Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 87. La Genuoj de Maljuna Xu
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Maljuna Ŝju eklaboris kiel servanto en la familio de Gao je la aĝo de kvindek jaroj. Li laboris diligente kaj ĉiam faris sian laboron rapide sen ajna plendo aŭ malkontento. Do li tre plaĉis al Gesinjoroj Gao.
   Iutage la suno jam leviĝis alte en la ĉielo, tamen Maljuna Ŝju ankoraŭ ne ellitiĝis. Li kutime ellitiĝis la unua en la mateno, do tio estis strangaĵo. Alia servanto iris al lia ĉambro por vidi, kio okazis. Komence li frapis je la pordo, kaj poste, li bategis la pordon. Fine, Maljuna Ŝju eliris ŝancelante kun esprimo de granda doloro.
   "Kio okazis al vi je la kruroj?" mire demandis la venanto.
   "Rigardu, mia genuoj ruĝiĝis kaj ŝveliĝis. Eble mi suferus de furunkoj,"Maljuna Ŝju diris, levante la krurumojn de la pantalonoj.
   Li daŭrigis, "Mi havis strangan sonĝon lastanokte. Mi vidis centojn da angiloj. Du el la plej grandaj angiloj sin ĵetis al mi kaj mordis min je la genuoj. Tio dolorigis min tiel, ke mi vekiĝis. Mi trovis, ke mi ne povas movi. Jen kial mi elspezis longan tempon por malfermi la pordon."
   Sinjoro Gao diris: "Tio estas kurioza sonĝo. Ĉu vi scias la kaŭzon pri tio?"
   Maljuna Ŝju iom pripensis. "Kiam mi estis dudek jara, mi malfermis nudelan vendejon en Donggŭan. Miaj angila nudelo estis famkonata bone vendebla, do mi devis mortigi dekojn da angiloj ĉiutage por kontentigi la bezonon."
   "Post tridek jaroj, mi jam akumulis multe da mono. Enuiĝinte pri la nudela vendejo tagon post tago, mi decidis investi. Mi komencis akapari oleon por elvendi per plialta prezo, kiam ĝi estas en urĝa bezono. Ĉio estis preta, tamen brulego okazis en mia tenejo, kaj elpelis min. Mia havaĵo de tridek jaroj forbruliĝis dum nokto! Mi havis nenion alian restan. Jen kial mi venis al vi por labori kiel servanto.
   "Ĉu vi opinias, ke mia sonĝo havas rilaton kun miaj genuoj, Sinjoro?" Maljuna Ŝju demandis.
   "Tio estas nur sonĝo. Ne maltrankviliĝu. Mi havas ion por vi." Sinjoro Gao elprenis medicinan ŝmiraĵon faritan el la speciala recepto de sia familio, kaj ŝmiris tion sur la genuojn de Maljuna Ŝju. Momenton poste, Maljuna Ŝju pliboniĝis kaj kapablis piediri. Sed post nur pluraj tagoj, li reeksuferis de furunkoj sur la genuoj.
   Ĉifoje, Maljuna Ŝju ne plu povis ellitiĝi por malfermi la pordon. Oni enĉambriĝis tra la fenestro. Li montris al oni siajn genuojn. La karno en la genuoj preskaŭ putriĝis de liaj ostoj.
   "Venos mia fino," li plorĝemis. "Ili venis al ni lastanokte. Dolorege! Mi ne plu povas elteni plue."
   Ŝju mortis de doloro post pluraj tagoj.