Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa Antaŭparolo
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

 

  Bonvenon!
   Baldaŭ vi iros en malsaman mondon, kaj mi certas, ke vi preskaŭ neniom scias pri ĝia ekzisto.
   Kvankam plej multe da historioj legotaj de vi okazis en Ĉinio, tamen la similaj aferoj okazas ĉe vi ĉiutage. Tiaj aferoj okazas al vi, al mi, al viaj familianoj kaj instruistoj, kaj ankaŭ al ĉiuj aliaj vivestaĵoj en la mondo.
   Eble vi ne rimarkis ilin pro via nekompreno, kaj eĉ se vi komprenis, vi malatentis ilin pro tio, ke vi neniam lernis kiel observi.
   Tiujn historiojn oni rakontis tre malofte ekster Ĉinio. La okazaĵoj en la libro malfermis novan kampon por via pensado, do vi devas malfermi viajn okulojn kaj pretigi vin por lerni. Eble iujn el la historioj vi ne komprenas, kaj la aliajn vi eĉ ne kredas. Sed ĉiuj historioj estas ne falsaj.  Ili estas veraj, ĉar ili estas simplaj priskriboj pri la leĝoj de la universo. La nunaj sciencistoj jam scias bone, kiel la suno helpas plantojn kreski, kaj kiel la luno kaŭzas tajdojn. Ili ankaŭ scias multe pri aliaj ĉiutagaj aferoj, kiuj estas malfacile rimarkeblaj kaj estis tute ne konataj de ni antaŭe. Tamen iuj el tiaj aferoj estis bone konataj en aliaj landoj antaŭ sufiĉe longa tempo. Kvankam iujn aferojn la sciencistoj ankoraŭ ne rimarkas, tamen tio ne signifas, ke ili estas malveraj. Tio ja signifas, ke ili ankoraŭ atendas nian esploradon.
   Ĉiu historio donas al vi gravan lecionon. Se vi lernos tiujn lecionojn sufiĉe bone, vi povos ĝui grandajn bonfarton, inteligentecon kaj feliĉon.
   Se vi ignoros la lecionojn, kaj malobservos la leĝojn de la universo..., eble iam vi fariĝos viktimo en la cent-unua rakonto.
   Ĉu vi estas pretaj? Bone, ni komencu!