Iam antaŭe, iu farmulo vivis en la sudo de Jiangshan-urbo (Ĝjanŝan), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan). Li opiniis mortigon de bestoj amuza. Edziĝinte, kvankam li aĝis jam pli ol 40 jarojn, li havis nur unu filon. La malgranda knabo aĝis naŭ jarojn kiam okazis nia rakonto.
Tiutage en majo de 1868, la malica farmulo iris al sia kampo kun sarkilo sur la ŝultro. Li renkontis grandan serpenton sur la vojo. Kiam la serpento vidis lin, ĝi rigardis lin kun pardonpeta aspekto, kaj eletendis sian langon. Ŝajnis, ke ĝi estas timigita kaj petas lian indulgon. more…
Archive for the Category ◊ Amo al la Vivoj ◊
Zhao (Ĝaŭ) pasis la kortegan ekzamenon kaj gajnis akademian diplomon de Talentulo. Li estis bonkora kaj honesta, ĉiam atentema por ne damaĝi bestojn.
Iutage li iris viziti plurajn parencojn. Kiam la pramo, sur kiu li sidis, atingis la mezon de rivero, li rimarkis iun staranta sur la pramo. Strange, tiu aspektis kiel lia servisto mortinta antaŭ tri jaroj. more…
Iam estis oficisto. Li ĵuris neniam mortigi vivestaĵojn, sed lia edzino estis malica kaj frandema. Ĉiutage ŝi mortigis plurajn bestojn por bongusta plado. Ŝia edzo neniam manĝis viandon el mortigitaj bestoj.
Iutage ŝi ordonis pretigi abundan festenon por celebri ŝian naskiĝtagon. Vekriis malĝoje ĉiuj porkoj, ŝafoj, kokinoj, kaj anasoj, ĉar ili sciis, ke venos ilia fino. more…
En 1732 viro nomata Wei (Ŭej) vivis en Wuxing-urbo (Uŝjin). Li havis pafilon kaj pafis centojn da birdoj por vendi aŭ manĝi kun vino.
Wei ankaŭ ŝatis kapti angilojn, ranojn kaj testudojn. Iam li eĉ metis venenon en lagon por mortigi fiŝojn. Krom tio, li ankaŭ renversis nestojn kaj forprenis birdajn ovojn. more…
Nun mi rakontu al vi malfeliĉan historion.
Antaŭ longa tempo estis kortega oficisto. Li plej ŝatis manĝi anserajn piedojn kaj kapran koron. Kiam li volis manĝi anserajn piedojn, li ordonis al kuiristo ligi anseron sur fera poto super brulanta fajro. Kiam la fajro varmigis la poton, la ansero baraktis kaj kriis, sed tio ne povis moligi la ŝtonan koron de la oficisto. La anseraj piedoj ŝvelis de la bruligo, kaj ĝia sango akumuliĝis en la piedojn kiam ĝi mortis de sufero. Kiel kruele la oficisto preparis sian manĝaĵon. more…
Antaŭ longa tempo iu nomata Wang Dalin (Ŭan Dalin) vivis en Suzhou-urbo (Suĝoŭ). Ĉiuj vivestaĵoj estis valoraj en liaj okuloj. Li ĉiam aĉetis bestojn kaj liberigis ilin el kaĝoj.
Kiam ajn geknaboj en vilaĝo kaptis fiŝojn, birdojn aŭ insektojn, li ĉiam pagis por liberigi. Li kutime diris al la geknaboj: more…
En Yuan-dinastio (Jŭan, 1279-1367), mongoloj gvidataj de Ĉinĝis Ĥano konkeris Ĉinion. Tiam vivis riĉulo kun multe da havaĵoj, sed sen infano. Li kaj lia edzino vivis en granda soleco. Ili deziregis filon, sed la deziro neniam realiĝis.
La riĉulo ĉiam malĝojis pro tio. Li ofte suspiris: “Pro kio miaj riĉaĵoj utilos al mi, se mi havos neniun infanon por heredi ilin?” more…
Tu Qinwu (Tu Ĉin’u), la estro de Qiantang-gubernio (Ĉjantan) en Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan) malsaniĝis. Kuracisto malatente donis al li eraran medicinaĵon, kaj pro tio li preskaŭ perdis sian vivon.
Tu Qinwu ekkonsciis, kiel valora kaj efemera estas la homa vivo, li do faris ĵuron: “Mi ĵuras, ke mi dediĉos mian tutan vivon helpi aliajn kaj savi la mondon. La plej grava tasko por mi estas savi ĉiujn vivestaĵojn en la mondo kaj penti pri miaj estintaj pekoj. Krom tion mi pripensos nenion alian.” more…
Yuan Liuzhuang (Jŭan Liŭĝŭan) estis sperta sorto-divenisto. Li kapablis aŭguri la sorton de homoj laŭ linioj sur la manplatoj kaj formo de la nazo. Iam supera oficisto portis sian fileton al Yuan por informiĝi pri lia futuro. Yuan sciis senprokraste, ke la malgranda knabo mortos post kelkaj jaroj. Li diris tion al la oficisto. more…
Avino Xu estis patrino de Imperia-akademiano Xu en la kortego. Ili vivis en Kunshan-gubernio (Kunŝan) dum Ming-dinastio (Min).
Avino Xu estis vegetaranino dum sia tuta vivo. Ŝi emis fari bonajn aferojn, kaj helpadis malriĉulojn per sia tuta kapablo. Ŝi faris budhisman praktikon matene kaj vespere, kaj ne forgesis tion eĉ en unu tago. more…