Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa

Antaŭparolo

 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Bonvenon!
   Vi iros en la malsaman mondon, pri kiu vi preskaŭ havas nenian ideon, ke ĝi ekzistas.
   Kvankam plej multaj rakontoj el tiuj legotaj de vi okazis en Ĉinio, tamen la similaj aferoj okazas ĉe vi ĉiutage. Tiaj aferoj okazas al vi, al mi, al viaj familianoj kaj instruistoj, kaj al ĉiuj aliaj vivestaĵoj en la mondo.
   Sed eble vi ne rimarkis pri tio, ĉar vi ne komprenas; kaj eĉ se vi komprenas, la kialo de via malatento kuŝas en tio, ke vi neniam lernis kiel observi.
   Plejparto de la rakontoj estas neniam rakontitaj en la Okcidento antaŭe. Tio estas la nova kampo de via pensado, do vi devas malfermi viajn okulojn kaj pretigi vin por lerni. Iujn el la rakontoj vi eble ne komprenas, aliajn vi eble eĉ ne kredas. Sed ĉiuj rakontoj estas ne malveraj.
   Ili estas veraj, ĉar ili estas simpla priskribo de la universaj leĝoj. La okcidentaj sciencistoj jam scias bone, kiel la suno helpas plantojn kreski, kaj kiel la luno kaŭzas tajdojn. Ili ankaŭ scias multe da aliaj ĉiutagaj aferoj, kiuj estas ne facile rimarkeblaj je onia ekvido kaj estis ne konataj de homoj antaŭe. Tamen iuj el tiaj aferoj estis bone konataj en aliaj landoj antaŭ sufiĉe longe. Kvankam la sciencistoj ankoraŭ ne trovis ilin, tamen tio ne signifas, ke ili estas malveraj. Tio ja signifas, ke ili ankoraŭ atendas nian esploron.
   Ĉiu rakonto donas al vi gravan lecionon. Se vi lernas tiujn lecionojn bone, vi do gajnos ĝuojn de bonfarto, inteligenteco kaj feliĉo.
   Se vi ignoras ĉi tiujn lecionojn, kaj rompas la leĝojn de la universo...iam eble vi fariĝos viktimo en la cent unua rakonto.
   Ĉu vi estas pretaj? Ni do komencu!