Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 52. Forto de Kompato
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Daŝan-templo estis unu el la plej grandaj temploj en Kŭajĝji, Ĝeĝjang-provinco. Tie svarmis multaj pilgrimantoj, vojaĝantoj, kaj spektantoj de la pejzaĝo. Iun tagon al la templo venis du kleruloj Tao Ŝiljang kaj Ĝang Ĝiting. Ni jam rakontis, kiel Majstro Saĝo komencis konstruigi vivliberigan lageton en la temploj. Kompreneble, Daŝan-templo ankaŭ havis grandan vivliberigan lageton. Kiam la du kleruloj vidis, ke centoj da angiloj kaj fiŝoj naĝas feliĉe en la lageto, ili emociiĝis kaj ankaŭ volis ion fari por la fiŝoj.
   "Mi volus aĉeti la angilojn kaj porti ilin al granda rivero, kie ili havos pli grandan spacon por naĝi. Tiu rivero fluas al Ĉangĝjang-rivero, do ili havos tiom da spaco, kiom ili bezonas. Ili estos liberaj dum la resta tempo en sia vivo. Kiel vi opinias pri tio?" Tao Ŝiljang diris.
   Ĝang Ĝiting respondis: "Bona ideo! Mi vin helpu."
   "Sed mi ne havas multan monon. Ni klopodu, ke pli da homoj partoprenu en tion, tiel ni povos liberigi pli multe da angiloj."
   "Bonege! Mi agos laŭeble," Ĝang respondis. Ĝang havis unu taelon (unu taelo = ĉ. 30 g) da arĝento. Do li donacis ĉiom, kaj poste, li iris al la bonkoraj konatuloj por ilia helpo. Ili entute kolektis ok taelojn da arĝento por tio.
   Tao kaj Ĝang estis tre ĝojaj. Ili dungis laboristojn kaj faris aranĝon kun la templo. Ili portis milojn da angiloj el la lageto al la rivero kaj liberigis ilin.
   Poste, ili forgesis ĉion pri la angiloj, sed iun nokton en aŭtuno, Tao havis strangan sonĝon. Li sonĝis, ke feo alpaŝis kaj informis lin serioze, "Vi ambaŭ fariĝos Kleruloj. Sed antaŭe vi estis destinataj malsukcesi en la kortega ekzameno. Sciu, ĉar vi liberigis milojn da fiŝoj kaj lasis ilin reveni en la naturan liberecon, vi gajnis grandan meriton. Vi jam gajnis sufiĉan meriton por trapasi la kortegan ekzamenon. Mi venas por gratuli vin pro via estonta fortuno."
   Vekiĝinte, Tao iris al Ĝang kaj diris tion al li.
   "Strange!" Ĝang diris: "Ankaŭ mi faris la saman sonĝon en la pasinta nokto."
   Vere, kiam ili partoprenis en la kortega ekzameno tiujare, ambaŭ Tao kaj Ĝang sukcesis. Ili fariĝis gravaj kortegaj oficistoj, kaj ili ĉiam memoris, ke ilia fortuno venis de sia favoro al la neparoleblaj fiŝoj.