj ĉiam volas venki aliajn religiojn eĉ per milito por montri siajn honorecon kaj superecon, kredante, ke ĉiuj kredantoj de aliaj religioj estas demonoj. Do en la homara historio okazis sennombraj militoj lanĉitaj de iuj religioj en la nomo de siaj dioj, tamen Budhismo mankas en la militemaj religioj. Laŭ Budhismo, ĉiuj vivestaĵoj havas sian gravecon kaj rajton vivi sekure en la mondo, kaj ili devas esti protektataj kaj respektataj kiel niaj gepatroj kaj parencoj. Nur Budhismo asertas, ke ĉiuj vivestaĵoj havas saman naturon por esti budhoj, kaj ke ni laŭeble vivu harmonie kun ĉiuj vivestaĵoj, inkluzive de la kredantoj de ĉiuj aliaj religioj. Pro tio en historio de Budhismo neniam okazis milito kontraŭ aliaj religioj. Eĉ kiam aliaj religioj lanĉis militon kontraŭ Budhismo, budhanoj faris cedon por eviti sangverŝadon kaj mortigon al vivestaĵoj. Do ĉie en la mondo budhanoj vivas konkorde kaj harmonie kun aliaj religianoj kaj ĉiam klopodas helpi ilin laŭ bezono. Kiel ekzemple, kiam vivis Sinjoro Ŝakjamunio, la kreinto de Budhismo, li ofte faris instruon al kredantoj de aliaj religioj por solvi iliajn problemojn en la vivo kaj praktikado laŭ ilia peto, kaj la praktikikantoj de aliaj religioj eĉ povis peti almozon de budhismaj monaĥoj en la malfacila tempo, kvankam tiuj lastaj ankaŭ sin vivtenis per almozpetado. De tio ni povas klare vidi la tradicion de Budhismo pri siaj toleremo kaj helpemo al aliaj religioj. Budhanoj ĉiam pretas sindediĉi siajn profiton kaj eĉ vivon por la monda paco kaj homaraj sekureco kaj feliĉo. Do se ni pli energie praktikas kaj propagandas la pacemajn sintenon kaj klopodon kiel tiujn de Budhismo, oni lernos pli multe pri memkontentecon kaj helpemon al aliuloj, kaj lanĉos malpli da militoj okazigitaj por sin venĝi aŭ sin profitigi. Tiam, en nia mondo certe regos pli da paca etoso, estos malpli da sufero kaŭzita de milito kaj oni ĝuos pli da feliĉo el trankvileco kaj sekureco.
Lingvoj estas gravaj pontoj por disvastigi iun ajn ideon. Tamen ni ne eblas lerni ĉiujn naciajn lingvojn por propagandi nian paceman ideon. Do Esperanto estas la plej taŭga lingvo en la propogando kaj klopodado al monda paco laŭ budhisma sinteno. Krome, la aplikado de Esperanto en la budhisma aktivado por la monda paco certe donos al Esperanto pli da viveco kaj vigleco.
Ni ĉiuj scias bone, ke veraj esperantistoj estas amantoj de monda paco, kaj ili ĉiam klopodas por interkomunikigi kaj pacigi la mondanojn, do por la paciga klopodo ili ricevos pli grandan rikolton se ili per Esperanto kunlaboru kun Budhismo, kiu havas pli vastajn sintenon, toleremon kaj klopodadon por pacigi la mondon kaj krei la harmonian medion, kie ĉiuj el ni povos vivi harmonie malgraŭ siaj diferencaj nacioj, landoj kaj eĉ religiaj kredoj.
Ĝuste pro tio, mi asertis, ke laŭ mi Budhismo similas al Esperanto en la religia rondo kaj Esperanto similas al Budhismo en la lingva rondo. Per kunlaboro de Esperanto kaj Budhismo ni certe semos pli efike kaj grandskale la mondan pacon kaj ricevos pli abundan kaj brilan rikolton.
Venas al ni tempo por rakontoj. Hodiaŭ ni aŭskultos du rakontojn voĉlegitajn de samideanoj Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. La unua rakonto estas el “Amo al la vivoj” kaj la dua el “Budhismaj rakontoj”. La ambaŭ tradukoj estas faritaj de Miaohui. Se vi volas, vi povas peti diskojn kaj librojn de la rakontoj aŭ rekte elŝuti la dokumentojn el mia retejo.
