Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 56. Sovaĝaj Anseroj 
 
 
 

 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player




En 1613, Generalo Ĉjan de Ĝenĝjang gvidis sian armeon reveni al la urbo per boatoj, kaj ili jam atingis la centron de la giganta Rivero Ĉangĝjang, la plej longa rivero en Ĉinio. Generalo Ĉjan sidis en sia kajuto kun libro en la mano. Vi ne povas konjekti je la vido, ke la generalo dormetis, sed ŝajnas, ke li konsentis kun la libro, ĉar li de tempo al tempo kapjesis dum la legado.
Sovaĝa ansero kriis malĝoje super la boato. Ĝi jam sekvis la boaton cent liojn (unu lio egalas al 0.5 km) kaj ne volis forlasi pro tio, ke ĝia kunulino estis kaptita de unu el la soldatoj kaj katenita en la boato. La du sovaĝaj anseroj kriis unu al la alia, sed unu restis en la kaĝo, dum la alia flugis en la ĉielo, povante fari nenion alian ol sekvi kaj krii.
La senkora soldato, kiu kaptis la sovaĝan anseron, tute ne emociiĝis de tio, malgraŭ pluraj bonkoraj soldatoj petegis, ke li forlasu ĝin. "Ne. Ĝi estos la viandsupo por mi vespere post nia albordiĝo."
Kiam la boato proksimiĝis al la kajo, la sovaĝa ansero en la kaĝo suprenrigardis kaj vokis plilaŭte. La birdo en la ĉielo plonĝis kaj haltis ĉe la kaĝo de sia kunulino. La sovaĝa ansero en la kaĝo etendis la kapon, kaj ambaŭ birdoj ĉirkaŭpremis la kolojn reciproke, simile al tio, ke la homaj geedzoj intervidiĝis post longa forresto.
"Ha, Kiel amindaj ili estas," diris maljuna soldato rigardante.
"Amindaj? Se ni ne agu senprokraste, mi vane forlasos la manĝaĵon donacitan de la ĉielo," diris malica soldato. Li eltiris sian glavon kaj tuj dehakis la kapojn de ambaŭ birdoj.
Generalo Ĉjan aŭdis bruon kaj eliris por inspekti, kio okazis, sed estis tro malfrue por li haltigi la mortigon. Li do eksplodis de kolero.
"Arestu la soldaton! Kiu kaptis la anason unue? Vi? Ankaŭ vi estu arestita!" La generalo kriis furioze. "Gardistoj! Mi ne toleras tiajn kruelaĵojn inter miaj soldatoj. Batu tiujn savaĝulojn po tridek fojoj per bambua stango, kaj donu al ili lecionon de doloro."
Kiam tiuj soldatoj estis batitaj, ili eksciis, ke neniu ŝatas suferi, kaj ke la aliaj kondutas al vi tiel, kiel vi al la aliaj.
Nelonge poste, ambaŭ la senkoraj soldatoj suferis de stranga malsano, kiun la kuracistoj neniel kapablis kuraci. Ili mortis kaj enteriĝis antaŭ ol la sovaĝaj anseroj ekmigradis en la sekva jaro.