Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 89. Kiso de Abelo  
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Lu Ŝjaŭĝeng estis oficisto de malalta rango en la nordokcidenta Ĉinio dum la unua duono de la deksepa jarcento, je la komenco de Tang-dinastio, unu el la plej grandaj periodoj en ĉina historio.
   Malfeliĉe, Lu estis avarulo. Li ne povis vivi harmonie kun aliaj. Li estis ankaŭ malica kaj kruela. Se liaj servantoj faris ion ne plaĉan al li, li do eltiris ilin por bategi. Li traktis eĉ homojn tiamaniere, oni povas imagi, kiel li traktakis la bestojn.
   Iun tagon, li rimarkis abelujon sur arbo en lia korto. Li estis tiel avara, ke li ne volas abelojn vivi sur lia arbo. Li ordonis la servantojn forigi la abelujon. La abeloj zumis ĉe la abelujo, kaj la servantoj ne aŭdacis tion fari pro timo al pikiĝo.
   Tio kolerigis Lu. Li ordonis la servantojn verŝu sur la abelujon sitelon da boligita akvo. Centoj da senkulpaj abeloj mortis de tio.
   La majo estis varma. Lu ripozis en sia loĝĉambro kaj dronis en profunda sonĝo. Subite, li eksaltis de la lito kun ekkrio, masaĝante al si la buŝon. Io dolorigis lin.
   Granda abelo flugis en la loĝĉambron kaj pikis lin je la buŝo. Lia buŝo ŝveliĝis, kaj la doloro estis ne elportebla. Li vekriis kaj ĝemis de dolorego.
   La servantoj venis por rigardi la okazaĵon. Vidante tion, ili tuj alvenigis kuraciston. La kuracisto metis medikamenton sur lian buŝon, sed tio ne efikis. Lia buŝo ŝveliĝis pli kaj pli grave, kaj oni neniel povis malŝveligi ĝin. Lu ne plu povis malfermi sian buŝon por manĝi, do ne paroli pri maĉado.
   Kiam la kuracisto vidis tion, li skuis la kapon kaj diris: "La veneno probable jam eniris en lian koron."
   La doloro neniel povis kuraciĝi. Lu fariĝis pli kaj pli malsata, kaj pli kaj pli malforta. Li pripensis kaj rememoris pri la abelujo kiun li ruinigis. Eble tio estis la rezulto de lia krueleco. Sed kiam li ekpensis pri tio, estis jam tro malfrue por savi lin.