Post la instruoplenaj rakontoj voĉlegitaj de samideano Zhao Jianping, ni venos al tibeta rakonto esperantigita de Miaohui. Mi esperas, ke ni lernos ion ankaŭ de tiu ĉi mallonga rakonto.
Reĝo Cheng Tang kaj la Reto
Antaŭ pli ol 3000 jaroj vivis bonkora kaj eminenta reĝo nomata Cheng Tang (Ĉen Tan). Ĉiujare li inspektis sian regnon kaj vizitis ĉiujn siajn regnanojn por konstati, ĉu li povas ion fari por ili.
Iun belan tagon, la birdoj kantis senĝene kaj la bestoj ĝuis plaĉan veteron libere. La reĝo ridetis kiam li aŭdis iliajn plezurajn voĉojn. Tiam li ekvidis larĝan reton kovranta la lokon, kie ĉiuj preterpasantaj animaloj povus esti kaptitaj. Li aŭdis ĉasiston preĝi laŭte:
Ĉiuj birdoj en la ĉielo,
Ĉiuj animaloj sur la tero,
Ĉiuj animaloj de la nordo, okcidento, oriento kaj sudo,
Venu en mian reton,
kaj neniu el ĝi forfuĝu plue.
La reĝo Cheng Tang maltrankviliĝis vidante tiel avidan kaj senkoran ĉasiston, sed kiel saĝa budhano, li ne ordonis la ĉasiston ĉesigi la ĉasadon. Anstataŭe, per sia reĝa mano li malfermis tri flankojn de la reto, kaj lasis nur unu fermita.
La ĉasisto ne povis diveni, kion faras la reĝo, kaj ankaŭ ne kuraĝis haltigi lin. Tiam li aŭdis la reĝon preĝi laŭte:
Trapasu tiuj, kiuj volas trapasi la reton de dekstre;
Trapasu tiuj, kiuj volas trapasi la reton de maldekstre;
Trapasu tiuj, kiuj volas trapasi la reton de supre;
Trapasu tiuj, kiuj volas trapasi la reton de malsupre.
Nur tiuj, kiuj ne plu volas daŭre vivi, venu en mian reton.
La ĉasisto ekkonsciis pri siaj avideco kaj senkoreco. Li do rakontis al ĉiuj, kiel bonkora estas la reĝo. Ĉiuj popolanoj ekhavis fidon je la reĝo Cheng Tang.
Shang-dinastio (Ŝang) fondita de Imperiestro Cheng Tang regis Ĉinion pli ol 600 jarojn.
VENTO KAJ LUNO
[Amikeco]
Antaŭ longa tempo du bonaj amikoj loĝis kune en ombro de roko. Eble oni miris, ke unu el ili estis leono, dum la alia tigro. Ili konatiĝis kiam ili estis tro junaj por koni la diferencon inter leonoj kaj tigroj. Do ili tute ne opiniis, ke ilia amikeco estas malnormala. Krome, ili vivis pace en kvieta parto de la montoj, eble pro la influo de arbara monaĥo vivanta proksime. Li estis ermito loĝanta fore de aliaj homoj.
Iutage la amika paro disputegis pro io, kion oni ne sciis. La tigro diris: “Ĉiuj scias, ke la malvarmo venas kiam la luno malkreskas de pleneco al arko.” La leono respondis: “De kie vi aŭdis la absurdaĵon? Ĉiuj scias, ke malvarmo venas kiam la luno kreskas de arko al pleneco.”
Ilia diskutado pli kaj pli intensiĝis, kaj neniu povis konvinki la alian. Anstataŭ atingi la konkludon por ĉesigi la disputadon, ili eĉ ekinsultis unu la alian. Timante rompiĝon de sia amikeco, ili decidis konsulti la erudician monaĥon. Li certe sciis ĉion pri tio.
Veninte antaŭ la paceman ermiton, la leono kaj tigro sin klinis respekte al li kaj parolis pri sia disputado. La amikema monaĥo respondis post momenta pripenso: “Malvarmo okazas en ĉiu lunfazo, de plenluno al lunarko kaj de lunarko al plenluno. La vento portas malvarmon, ĉu de okcidento, de nordo aŭ de oriento. Do vi ambaŭ estas pravaj, kaj neniu el vi estas venkita de la alia. La plej grava afero estas vivi unuece kaj harmonie sen konflikto. Unueco estas plej grava.”
