Archive for the Category ◊ Amo al la Vivoj ◊

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Majstro Xin (Ŝjin) estis bonzo kun profunda saĝo kaj granda povo. La brilan atingon li gajnis per diligenta sinkulturado. Ĉar li estis tre saĝa, li estis tre kompatema. Ĉar li estis tre potenca, li estis tre indulgema.
Foje li vidis maljunan fiŝiston kun korbo. Li rigardis en la korbon kaj trovis, ke ĝi plenas de testudoj. Li sciis bone, ke la more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Pan Hua estis gubernia juĝisto. Estante honesta kaj bonkora, li ĉiam favoris ne nur homojn en la gubernio, sed ankaŭ bestojn. Li faris leĝon, ke neniu en la gubernio sin vivtenu per fiŝkapto, kaj iu ajn trovita estu arestita kiel krimulo. Kvankam multaj homoj sin vivtenis per fiŝkapto antaŭe, ili sciis, ke la juĝisto estas bonkorulo, tial ili ne plendis kontraŭ lia ordono. Ili obeis la novan leĝon, kaj ĉio iris bone en la gubernio. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Sinjoro Li Jingwen (Li Ĝjinŭen) estis bonkora. Li ofte iris al lagbordo kaj demandis fiŝistojn: “Kion vi kaptis hodiaŭ? Fiŝojn? Krabojn? Aŭ testudojn?” Poste li elprenis monon kaj aĉetis la kaptaĵojn de la fiŝistoj por liberigi. Eble vi opinias, ke li havis tro multe da mono por konsumi, sed fakte, li ne estis bonhava. Li nur ŝatis savi kompatindajn bestojn.
more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

“Ne forgesu lavi la testudon antaŭ la kuirado,” ordonis gesinjoroj Cheng (Ĉen) kiam ili pretis eliri. “Ĝi estas tiel granda, kaj vi devas kuiri atenteme. Faru tion bone!”
“Certe, mi scias,” respondis la servistino. Post la eliro de la geedzoj, la servistino iris al la kuirejo por rigardi la testudon, more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

“Kio estas tio?” demandis gardostaranto.
“Serpento. Ni mortigu ĝin!” proponis lia kamarado. Ili elprenis lancojn por mortigi la serpenton malgrandan kaj koloran.
“Haltu!” aŭdiĝis ordono.
Ambaŭ soldatoj stuporiĝis kiam ili vidis, ke la ordonanto estas la duko de Sui-regno (Sŭi). more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

En 1613, generalo Qian (Ĉjan) de Zhenjiang (Ĝenĝjan) gvidis sian armeon reveni al la urbo per boatoj, kaj ili jam atingis la mezon de la Rivero Jangzio, la plej longa rivero en Ĉinio. La generalo absorbite legis libron en kajuto. Li kapsesis de tempo al tempo.
Sovaĝa ansero vekriis malĝoje super boato. Ĝi jam sekvis la boaton kvindek kilometrojn kaj ne volis forlasi, ĉar unu el la soldatoj kaptis kaj malliberigis ĝian kunulinon en la boato. Tiel, unu el la ansera paro malliberiĝis en la kaĝo dum la alia povis fari nenion krom sekvi kaj vekrii. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

“Ĉu vi sentas vin pli bone hodiaŭ?” Fan sciis, ke lia edzino suferas de tuberkulozo malfacile kuracebla, sed li flegis ŝin ankoraŭ zorgeme.
“Dankon… pro… via… prizorgo,” la edzino respondis anhelante kun granda sufero.
Fan petis la plej bonan kuraciston en la regiono por kuraci lian edzinon. La kuracisto ekzamenis ŝin atenteme, kaj tiris Fan flanken.
“Estas metodo por more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Wu Lin (U Lin) estis la plej riĉa ĉirkaŭe. Li havis sufiĉan monon por elspezi, do li vivis malŝpareme.
Ankaǔ lia filo estis tre ĝuema. Kia patro, tia filo! La filo speciale ŝatis manĝi novajn kaj eksterordinarajn manĝaĵojn. Iam, kiam la familio Wu okazigis festenon, kuiristo aĉetis grandan testudon en la bazaro. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

La historio okazis dum la lasta regperiodo de Imperiestro Qianlong (Ĉjanlun), je la fino de la dek-oka jarcento.
La homoj en la regiono Runzhou (Runĝoŭ) estis tre malicaj. Ili nature ŝatis mortigi bestojn. Kruelaj estis ne nur la viroj kaj knaboj, sed ankaŭ la maljunuloj, virinoj kaj eĉ knabinoj. Tie ne estis multaj knabinoj, ĉar oni preferis knabojn. Naskinte knabinon, ili tuj dronigis ŝin por havi knabon. Ili eĉ ne skrupulis mortigi siajn proprajn bebojn, do vi povas imagi, kiel ili kondutis kontraŭ la bestoj. more…

Author:
• 星期三, 28 4 月, 2010

Dashan-templo (Daŝan) estis unu el la plej grandaj temploj en Kuaiji (Kŭajĝji), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan). Tie svarmis multaj pilgrimantoj, vojaĝantoj kaj spektantoj de la pejzaĝo. Iutage al la templo venis du kleraj junuloj Tao Shiliang (Taŭ Ŝiljan) kaj Zhang Zhiting (Ĝan Ĝitin). Ni jam rakontis, kiel Majstro Saĝo ekkonstruigis vivliberigan lageton ĉe la templo. Kompreneble, Dashan-templo ankaŭ havis grandan vivliberigan lageton. Kiam la du kleruloj vidis, ke centoj da angiloj kaj fiŝoj naĝas feliĉe en la lageto, ili emociiĝis kaj ankaŭ volis ion fari por favori la fiŝojn. more…

备案号:陕ICP备2022000291号
陕公网安备 61042402000117号