Freŝakva testudo estis preferata manĝaĵo de Zheng Laozhi (Ĝen Laŭĝi), kiu vivis en Angang-vilaĝo (Angan), Zhenjian-gubernio (Ĝenĝjan), Jiangsu-provinco (Ĝjansu). Li ŝatis manĝi freŝakvajn testudojn pro tri kaŭzoj: Unue, li diris, ke la viando de tia testudo estas nek tro mola, nek tro malmola. Due, li dormas bone manĝinte testudaĵon. Trie, li opiniis, ke la testudaĵo estas bona al homaj koro kaj renoj. Do kiam ajn li havis sufiĉan monon en la poŝo, li ĉiam aĉetis testudon por kuiri. more…
Archive for the Category ◊ Amo al la Vivoj ◊
Iam estis barbiro nomata Liang Jiashou (Ljan Ĝjaŝou) en Wuwei-gubernio (Uŭej), Anhui-provinco (Anhŭi). Lia kapo estis tiel pinta je la verto kiel tiu de cervo, kaj liaj okuloj estis tiel malgrandaj kiel tiuj de rato. Li estis eksterordinare malbela. Sed la ekstera malbeleco estis nenio kompare kun lia malica koro. Li ĉiam emis kvereli kaj ĉantaĝi. Li neniam provis plibonigi siajn konduton kaj sintenon. more…
Shen Wenbao (Ŝen Ŭenbaŭ) loĝis ĉe la granda lago Taihu (Tajhu). Li estis ĝentila kaj bonkora. Lia tuta familio kondutis same bone kiel li. Ili ĉiam malliberigis bestojn laŭeble.
“Ĉu vi jam liberigis la birdojn, kiujn mi aĉetis de ĉasistoj tagmeze?” demandis Shen la edzinon.
“Jes, mi jam liberigis ĉiujn,” ŝi respondis. more…
“Ĉu mia edzo povos resaniĝi, Kuracisto?” demandis sinjorino Xie (Ŝje).
La kuracisto skuis la kapon kaj respondis nenion.
Xie suferis de granda furunko sur la dorso, kaj ĉirkaŭ la granda furunko estis multaj malgrandaj. La kuracistoj provis diversajn metodojn kaj medikamentojn por tio, sed neniu efikis.
Kuracisto Lin diris: “Lia malsano estas ne kuracebla per ordinaraj metodoj. Neniu medicinaĵo aĉetebla per mono povas kuraci lin.” more…
Zhao Yong (Ĝaŭ Jun) estis kolportisto en Jiaxing-gubernio (Ĝjaŝjin), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan). Li kaptis kaj vendis krabojn por vivtenado, kaj mortigis multajn vivestaĵojn tiamaniere. Li tutkore plenumis filecan devon al sia patrino. Li elspezis neniom el la gajnita mono por si mem, sed nur por prizorgi sian maljunan patrinon. Ĉiuj diris, ke li estas filo bonega. more…
En “Rekordo pri Vasta Amo”, Meng Ping’an (Men Pin’an) notis jenan historion:
En Suzhou-urbo (Suĝou) estis tre fama restoracio de angilaj nudeloj. La mastro estis maliculo kruela kaj egoisma. Lia restoracio estis pli prospera ol tiuj de liaj konkurantoj, ĉar li elpensis sagacan metodon por kuiri angilojn. Li vicigis najlojn en la vaporumilo, kaj metis vivajn angilojn enen. Post kiam li metis la vaporumilon super la kaldronon en kiu nudeloj estis kuirataj, la angiloj en la vaporumilo movadis tien kaj reen panike por eskapi. Ilia korpo estis tranĉita pro la najloj kaj la sango fluis en la kaldronon. Multaj klientoj opiniis, ke tiaj nudeloj estas bongustegaj. more…
En 1836 juĝisto de Jiangyin-gubernio (Ĝjanjin) faris novan leĝon malpermesi mortigon de ranoj, ĉar la ranoj manĝis fiinsektojn por protekti plantojn. Do oni ne plu rajtis mortigi ranojn por manĝi.
Kiam la leĝo publikiĝis, oni informis tion al Zhang Axi (Ĝan Aŝji). Zhang Axi kutime sin vivtenis kaptante kaj vendante ranojn. Li ne scipovis legi, tial li sciis nenion pri la nova leĝo. Aŭdinte tion, li tute ne ŝatis la informon. more…
En 1576, Han Shineng (Han Ŝinen) de Changzhou-urbo (Ĉanĝou), Jiangsu-provinco (Ĝjansu) sonĝis, ke dio en brile ora kostumo diras al li: “Gratulon! Mi alportas ĝojigan novaĵon al vi. Vi promociiĝos al la plej alta posteno en la kortego.”
Han ne aŭdacis kredi tion eĉ en la sonĝo. “Pro kio?” li demandis la dion. more…
Lia nomo estis Wang (Ŭan), kaj oni nomis lin Veneno. Li loĝis en Hengling (Henlin) ekster Changzhou-urbo (Ĉangĝou), Jiangsu-provinco (Ĝjansu). Ĉe Hengling estis akreoj da fragmitoj, kaj tie vivis multaj paseroj. Veneno Wang bredis ferocan aglon kaj trejnis ĝin zorgeme. Poste, li faris grandan reton kaj starigis ĝin en la fragmitejo. Li ellasis la aglon, por ke ĝi flugu more…
Guizhou (Gujĝou) estas malriĉa regiono en Ĉinio. Ĝi estas monteca provinco en la sudokcidento. Tie vivis homo nomata Lu, kiu preferis angilaĵon tiel, ke sen ĝi li povis manĝi nenion alian.
Se iu demandis, pro kio li manĝis tiel multajn angilojn, li ĉiam respondis: “Ili estas vere bongustaj.”
Iutage li, jam sesdek-jara, iris al bazaro por aĉeti angilojn freŝajn kaj dikajn. more…