Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 69. Buĉista Dio
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Buĉista Dio havis du filojn. Ili estis fortaj kaj sovaĝaj same kiel sia patro. La najbaroj kutime evitis ilin atente. Krome, ilia patrino, Sinjorino Gu, ankaŭ lertis pri la arto de buĉista tranĉilo. Ŝi povis buĉi bovon tiel rapide kaj nete kiel sia edzo.
   La timiga familio loĝis en granda ligna domo kun malmultaj mebloj. La patro kaj patrino dormis sur la bronza lito, dum la filoj dormis sur la planko. Ili metis stumpon en la domo kiel haktabulo por buĉi bovojn. Iliaj nuraj dekoracioj estis strioj de viando penditaj sur la hokoj en la fenestroj. Ĉiuj bovaj kruroj, kapoj, vostoj kaj aliaj partoj pendis sur la hokoj.
   La tuta familio mortigis multajn bovojn. Iutage, Buĉista Dio plendis, ke liaj okuloj doloras al li. Li vizitis ĉiujn kuracistoj, kiujn li povis trovi, sed neniu el ili povis kuraci lin. Post nelonge li perdis la vidpovon.
   Mallonge depost tio, Sinjorino Gu eksuferis de stranga malsano. La karno de ŝia tuta korpo putriĝis kaj disfendiĝis. Tio doloris ŝin tiel, ke ŝi eĉ ne toleris surporti vestojn. Eĉ tuŝo de kotona tuko dolorigis ŝin tiel, ke ŝi estus distranĉata de tranĉiloj.
   Iunokte, kiam ŝia servistino Ŝen prizorgis ŝin, ŝi aŭdis la murmuron de la maljunulino: "Jen prijuĝejo de la Infero. Ili instruas al mi, kiel la bovoj suferas kiam oni defeligas ilin por manĝi la viandon."
   "Mi neniam sciis. Kvankam ili estas mortaj, iliaj animoj ankoraŭ perceptas la doloron de tranĉiloj kaj la ardo de kuira fajro. Vere dolore! Ho, dolore, dolore! Mi deziras ĉesigu tion."
   Ŝen estis timigita, sed ŝi povis fari nenion por ĉesigi la torturadon kreitan de Sinjorino Gu al si mem pro sia torturado al la bestoj dum tiel multaj jaroj.
   Bovoj neniam donas malbonon al homoj. En la antikveco, ili tiradis ĉarojn por niaj prapatroj, kaj eĉ nun ili plugadas teron en multaj partoj de la mondo. Ĉu ne estas malĝuste buĉi tiel bonajn bestojn?