La leono kaj tigro dankis la saĝan ermiton. Ili daŭre vivis feliĉe kiel intimaj amikoj.
Moralinstruo: Malgraŭ ŝanĝiĝemo de la vetero, la amikeco ĉiam restas senŝanĝa.
Museto kaj Lamao
Antaŭ longa tempo tibeta lamao sin kulturis sole ĉe la montpiedo de Himalajo.
Iutage, kiam li pretis eliri, li trovis, ke museto kuŝis mortanta de frosto ĉe la pordo. Li senprokraste portis ĝin hejmen kaj varmigis ĝin per ambaŭ manoj. La museto reviviĝis iom post iom, kaj baldaŭ resaniĝis. Ĝi ekvivis ĉe la lamao, sin amuzante aŭ ĝuante la brilan sunon en la tago, kaj kuŝante sur varma kuseno en la ĉambro por aŭskulti rakontojn de la bonkora lamao. Ĝi ĝuis feliĉan vivon.
En la hejmo de la lamao vivis ankaŭ kato. La museto ĉiam sentis ne tolereblan timon al la kato, kvankam la kato neniam atencis ĝin.
Iutage la museto petis la lamaon: “Bonkora majstro, mi estas sufiĉe feliĉa vivante ĉe vi, tamen pro io mi deziras vian helpon.” La lamao demandis ridetante: “Per kio mi povas vin helpi?” “Kiam mi vidas vian katon, mi ĉiam sentas grandan teruron. Mi petas, ke vi aliformigu min en katon.” La lamao konsentis kaj vere aliformigis ĝin en katon.
Estante kato, la museto opinis, ke ĉio iros bone al ĝi. Sed tuj kiam ĝi elpordiĝis, ĝi vidis hundon grandan kaj ferocan. Ĝi senprokraste fuĝis hejmen terurigite. Poste, ĝi petis la lamaon: “Ĉu vi bonvolas aliformigi min kiel hundon?” La lamao konsentis pri ĝia peto.
La hundiĝinta museto eliris fiere kaj arogante, sed vidinte, ke tigro preterpasas, ĝi kuregis hejmen laŭeble plej rapide. Ĝi diris al la lamao deprimite: “Bonvolu aliformigi min kiel tigron.” La lamao konsentis kaj vere aliformigis ĝin kiel tigron. Sed apenaŭ la tigriĝinta museto vidis la katon en la kuirejo, ĝi kuregis al la lamao vekriante pro timo.
La konfuzita museto demandis la lamaon: “Fariĝinte tigro, kial mi ankoraŭ timas la katon, estimata majstro?”
La lamao ekridis. Li diris al la museto: “Gravas ne viaj korpo kaj formo, sed via menso. Kvankam vi havas formon de tigro, tamen vi ankoraŭ havas menson de museto, kiel vi povas ne plu timi la katon?”
Karaj amikoj, mi volus scii, kiel vi opinias pri nia menso post aŭskulto de tiu ĉi rakonto?
Optimistoj kaj pesimistoj vivas en la sama mondo, kaj la mondo same favoras al ili. En la vivo de optimistoj plenas sunlumo, sed en la vivo de pesimistoj ĉiam regas ombro. Kio estas iliaj diferencoj, ekstera mondo aŭ internaj mensoj? Niaj feliĉo kaj sufero venis ĉefe el nia menso. Kun malsamaj mensoj ni havas malsamajn impresojn pri la sama afero. En la reala mondo kvankam iam estas malfacile por ni ŝanĝi la eksteran medion, tamen ni povas agordi nian mensstaton. Se ni ŝanĝos niajn mensstaton kaj vidpunkton, ni konos la mondon pli bone, kaj travidos nian feliĉon kaj suferon en la homa vivo. Tiel ni povos teni la feliĉon kaj forigi la suferon. En tiu stato, ni estos niaj propraj mastroj por havigi al ni eternan feliĉon. Nun finiĝis nia elsendo kaj mi esperas, ke feliĉo plenigas vian estontan vivon. Ĝis la venonta dimanĉo, karaj amikoj!