Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 59. "Rigardu, ili Denove Liberiĝas!"
 
 
 

 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



Sinjoro Li Ĝjingŭen estis bonkora. Li ofte iris al la bordo kaj demandis la fiŝistojn, "kion vi kaptis hodiaŭ? Fiŝojn? Krabojn? Testudojn?" Tiam li elprenis monon kaj aĉetis la kaptaĵojn de la fiŝistoj, kaj liberigis tiujn fiŝojn, krabojn kaj testudojn. Eble vi opiniis, ke li havas multe da mono por forĵeti, sed fakte, li ne estis riĉa. Li nur ŝatis savi kompatindajn bestojn.
Kiam ajn li liberigis la bestojn, li ridis feliĉe kaj diris: "Rigardu! Ili estas liberaj denove!" Tio feliĉigis lin tutan tagon.
Sinjoro Li estis alkemiisto, kiu devas sin ekipi per scioj pri kemio, psikologio kaj filozofio samtempe. Li faris eksperimenton per diversaj nekonataj kemiaĵoj. Iam li eĉ englutis iom por sperti, kio okazos post tio. Vi povas imagi, kio okazus. Fine, li malsaniĝis de tio. Li havis grandan furunkon sur la dorso, kaj neniu kapablis kuraci lin per diversaj medikamentoj. Tio dolorigis lin tiel, ke li ne povis endormiĝi tutan nokton.
Li senĉese turniĝadis en la lito. En kia ajn pozo li kuŝis, lia dorso doloris al li. Ĝuste tiam, li kvazaŭ vidis, ke multaj fiŝoj, kraboj kaj testudoj blovadas vezikojn al lia dorso. Ili likis lian dorson, kaj li sentis neeldireblan komfortecon. Plej baldaŭ, liaj dolorantaj ostoj ne plu doloris, kaj lia dorso resaniĝis. Li elsaltis de la lito kun granda ĝojo. "Ho, mi povas piediri denove. Rigardu! Mi resaniĝis!"
La kuracistoj tute ne povis kredi tion. Neniu furunko tiel grava povis resaniĝi tiel rapide! Sed la furunko malaperis, kaj ĉiuj venenaĵoj jam forlasis lian korpon. Fakte, li estis eĉ multe pli sana ol antaŭ la malsaniĝo.
En la resta tempo de sia vivo, kiam ajn li havis monon, li ĉiam iris al la kajo aŭ bazaro, kaj ĝentile demandis fiŝistojn, ĉu ili kaptis ion -- fiŝojn,krabojn aŭ testudojn. Poste li elspezis la tutan monon kaj portis la fiŝojn, krabojn kaj testudojn al la bordo kaj liberigis ilin. Kun rido sur la vizaĝo, li ĉiam diris: "Rigardu, rigardu, ili denove estas liberaj!" Kaj li rigardis ĝis ili ĉiuj malaperis el lia vidkampo. post tio li returniĝis kaj hejmeniris kun granda ĝojo.